Fruktarboj estas arboj, kiuj portas fruktojn, precipe krude manĝeblajn fruktojn.

la ĉerizarbo (arbo de la jaro 2010 en Germanujo) estas ofta fruktarbo en Eŭropo

Uzado redakti

Fruktarbo plej ofte estas intence kultivata arbo, kiu troviĝas en ĝardenojplantejoj por produkti fruktojn. La tradicia formo de la kultivado de fruktarboj estis la fruktherbejo, la fruktarbaleo kaj la utilĝardeno.

Tipaj kultivformoj de fruktarboj (spaliro, spindelarbusto, duonalta kaj alttrunka arbo) ekestas de kombino greftado kaj pritranĉo de planto. La natura, do ne kultivata, ne greftita kaj netraĉita formo de fruktarbo ne donus grandan rikoltaĵon, kiu ankaŭ tre alternas de jaro al la alia. Krome la gusto ne estas antaŭvidebla kaj la kvalito de la fruktoj estas malaltaj. Tipaj fruktarboj estas arboj el la plantfamilio de la Rozacoj (kernetfruktoj: kulturpomo, kulturpiro, cidonio; drupoj: ĉerizo), migdalo juglando, en pli vasta senco de nuksfrukto ankaŭ pistacio, kaŝtano, kelkaj oleacoj (olivo), citrusojpalmoj (daktilo) kaj arbecaj formoj el multaj aliaj plantfamilioj kun diversaj formoj de la fruktoj.

Tre vastigitaj estas intertempe spindelarbustoj, ĉe kiuj la konataj kultivaroj estas greftitaj sur malforte kreskanta baztrunkoj, por limigi la arboalteco je ĉ. 3 m.

Kelkaj fruktarboj ne portas fruktojn ĉe vertikalaj branĉoj, tial ili estas ligitaj malsupren, ke la angulo al la grundo estas 45 ° aŭ malpli..

 
branĉo per basto altenligita, por ke ĝi ne frakasiĝu pro la pezo de la pomoj.

Malsanoj redakti

Gravegaj efikoj sur fruktarboj lasttempe havas la bakteriozo fajrobrulo. Oni devis forhaki multajn arbojn, ankaŭ ekologie valorajn alttrunkajn arbojn..

Ekologia funkcio redakti

Alttrunka fruktarboj estas ekologie valoraj. Ili donas vivejon al multaj birdoj kaj aliaj bestoj:. .

Flegado redakti

Por atingi plej eble grandan rikolton la arboj devas esti flegataj regule. Plej gravas la pritondado.[1]

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti