Citrono

planta hibridospecio
Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.

Citrono (Citrus × limon) estas la frukto de la citronujo (citronarbo [1]). La citronujo devenas de Sudorienta Azio, kaj disvastiĝis tra la mediteranea areo ekkultivita tie dekomence fare de la araboj inter la jaroj 1000 kaj 1200.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Citrono
Citrus x limon
Citrus x limon
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Sapindaloj Sapindales
Familio: Rutacoj Rutaceae
Genro: Citruso Citrus
Specio: C. × limon
Citrus × limon
(L.) Burm.f.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo de la frukto redakti

 
La citronsuko estas bona ekzemplo de acida gusto.

La frukto citrono fizike karakteriziĝas per ĝia ovala formo kun pintoj en siaj ekstremoj kaj per diversdika ŝelo (malmultaj milimetroj ĝis preskaŭ unu centimetro). Kiam la citrono estas matura, ĝia ŝelo estas ekstere flava kaj interne blanka. Eĉ se ĝi estas manĝebla, ne estas kutime manĝi krude la citronon pro ĝia tro multa kvanto da acida gusto. Ĝi estas kulturata ĉefe pro sia suko, tamen ankaŭ la pulpo kaj ŝelo estas uzataj en kuirarto. Citronsuko estas proksime 5-%-a citrata acido, kio donas al la frukto sian (kaj ĝian) acidan guston. Krome, la citrono estas vaste uzata kiel deinfektaĵo kaj sengrasaĵo. La citronujo estas fruktarbo kultivata en sufiĉe varmaj regionoj por la citronoj kaj por ligno uzata en fajna meblofarado. Ekzistas citronoj sen semoj, sed male al mandarinoj, ili ne estas aparte kultivataj kaj vendataj, ĉar utilo de sensemeco validas nur por rekta manĝo kio ne estas la kazo de la citrono. Ĝi enhavas citratan acidon, hesperidinon kaj vitaminojn kiaj la jenaj: vitamino C -30 mg en 100 g, vitaminoj A, B1 (tiamino), B2 (riboflavino), B3, B5 kaj B6; mineralojn kiaj la jenaj: Kalcio, Kupro, Kloro, Fero, Fosforo, Magnezio, Mangano, Kalio, Natrio kaj Sulfuro.

Citronujo (Citrus × limon) estas la fruktarbo rezulta de hibridiĝo inter C. medica (foje franca citrono) kaj C. aurantium (maldolĉa oranĝarbo).[2] Kvankam aliaj aŭtoroj opinias ke estas la rezulto de diversaj kruciĝoj inter Citrus medica kaj Citrus × aurantifolia.[3] Ĉiuokaze, evidente citronujoj estas grefteblaj kun oranĝarboj, tiele ke unusola arbo povas produkti oranĝojn en unu branĉo kaj citronojn en alia.

Patra specio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Cedrato.

Cedrato estas speco de citrusfrukto el cedratarbo (Citrus medica) en la plantfamilio rutacoj. Cedrato estas frukto ovala kaj veruka, de formo kiel citrono, sed pli multe pli granda kaj pezanta de 0,5 kg ĝis 2 kg. Sed la plej grandaj cedrato atingas 25 cm kaj 4 kg. Ĝia verda aŭ flava pulpo gustas acide kaj ne plenas je suko, sed ĝi odoras ĉarmege.

Priskribo de la arbo redakti

 
Citronarbo: floro kaj burĝonoj.

Temas pri staŭdo, kiu povas atingi ĝis kvar metrojn de alto kaj formas malferman kanopeon kun granda denseco de branĉoj, tiom ke tio povas rezulti en troa denseco kio povus eĉ strangoli la kreskadon, kio siavice povas postuli specialan laboron de maldensigo fare de agrikulturistoj kaj ĝardenistoj; ties folioj estas alternaj, elipsaj, ledecaj de malhelverda koloro (5–10 cm) kaj pli helverdaj burĝone, finintaj pinte kun bordoj ĉu ondecaj aŭ fajne dentecaj. En branĉoj ĝi montras mallongajn kaj dikajn dornojn kun danĝeraj pikiloj. Ties floroj, solaj aŭ laŭ paroj aŭ laŭ mallongaj akselaj korimbaj infloreskoj, montras dikajn blankajn petalojn nuance al roza aŭ viola koloroj en la ekstera parto, kun nombraj stamenoj (20–40). Ili povas aperi ĉu izole aŭ formante parojn el ruĝecaj burĝonoj. Povas aperi unuaj florburĝonoj kiam ankoraŭ estas fruktoj en la arbo. La ovaro derivas en berforma frukto en hesperidio kun ĝis 18 segmentoj. Ties semoj, kiuj eble mankas pro partenokarpio, estas pli malpli ovalformaj, blankecaj al flavecaj, centimetraj, neregule kaj laŭlonge kun sulkoj.[4] La fruktoj dekomence estas malhelverdaj; en normalaj kondiĉoj (se ili ricevas sunradion), ili flaviĝas, dum plidikiĝas kaj pleniĝas je suko (se estas sufiĉa humideco en la grundo). Arboj povas produkti po du rikoltojn sezone (unu printempe kaj dua aŭtune).

Origino kaj disvastiĝo

La citronujo estas origina el Azio (Asamo, nome regiono en nordorienta Barato, nordo de Birmo kaj Ĉinio,[5] ĝi ne estis konata de antikvaj grekojromianoj, kaj ĝi estis menciita en Okcidento la unuan fojon en la libro pri agrikulturo Nabathae ĉirkaŭ la 3-a aŭ 4-a jarcento. Ties kultivado ne disvolviĝis en Okcidento ĝis post la Islama invado de Iberio, kaj poste etendiĝis laŭ la tuta Mediteranea marborda regionaro kie ĝi estas tre kultivata, pro la taŭgeco de la klimato, por ties interna konsumo kaj por eksportado.

Historio redakti

 
Citrona ekstera surfaco kaj kruc-sekco.

La certa origino de la citronarbo estas nekonata, kvankam oni supozas, ke citronoj unue kreskiĝis el Asamo (regiono en nordorienta Barato), norda BirmoĈinio.[5] Genomika studo de la citrono indikis, ke ĝi estas fakte hibrido inter amara oranĝo (Citrus × aurantium) kaj cedrato (Citrus medica).[6][7]

Citronoj alvenis en Eŭropo proksime de suda Italio ne pli poste ol ĉe la dua jarcento p.K., dum la epoko de la Antikva Romo.[5] Tamen, ili ne estis ankoraŭ amplekse kultivataj. Ili estis poste enkondukitaj al Persio kaj poste al Irako kaj Egiptio ĉirkaŭ 700 p.K.[5] La citrono estis unuafoje registrita en literaturo en araba traktaĵo de la 10-a jarcento pri farmado, kaj estis uzata ankaŭ kiel ornama planto en plej fruaj islamaj ĝardenoj.[5] Ĝi estis distribuitaj amplekse tra la tuta araba mondo kaj la Mediteranea regiono inter la jaroj 1000 kaj 1150.[5]

La unua substanca kultivado de citronoj en Eŭropo ekis en Ĝenovo en la mezo de la 15a jarcento. La citrono estis poste enkondukita en Amerikon en 1493 kiam Kristoforo Kolumbo alportis citronsemojn al la insulo Hispaniolo en siaj vojaĝoj. La hispanaj konkeroj kaj koloniadoj tra la tuta Ameriko helpis la disvastigon de la citronsemoj. Ĝi estis uzata ĉefe kiel ornama planto kaj por medicino.[5] En la 19a jarcento, citronoj estis pli kaj pli plantitaj en Florido kaj Kalifornio, kiuj iam estis hispanaj teritorioj ĝis la fino de la 18-a jarcento.[5]

 
Citronoj en citrona ujo.

En 1747, la eksperimentoj de James Lind pri maristoj suferantaj pro skorbuto rezultis la rekomendon aldoni citronsukon al iliaj dietoj, tiam la vitamino C ne estis ankoraŭ konata.[5][8]

La origino de la vortoj "citrono" kaj "lemono" povas esti en la Meza Oriento.[5] La vorto estis en malnovfranca limon, poste en itala limone, el la araba laymūnlīmūn, kaj el la persa līmūn, ĝenerala termino por fruktoj de citrusoj, kio estas derivaĵo el la sanskrita (nimbū, limeo).[9]

Fruktokonservado redakti

Kiel ĉe fruktoj de aliaj specioj de tropika aŭ ĉetropika deveno, estas postulata ekspono de la citronoj je temperaturoj de 10-13 , kun relativa malsekeco de 85-90 % por ties industria konservado en freŝa stato.[10] En tiu kondiĉoj, la vivo en postrikolto povas pludaŭri inter 1 kaj 6 monatoj.[10] La ekspono al pli malaltaj temperaturoj povas generi damaĝon pro malvarmo kaj perdo de sukenhavo.

La citrono estas neklimaktera frukto, kaj ĝia produktado de etileno estas malalta.[10] La reagoj al la aplikado de atmosferoj kontrolitaj (O2 5-10 %; CO2 0-10 %) estis nekontentigaj, kaj oni ne atingis reagon de teknologia intereso al la 1-metilciklopropeno, inhibilo de la agado de la etileno,[10] escepte ĉe tiuj citronoj kiuj pro komercaj necesoj estas vendataj ankoraŭ verdaj: tiuokaze, la 1-metilciklopropeno povus esti uzata kiel ilo por la konservado de la koloro, ĉar pro la inhibo de la agado de la etileno ĝi inhibas ankaŭ la malverdigo de citrusoj.[11]

Sinonimoj redakti

 
Burĝonoj, floroj kaj fruktoj de citrono en la sama planto.
  • Citrus limonum Risso
  • Citrus medica subsp. limonum (Risso) Wight & Arn.
  • Citrus medica var. limonum (Risso) Lilja
  • Citrus medica var. limon L.

Variaĵoj kaj produktado redakti

La diversecoj plej abundaj en la merkato estas: Lisbon, Eureka, Primofiori kaj Verna.

La 'Bonnie Brae' estas oblonga, milda, fajn-ŝela, kaj sensema,[12] kiu ĉefe estas kultivata en ka Kantono San Diego, Usono.[13]

La 'Eureka' estas kultivata la tutan jaron kaj abunde. Tiu estas tre ofta varo en superbazaroj,[14] konata ankaŭ kiel 'Kvar Sezonoj' (Quatre Saisons) pro sia kapablo por produkti frukton kaj floroj samtempe la tutan jaron. Tiu variaĵo estas disponebla ankaŭ kiel planto por hejmaj produktantoj.[15] Estas ankaŭ rozkolora variaĵo Eureka (Citrus × limon), kun verda kaj flava variegatigita ekstera ŝelo.[16]

La 'Femminello St. Teresa', aŭ 'Sorrento'[17] estas indiĝena de Italio. La ŝelo de tiu frukto estas granda enhavanto de citronoleoj. Ĝi estas la variaĵo tradicie uzata por la produktado de limoncello.

 
Botelo da hejmproduktita limoncello.

La 'Yen Ben' estas Aŭstralazia kultivaro.[18]

Hispanio estas la plej granda eksportanto en Eŭropo kaj Meksiko la plej granda produktanto de limeo.

Produktado de citronoj kaj limeoj ( tunoj ). NAO (Nutraĵa kaj Agrokultura Organizaĵo).
Lando Jaro 2004 Jaro 2002
Meksiko 1.824.890 1.725.090
Barato 1.420.000 1.440.000
Irano 1.100.000 1.040.000
Hispanio 1.050.000   919.700
Argentino   950.000 1.313.266
Brazilo   950.000   984.551
Usono   732.000   733.001
Ĉinio   618.300   520.568
Italio   550.000   486.410
Turkio   535.000   525.000

Uzado redakti

 
Citrontranĉajo permesanta eliron de suko.

La frukto posedas grandan enhavon en vitamino C (501,6 mg/L) kaj citrata acido (49,88 g/L).

La citrono apenaŭ estas manĝebla pro sia forta acida gusto, kvankam foje oni uzas pecojn aldone al kelkaj pladoj, ekzemple fiŝaĵoj aŭ trinkaĵoj. Plej ofte kio estas uzata estas la citronsuko.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Citronsuko.

Citronsuko estas la suko akirita el la endokarpo de la citronoj kiam oni elpremas ilin (ĝenerale per kuireja ilo nome citron-premilo). La citronsuko kutime estas proksimume la 30% de la pezo de la frukto. Hejme ĝi estas akirebla per rekta elpremo el la citronoj (mane aŭ perpremile), kvankam jam citronsukoj estas disponeblaj industrie enuje kaj aĉeteblaj en ĉiovendejoj. Plej el ili estas kontrolataj fare de internaciaj kaj enlandaj manĝokontrolaj organizoj. La suko de averaĝa citrono povas esti proksimume 48 g.

Ties karaktera acida gusto estas havigata de la citrata acido (trovebla ankaŭ en aliaj fruktosukoj) en koncentraĵo de 5% al 6%;3 tamen, la proporcio de tiu ŝanĝas laŭ la variaĵo kaj kultivaro de la citrono. La esenco de citrono nomiĝas limoneno kaj ĉeestas en grandaj koncentroj en la ekstera ŝelo de la citrono. La esto de tiuj acidoj okazigas ĉe la palato reagon de 'defendo' kiu pliigas la salivoproduktadon por ke la acidoj solviĝu kaj malpliiĝu ties negativan efikon ĉe la buŝa epitelio.

 
Glaso da limonado kun glacio.

Ĉefa uzado en kuirarto estas havigi acidan guston al diversaj pladoj, kiaj ekzemple fiŝoj kaj salatoj; foje citronsuko povas anstataŭi aŭ malpliigi la uzadon de vinagro, kies gusto povas esti troa por kelkaj manĝontoj. Ĝi povas esti grava ingredienco por dolĉaĵoj (foje kune kun ŝelpecoj) kaj baza por limonado (trinkaĵo farita el akvo, citronoj aŭ citronsuko, kaj sukero). Ĝi estas uzata ankaŭ por trinkaĵoj kiel aldonaĵoj ĉefe ĉe kelkaj infuzaĵojalkoholaĵoj, kiaj vodko, kubalibre ktp.

Nutra uzado redakti

  • Citrono estas uzata por prilabori desertojn aŭ naturajn trinkaĵojn kiel limonado aŭ dolĉa lakto (lakto boligita dum oni aldonas citronŝelon), al kiu oni aldonas ankaŭ cinamon. La tranĉaĵoj estas uzataj kiel ornamo kaj aldono de iometa gusto por trinkaĵoj. Pro la acideco de sia suko, ĝi povas esti uzita por trinkebligi akvon, aldonante 4 aŭ 5 gutojn por ĉiu glaso de akvo. Ĝi povas esti uzata ankaŭ por moligi viandon.
  • La citronsuko estas ofte uzata en Britio por esti aldonita al patkukoj, speciale en Karnavala Mardo. Ĝi estas uzata ankaŭ kiel mallongdaŭra konservilo por kelkaj manĝaĵoj kiuj tendencas oksidigi kaj bruniĝi post eltranĉigo (enzima brunigo), kiel ĉe pomoj, bananoj, kaj avokadoj, en kiuj ties acido denaturigas la enzimojn.
  • En Peruo citrono estas la baza ingredienco de la cebiĉe, simbola plado de la Perua kuirarto, kaj de aliaj tipaj pladoj de la marbordo de Peruo. Krome ĝi estas uzata en la preparado de kokteloj kun bazo sur pisko kiel sour aŭ ĉilkano kaj en multnombraj saŭcoj, specaĵoj kaj vinagretoj.
  • En Maroko, citronoj estas konservataj en kruĉoj aŭ bareloj de salo. La salo penetras la ŝelon kaj internan blankan kovrilon, moligante ilin, kaj plekas ilin tiel ke ili povas daŭri preskaŭ senfine. La konservitaj citronoj povas esti uzataj por ampleksa vario de pladoj kaj trinkaĵoj. Konservitaj citronoj povas esti trovitaj ankaŭ en Siciliaj, Italaj, Grekaj kaj Francaj pladoj.
  • La folioj de la citronarbo estas uzataj por kuiri teon kaj por prepari kuiritajn viandojn kaj marbestojn. En granda parto de Portugalio se oni mendas en trinkejo aŭ restoracio simple teon aŭ teon kun citrono (cháchá limão) oni povas ricevi simple citronan ŝeleron ene de varma akvo, dum se oni deziras ricevi normalan teon oni devas mendi nigran teon (chá preto). En multaj partoj de Eŭropo estas populare trinki teon kun iom da citrono (ĉu tranĉaĵo aŭ suko) kaj tiu kutimo etendiĝis ankaŭ al la malvarma teo industrie vendata ĉefe somere.

Stetikaj propraĵoj redakti

 
Nematuraj citronoj.
 
Malgranda plantido de citronarbo.

Citrono estas citruso kun stetikaj propraĵoj. Oni uzas ĝin por blankigi la manojn (miksi la sukon de tri citronoj kaj iomete da glicerino kaj froti la manojn), por senodorigi la akselojn (du gutoj de citronsuko), por briligi kaj mildigi la hararon (post lavi ĝin per aplikado de citronsuko kaj ripozado dum 15 minutoj), same kiel por fari masketon (miksi 1 citronon, bruna sukero kaj kuleraĵo da mielo) por trakti zonojn de malmolaĵoj kaj kalaĵoj).[19]

Kroma utilo estas meti kelkajn citronojn de dika ŝelo en ŝranko por bonodorigi vestaĵojn per natura aromo. La dika ŝelo certigas, ke ili pludaŭru sen putriĝo.

Aliaj uzoj redakti

  • La citronarbo posedas glatan ŝelon kaj lignon malmolan kaj flavecan tre uzata por laboroj de meblaro kaj alta ĉarpentado.[20]
  • Citronoj estis la ĉefa industria kaj komerca fonto de citrata acido antaŭ la disvolvigo de la industriaj procezoj bazitaj sur fermentado.[21]
  • La suko de la citrono povas esti uzata por purigado. Duono da citrono trempita en salo aŭ bakpulvoro estas uzata por briligi kuirilojn aŭ kuirujojn el kupro (bronzo). La acido dissolvas la kuproruston kaj abraziaĵoj helpas la purigadon. Kiel saniga kuireja senodorigilo la citronsuko povas ne nur senodorigi, sed ankaŭ forigi la grason, la lesivajn makulojn, kaj desinfektigi; miksite kun bakpulvoro, ĝi forigas makulojn el plastaj manĝujoj. La oleo de la citrona ŝelo havas ankaŭ variajn uzojn. Ĝi estas uzata kiel lignopurigilo kaj polurilo, kaj ties solviga propraĵo estas uzita por dissolvi malnovan vakson, fingromakulojn kaj diversajn malpuraĵojn. Citronoleo kaj oranĝoleo estas uzataj ankaŭ kiel nevenena insekticida traktado.
  • Tradicie (kaj ĉefe en fikciaj verkoj de literaturokinarto) la citronsuko estas uzata kiel nevidebla inko, kiu post sekigado iĝas fakte nevidebla, kaj videbla nur rigardata kontraŭlume aŭ per aplikado de varmo.[22]
  • Citronoleo povas esti uzata en aromoterapio. Aromo de citronoleo ne influas la homan imunsistemon,[23] sed povas kontribui al la fizika kaj emocia rilaksado.[24]
  • Unu eduka scienca eksperimento konsistas en la ligado de elektrodoj al citrono kaj ties uzado kiel pilo por produkti elektron. Kvankam tiuj povas generi malmultan energion, kelkaj citronpiloj povas funkciigi malgrandan ciferecan horloĝon.[25] Tiuj eksperimentoj funkcias ankaŭ kun aliaj fruktoj kaj vegetaloj. Pri tiu afero estas artikolo citrona baterio.

Malsanoj kaj parazitoj redakti

La citronarbo estas atakata de la blanka koĉo (Aspidiotus nerii). Tiu hemiptero atakas la fruktojn ekde ties formado ĝis la matureco, kio okazigas gravan ekonomian damaĝon por la agrikulturistoj.

Aliaj multaj koĉoj atakas la citronarbon kaj aliajn citrusojn, kiel tiuj el la genro Metillococus kies karapacoj estas komformaj, kaj aliaj. Menciindas la atako de kotonecaj koĉoj, tiaj kiel Planococcus citri aŭ de la Aŭstralia koĉo (Pericerya purchasi). Sed eble la plej grave damaĝa je ekonomia nivelo estas la ruĝa kalifornia koĉo (Aonidiella aurantii).

La citronarbo survivas en medio de multinombraj virusoj, agresemaj, ĉefe tiuj kiuj apartenas al komplekso kiu kaûzas la malsanon nomatan Tristezo de la citrusoj.[26] Rilate al la greftaĵo por malhelpi la virusojn, en la plimulto de la produktantaj landoj estas malpermesita aû malkonsilinda la uzado de la maldolĉa oranĝarbo (bigarado) Citrus aurantium kiel greftobazo. Rekomendindaj greftbazoj estas citranĝujo Troyer, kleopatra mandarinujo aŭ Poncirus trifoliata, rangpura lemonujo Citrus limonia,ĵambera limonujo Citrus jambhiri kiuj toleras aû ne multiplikas la Citrusan tristezan viruson.[27] La arbidejaj entreprenoj devas grefti nur atestigitajn burĝonojn senigitajn el plej gravaj virusoj de la citrusoj.[28]

Aliaj plagoj redakti

 
Citronoj atakitaj de plago de kalifornia koĉo. Tamen sufiĉas lavi la atakitajn citronojn kaj oni povas uzi ilin por kuirarto.
  • Afidedoj: eble la plej damaĝa estas la nigra afido de la citrusoj (Toxoptera aurantii) ĉar ĝi estas efika vehiklo por Tristezo.
  • Akaroj: ruĝaj akaroj kaj, speciale la eriofiedaj akaroj, Citrusa rustiga akaro Phyllocoptruta oleivora, i.a. kaj Aceria sheldoni aŭ akaro de la mirindaĵoj de la burĝonoj, tiel nomita ĉar, atakante la florajn burĝonojn, ĝi produktas kuriozajn misformaĵojn en la fruktoj, kiuj akiras strangajn distorditajn formojn.
  • Citrusfolia fosisto (Phyllocnistis citrella Stainton), kiu produktas galeriojn sub la epidermo de la folioj de la verdaj ŝosoj malfermante enirejo por malsanoj. Tiu plago nuntempe ne estas tro damaĝa ĉar ties malamikoj naturaj kontrolas ĝin akurate. Tio estas problemo, se temas pri ĵus plantitaj arbidoj ĉar ajna damaĝo al la malmultaj ŝosoj prokrastigas ties kreskon konsiderinde, sed ĉe plenkreskaj arboj ne okazigas grandan damaĝon.
  • Blankaj muŝoj, speciale Aleurothrixus floccosus. En la nuntempo, tiu muŝo ne okazigas ajnan problemon en Hispanio ĉar ties natura malamiko Cales noacki estas perfekte establita kaj kontrolas la populaciojn de tiu blanka muŝo. Se estas problemoj en plantejo de citronarboj pro tiu blanka muŝo, plibone ol fari traktadon per agrokemiaĵo, meritas la penon nur reenmeti ties naturajn malamikojn, dum por unuopaj kortarboj sufiĉas nur abunda lavado per akvo kun eble iomete da likva sapo aû minerala aû vegetaĵa oleo.
  • Muŝoj de frukto: muŝo de la Mediteraneo (Ceratitis capitata) kaj amerika muŝo (Anastrepha fraterculus): la inoj ovodemetas pere de sia ovodemetilo en la frukto, sed la larvoj disvolviĝas nur en la dolĉaj citrusoj (oranĝoj, mandarinoj, grapfruktoj), ĉar ili ne eltenas la acidecon de la citrono.

Hortikulturo redakti

Citronoj postulas minimuman temperaturon de ĉirkaŭ 7º, kaj tiele ili povas elteni la tutan jaron en moderaj klimatoj, sed tio iĝas pli akre dum ili maturiĝas.[29] Citrusoj postulas minimuman pritondadon de troe densaj branĉoj, kaj fortranĉadon de la plej altaj branĉoj por kuraĝigi la arbustecan kreskadon kaj eviti tro altajn foriradon de branĉoj kaj fruktoj.[29] En somero, forigo de la branĉopintoj de la plej kreskemaj partoj certigas pli abundan disvolvigon de la foliaro.. Kiam maturaj plantoj produktas nedeziritajn, rapid-kreskajn sprosojn nome ‘akvo-ŝosoj’, tiuj devas esti fortonditaj el la ĉefaj branĉoj de la supro aŭ mezo de la planto.[29]

Citronoj kaj kulturo redakti

 
Citrono ĉearbe.

La citronujo havigas koloron, varmon kaj bonodoron al domoj kaj ĉefe ĉe kortoj. Tiu arbo alproksimigas onin al trankvileco de la tradicia vivo. Ĝi posedas aromon kiu kondukas al pasintecaj sentoj, al memoroj, kiel videblas en la suba literatura mencio. Laŭlonge de jarcentoj, la citronujo ĉeestis en la popola kulturo, kiel familiara arbo kiu havigas personecon al korto, fruktoĝardeno aŭ horto.[30]

En suda Hispanio estas kutimo havi citronujojn en kortoj, foje kiel ununura kaj simbola arbo, vegetaĵo aŭ ornamaĵo. Ili utilas hejme por havigi fruktojn, sed ankaŭ por ombron somere, bonodoro dumflorade ktp. Ege famas la du unuaj versoj de poeziaĵo de Antonio Machado nome "Retrato" (portreto) kiuj diras pli malpli: "Mia infanaĝo estas memoroj de Sevila korto/ kaj hela horto kie maturiĝas citronuj'".[31]

La citronarboj estas filmo de 2008 de la reĝisoro Eran Riklis, kiu montras problemojn de palestinaj kaj israelaj virinoj en la fono de la konstruado de la apartiga muro fare de la ŝtato Israelo. Temas pri filmo faritaj de partneroj el Israelo, Germanio kaj Francio, kaj ĝi uzas araban, hebrean, francan kaj anglan lingvojn.[32]

Bildaro redakti

 
Citrono: frukto kaj floro.
 
Floro.
 
Citrono, frukto de la citronujo.
 
Nematura kaj matura citronoj kune ĉearbe.
 
Molekulo de citrata acido.
 
Nematuraj citronoj.
 
Citrona ekstera surfaco kaj kruc-sekcio.
 
Kreskanta nova branĉeto.
 
Matura arbo.
 
Citronarbo ĉe korto de Genalguacil (Malago, Hispanio)


Referencoj redakti

  1. PIV2, p. 200.
  2. Gulsen, O.; M. L. Roose (2001). "Lemons: Diversity and Relationships with Selected Citrus Genotypes as Measured with Nuclear Genome Markers". Journal of the American Society of Horticultural Science, 126:309–317
  3. A classification for edible Citrus (Rutaceae) D.J. Mabberley. [1] Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine
  4. Citrus en Flora Ibérica, RJB/CSIC, Madrid. Alirita la 19an de Novembro 2018.
  5. 5,00 5,01 5,02 5,03 5,04 5,05 5,06 5,07 5,08 5,09 Julia F. Morton (1987). Lemon in Fruits of Warm Climates, p. 160–168. Purdue University.
  6. (2001) “Lemons: Diversity and Relationships with Selected Citrus Genotypes as Measured with Nuclear Genome Markers”, Journal of the American Society of Horticultural Science 126, p. 309–317. 
  7. Genetic origin of cultivated citrus determined: Researchers find evidence of origins of orange, lime, lemon, grapefruit, other citrus species", Science Daily, 26a de Januaro, 2011 (Alirita la 10an de Februaro, 2017).
  8. James Lind. (1757) A treatise on the scurvy. Second edition.. A. Millar.
  9. Douglas Harper. Online Etymology Dictionary.
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 Kader, Adel A., ed. (2002). Postharvest Technology of Horticultural Crops (3a eldono). Oakland, California: University of California, Agriculture and Natural Resources, Publication 3311. p. 513. ISBN 1-879906-51-1.
  11. Li, L.; Lichter, A.; Chalupowicz, D.; Gamrasni, D.; Goldberg, T.; Nerya, O.; Ben-Arie, R.; Porat, R. (2016). «Effects of the ethylene-action inhibitor 1-methylcyclopropene on postharvest quality of non-climacteric fruit crops». Postharvest Biology and Technology 111: 322-329. doi:10.1016/j.postharvbio.2015.09.031.
  12. Spalding, William A.. (1885) The orange: its culture in California. Riverside, Kalifornio: Press and Horticulturist Steam Print, p. 88.
  13. Carque, Otto. (2006) Rational Diet: An Advanced Treatise on the Food Question. Los-Anĝeleso, Kalifornio: Kessinger Publishing. ISBN 978-1-4286-4244-7.
  14. Complete List of Four Winds Dwarf Citrus Varieties. Fourwindsgrowers.com. Alirita 6a de Junio 2010.
  15. Buchan, Ursula, "Kitchen garden: lemon tree", The Daily Telegraph, 22a de Januaro, 2005. Kontrolita 24a de Januaro, 2014.
  16. Variegata rozkolora Arkivigite je 2017-12-01 per la retarkivo Wayback Machine ĉe Citrus Variety Collection.
  17. "Taste of a thousand lemons", Los Angeles Times, 8a de Septembro 2004. Kontrolita 21a de Novembro 2018.
  18. New Zealand Citrus. ceventura.ucdavis.edu. Arkivita el la originalo je 2010-06-10. Alirita 13a de Junio, 2010. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-06-10. Alirita 2018-11-20.
  19. Stetikaj propraĵoj de la citrono.
  20. citronarbo en Montraĵoj de lignoj
  21. M. Hofrichter (2010). Industrial Applications. Springer. p. 224. ISBN 978-3-642-11458-8. Alirita la 20an de Novembro 2018.
  22. Mirsky, Steve (20a de Aprilo, 2010). "Invisible Ink and More: The Science of Spying in the Revolutionary War". Scientific American. Alirita la 20an de Novembro 2018.
  23. Kiecolt-Glaser, J. K.; Graham, J. E.; Malarkey, W. B.; Porter, K; Lemeshow, S; Glaser, R (2008). "Olfactory influences on mood and autonomic, endocrine, and immune function". Psychoneuroendocrinology. 33 (3): 328–39. doi:10.1016/j.psyneuen.2007.11.015. PMC 2278291. PMID 18178322. Alirita la 20an de Novembro 2018.
  24. Cooke, B; Ernst, E (2000). "Aromatherapy: A systematic review" (PDF). British Journal of General Practice. 50 (455): 493–6. PMC 1313734. PMID 10962794. Alirita la 20an de Novembro 2018.
  25. "Lemon Power". Arkivigite je 2019-01-07 per la retarkivo Wayback Machine California Energy Commission. Alirita la 7an de Decembro, 2014.
  26. Lee, Richard F. (2015). «Chapter Five - Control of Virus Diseases of Citrus». Advances in Virus Research 92: 143-173. Konsultita la 19an de Novembro 2018.
  27. Walter Reuther, The Citrus Industry, Volume IV, p. 102, en Google Libroj Konsultita la 19an de Novembro 2018.
  28. Brunt, A.A., Crabtree, K., Dallwitz, M.J., Gibbs, A.J., Watson, L. Zurcher, E.J. (eds.) (1996 antaŭen). `Plant Viruses Online: Descriptions and Lists from the VIDE Database. Versio: 20a de aŭgusto 1996.' URL «Arkivita kopio». Arkivita el la originalo en la 17a de oktobro 2001. Konsultita la 21an de oktobro 2011.
  29. 29,0 29,1 29,2 Citrus. Royal Horticultural Society (2017). Alirita 19a de Aprilo 2017.
  30. Herrero Uceda, Miguel: "El alma de los árboles". 2008. Elam Editores. ISBN 9788493658502
  31. "Mi infancia son recuerdos de un patio de Sevilla, / y un huerto claro donde madura el limonero", Antonio Machado, "Campos de Castilla", citita el Poesías completas, Espasa-Calpe. Madrido, 1983. 9a eld., p. 136.
  32. Los limoneros [2] Alirita la 20an de Novembro 2018.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Citrus × limon en la hispana Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Lemon en la angla Vikipedio.