Greftado

Unuigo de vivanta parto de iu planto kun alia planto

Ĉe la vegetaloj kaj en agrikulturo kaj hortikulturo, grefti signifas unuigi vivantan parton de iu planto (la greftaĵon) kun alia planto (la bazotigo aŭ greftobazo), por ke la greftaĵo spontanee kaj solide fiksiĝu sur tiu bazotigo kaj tie, senĝene daŭrigu sian kreskadon. Tia operacio nomata greftado ĉefe utilas por obligi plantojn, plej ofte plurjarajn, jen ne kapablajn por semoreproduktiĝo, jen malfacile stikeblajn, aŭ kies propra radikaro tro trafeblas de iuj malsanoj. Ĝi estas uzebla ankaŭ, ekzemple, por reguligi la kreskoformon de ornamaj arbustoj akcidente senigitaj je iuj branĉoj, diversigi sur la sama kreskaĵo la florkolorojn aŭ floradoperiodojn, aŭ, ĉe la dioikaj specioj, t.e. kies individuoj estas ĉu viraj, ĉu inaj, kunigi ambaŭ seksojn sur la sama planto, tiel faciligante fekundiĝon... kaj frukto- aŭ semproduktadon ktp.

greftita ŝoso ĉe olivarbo
ĉe kukurbo greftita melono
dujara kapropieda greftado ĉe pomarbo

En medicino, greftado (aŭ transplantado) estas enigi al/sur individuo organon aŭ pecon el histo, deprenitan aŭ el la sama individuo aŭ el alia.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti