Furzo
ellaso de intesta gaso tra anuso
Furzo estas tra-anusa eligo de gasoj. Ĝin konsistigas grandparte la gasoj englutitaj kun manĝaĵoj kaj (malplie) la gasoj akumulitaj dum la digestado, en la intesto. Nemalofte furzoj estas bruaj kaj odore fortaj.
Meteorismo estas abdomena ŝvelo, kaŭzata de intestaj gasoj.
Furzoj en kulturo
redaktiDepende de la kulturfonoj kaj situacioj, ili povas esti amuzaj, embarasaj aŭ eĉ tabuaj; ankaŭ okazas, ke homoj humore indiferentas al ili. Kelkaj homoj, ekzemple, malgraŭ risko je brulakcidento, flamigas la furzojn por amuziĝo (en furzoj troviĝas flamiĝemaj gasoj, ekzemple hidrogeno kaj metano).
Utiligo
redaktiEkzistas historiaj registroj de kelkaj homoj profesie furzantaj por amuzo aŭ muziko.