Kultivformoj de fruktarboj

(Alidirektita el Kultivformo)

Kultivformokreskoformo de fruktarboj estas hortikultura termino el la kultivado de fruktarboj kaj de komerca kaj de nekomerca fruktkultivado. Temas pri grandparte neheredaj kreskoformoj de la koncerna fruktujo. Por la herbejaj fruktĝardenoj la postuloj al la arboj estas aliaj ol por dense plantitaj arboj en komerca plantejo. En herbeja fruktĝardeno la arboj devas esti rezistaj kaj sufiĉe altaj, ĉar la branĉoj ne malhelpas la falĉadon de la herbejo.

pomarbo (alttrunko), Winterrambur

En privata ĉedoma ĝardeno la arboj estu facile rikolteblaj, do ĝi havu malaltan trunkon kaj malgrandan kronon. La komerca fruktkultivado bezonas malaltajn plantojn por pluki la fruktojn sen eskalo kaj arboj kiuj rapide fruktas. Ĉi-tie oni uzas la plej malgrandajn formojn de la fruktarboj.

Dum arbokultivado oni distingas inter la kreskoformoj altrunka, trunketaduonaltrunka, altrunka arbo kaj trunkarbusto. La kombino de la baztrunko kaj la surgreftita kultivaro (greftaĵo) formas la elirpunkto por la posta fruktujo. La fruktkultivisto zorgas per konvena pritondado frujtarba pritondo dum la tuta vivo de la planto, ke la kreskoformo restas, kiel li deziras. La ĝusta pritondo utiligas la samajn fiziologiajn leĝojn de la arbo. Ĝi devas adaptiĝi al la diversaj kultivformoj. La artikolo entenas kelkajn punktojn por formi alttunkajn kaj duonaltrunkajn arbojn.

Arboformoj redakti

Altrunka arbo redakti

 
unu pira- kaj tri pomaj altrunkarboj

Altrunka arbo ĉe fruktarbo estas arbo kun arbokrona komenco en alteco de minimume 180–220 cm (valida difino el la jaro 2000). Por ricevi tiun formon necesas forigi dum la unuaj tri jaroj ĉiujn subajn flankbranĉojn en la arbokultivejo. La juna arbo estas transplantitaj multfoje dum tiu tempo por ricevi kompaktan radikbulon. Tio necesas por plibonigi la postan enradikiĝon de la arbo.

Historio de la profesia fruktkultivado pere de trunkarbustoj redakti

 
plantejo kun malalttrunka arboj

Malalttrunkaj fruktarboj estis kultivataj nur kune kun la ekesto de la komerca fruktkultivado en la 19a jarcento. Ili donas (kompare al la alttrunkaj arboj) pli fruan, pli altan rikolton kaj samtempe pli bonan kvaliton. La rikoltado kaj la flegado de la arbetoj estas pli facile, ĉar eskalo ne estas necesa.

Sensiveco de trunkarbustoj redakti

Pro la aktuala infekta situacio de fajrobrulo malforte krekantaj malalttrunkaj arbetoj malpli taŭgas. Post infektiĝo nur eblas elhaki la arbetojn.

Kreskoforto kaj greftado redakti

Ekzistas disvastigita erara opinio, ke alttrunkoj formas pli grandan kronon ol malalttrunko. Sur sama baztrunko ĉiu kultivformo kreskas al similgranda krono. En la praktiko tamen estras, ke alttrunkojn oni greftas sur forte kreskantaj baztrunkoj, duonaltaj trunko sur forte aŭ mezforte kreskantaj kaj malaltaj trunkoj kaj trunkarbustoj sur malforte kreskantaj baztrunkoj.

Sole staranta arbo ne formas alttrunkon sen homa helpo. La unua kronkomenco estiĝas ĉe la unua hazarda dibranĉiĝo de la juna semplanto. Tamen oni povas observi, ke kun kreskanta aĝo la malsupraj partoj de la krono ne ricevas sufiĉe da lumo kaj parto de la branĉoj mortas. Oni nomas tion „mem-senbranĉiĝo“. Arboj en densa arbaro male kreskas pro la reciproka ombrumado al pli ol 10 m altaj senbranĉaj trunboj. Ĉar la fruktarboj estas greftitaj ili ne montras naturan kreskon. Malnovaj, neflegitaj fruktarboj tamen inklinas al mem-senbranĉiĝon, ĉar la kreskantaj ŝirmkronoj ombrumas la pli subajn kronoparton.

Aldone oni devas scii, ke la kresko de arbo ĉiam ankaŭ dependas de la fekundeco de la grundo en kiu ili kreskas. En herbejaj fruktĝardenoj ofte estas pli malfekundaj grundoj kiu malfavoras fortan krekon.

Arboj kun duonaltaj kaj malaltaj trunkoj redakti

Duonalttrunkaj arboj havas altecon (ĝis la komenco de la arbokrono) inter ĉ. 100 cm kaj 160cm. Ĉe malaltrunkaj arboj la krono jam komenciĝas ekde 80–100 cm.

Malnovaj kultivformoj (Y-krono) redakti

 
arbokorno en Y-formo (ekzemplo olivo)

La iama metodo kreskigi malaltrunkan arbon en kombino kun forte kreskanta baztrunko eblas, sed ĝi ne plu aplikeblas. La rezulto estus arbo kun la kronvolumo de alttrunka arbo kaj apenaŭ videbla trunko. La Y-krono estas tiuspeca. La malavantaĝoj estas la komplika pritranĉo kaj la pli malfrua eniro de la arbo en la fazo de la produktado. Ĝi ankaŭ bezonas pli grandan areon kompare al la mallarĝaj spindelarboj.

Trunkarbusto redakti

 
mallarĝa spindelarbo (kultivaro Elstar, altenancanta)

Trunarbusto kaj spindelarbusto havas trunklongeco de ĉ. 40–60 cm. Tiun arboformon oni ricevas kombinante malforte kreskantan baztrunkon kun konvena formtranĉado de la kronformantaj branĉoj. Kvankam la malaltrunka arbo bezonas dum sia tuta vivo konvenan pritranĉon, tamen la baztrunko estas la kialo por tiu malgranda arbo. Ĉar la radikoj restas malfortaj, tiu formo de arbeto bezonas subtenfoston aŭ fiksado ĉe spalirodrataro.

La mallarĝa spindelarbo nuntempe estas la plej ofta fruktarbo-tipo en la komerca fruktokultivejo. Plantejo kun spindelarboj komencas frukti frue kaj la rikolto estas granda [1].

Historio de la profesia fruktkultivado pere de trunkarbustoj redakti

 
plantejo kun malalttrunka arboj

Malalttrunkaj fruktarboj estis kultivataj nur kune kun la ekesto de la komerca fruktkultivado en la 19a jarcento. Ili donas (kompare al la alttrunkaj arboj) pli fruan, pli altan rikolton kaj samtempe pli bonan kvaliton. La rikoltado kaj la flegado de la arbetoj estas pli facile, ĉar eskalo ne estas necesa.

Spindelarbo redakti

La germana fruktkultiva pioniro Otto Schmitz-Hübsch plantigis en 1896 la unuan pomo-kaj piroplantejon kun malalttrunkaj arboj kaj evoluigis la sistemon, kiu hodiaŭ nomiĝas „densplantado“. Schmitz-Hübsch ankaŭ enkondukis en la 1930aj jaroj la spindelarbon (mallarĝa spindelo). [1] Tiun formon de la fruktproduktado nur estis ĝenerale akceptita tutmonde ekde la dua duono de la 20a jarcento. Hodiaŭ ĉ. 9 el 10 pomarboj en Eŭropo estas spindelarboj.

Ceteraj arboformoj redakti

 
juna pomarbo en kolonformo

Por privataj ĝardeneto ekzistas nuntempe kolonarboj kiel ekzemple „Ballerina“. Tiu estas principe mallarĝa spindelo, kiu formas nu mallongajn fruktŝosojn. La malforta baztrunko permesas la kultivadon de la planto en tinoj (tinplanto). Preskaŭ ĉiu kultivaro de la kulturpomo povas esti kultivata en ujoj, se la baztrunko malforte kreskas. Tiuj nanaj fruktarbetoj taŭgas por kultivado sur balkono.

Ekologio redakti

Ekologio ĉe altrunkaj arboj redakti

Grandkronaj fruktarboj pliriĉigas la pejzaĝon- kaj estas ekologie valoraj, ĉar ili donas vivejon al diversaj birdoj kaj insektoj, kiuj estas zu la Ruĝa listo de la endanĝerigitaj specioj. Alttrunkaj friuktarbaj plantejo ekonomie ne estas same intence flegebla ol dense plantita malaltaj arboj. Alttunkoj nur estas flegataj ekstensive.

Ekologio ĉe trunkarbustoj redakti

Spindelarboj male estas malgranda pliriĉigon de la pejzaĝo. Ili havas limigitan ekologian funkcion. Preskaŭ ne ekzistas ebleco por birdoj konstrui nestojn. Mankas ankauix mortintajn kaj kavajn branĉojn aŭ trunkojn kun eblecoj por insektoj kaŝi sin.

Spindelarboj troviĝas nur en intensa kultivado (monokulturo). Ofte necesas aplikad de insekticidoj ka fungicidoj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Hans-Joachim Oczko, 'Die Schlanke Spindel', Amt für Landwirtschaft und Landentwicklung Friedberg

Literaturo redakti

  • Agridea: Hochstamm-Obstbäume planen, pflanzen und pflegen, 2012