Citruso

genro de plantoj
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Citruso
Frukto de oranĝujo, Citrus sinensis
Frukto de oranĝujo, Citrus sinensis
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Sapindaloj Sapindales
Familio: Rutacoj Rutaceae
Genro: Citruso Citrus
L., 1753
Specioj k ĉefaj hibridoj

Specioj
Citrus aurantifolia - limeujo
Citrus maxima (Citrus grandis) - pampelmusujo
Citrus medica - cedratujo
Citrus reticulata - mandarinujo
Ĉefaj hibridoj
Citrus ×sinensis - oranĝujo
Citrus ×aurantium - bigaradujo
Citrus ×paradisi - grapfruktujo
Citrus ×limon - citronujo
Citrus ×limonia - Rangpura lemonujo
Citrus ×latifolia - Tahitia lemonujo
Vidu ankaŭ tekston por aliaj hibridoj

Aliaj Vikimediaj projektoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Citruso[1] estas genro de pluraj florhavaplantoj (angiospermoj) en la familio rutacoj kiu devenas de subtropika sudorienta Azio. La genro enhavas speciojn, kaj multajn naturajn kaj homfaritajn hibridojn. Citruso inkluzivas komerce gravajn plantoj kiuj produktas fruktojn kiel oranĝo, citrono, grapfrukto, limeo, limedo, mandarino, pampelmuso k.a. La terminoj Citrusplantoj aŭ pli simple citrusoj pli vaste ampleksas ne nur tiujn plantojn de la propra genro sed ankaŭ aliajn parencajn kiel Ponciruso, Fortunelo,k.a.

La genro Citrus estas indiĝena el Suda Azio, Orienta Azio, Sudorienta Azio, Melanezio, kaj Aŭstralio. Variaj citrusaj specioj estis uzataj kaj aldomigataj fare de indiĝenaj kulturoj en tiuj areoj ekde antikvaj epokoj. El tie ties kultivado etendiĝis al Mikronezio kaj Polinezio pere de la Aŭstronezia etendo (ĉirkaŭ 3000–1500 a.K.); kaj al Mezoriento kaj la Mediteranea Maro (ĉirkaŭ 1200 a.K.) pere de la olibana vojo, kaj antaŭen plue al Eŭropo kaj Ameriko.[2][3][4][5]

PriskriboRedakti

 
Tranĉaĵoj de variaj citrusfruktoj.

ArboRedakti

Tiuj plantoj estas grandaj arbustoj aŭ malgrandaj ĝis modergrandaj arboj, kiuj povas atingi 5 ĝis 15 m de alteco, with dornohavaj burĝonoj kaj alterne aranĝitaj ĉiamverdaj folioj kun liniaj bordoj.[6] La floroj estas solecaj aŭ en malgrandaj korimboj, el kiuj ĉiu floro havas 2 ĝis 4 cm de diametro, kun kvin (rare kvar) blankaj petaloj kaj nombraj stamenoj; ili estas ofte tre forte odoraj, pro la enhavo de esencaj oleglandoj.[7]

FruktoRedakti

La frukto estas hesperidio, nome specializita bero, globoforma al longeca,[8] 4 ĝis 30 cm longa kaj kun 4 ĝis 20 cm de diametro, kun ledeca ŝelo nomita perikarpo. La plej ekstera tavolo de la perikarpo estas fakte "eksokarpo" nomita "flavedo", ofte referencata kiel citrusŝelo uzata populare kiel ingredienco en diversaj kuirartoj. La meza tavolo de la perikarpo estas la mezokarpo, kiu ĉe citrusfruktoj konsistas el blanka, spongeca "albedo". La plej interna tavolo de la perikarpo estas la endokarpo. La spaco inter ĉiu segmento (ero) estas "lokulo" plena je sukveziketoj. El la endokarpo, kordecaj "haroj" etendiĝas al la lokuloj, kiuj havigas nutraĵon al la frukto dum ĝi disvolviĝas.[9][10] Multaj citrusaj kultivovarioj estis disvolvigitaj por esti sensemaj (vidu artikolojn pri nucela embriodisvolviĝo kaj partenokarpio) kaj facile senŝeleblaj.[8]

Citrusfruktoj rimarkindas pro sia bonodoro, parte pro flavonoidoj kaj limonoidoj (kiuj siavice estas terpenoj) enhavataj en la ŝelo, kaj plej el ili estas sukoplenaj. Tiu suko enhavas altan kvanton de citrato kaj de aliaj organikaj acidoj[11] kiuj havigas al ili ties karakteran akran guston. La genro estas komerce grava ĉar multaj specioj estas kultivataj pro sia frukto, kiu estas manĝata freŝe, premitaj por akiri sukon, aŭ konservita en marmeladoj kaj peklaĵoj.

Ili estas ankaŭ bonaj fontoj de vitamino C. La enhavo de vitamino C en la frukto dependas de la specio, variaĵo, kaj kultivmaniero.[12] La flavonoidoj estas variaj flavanonoj kaj flavonoj.[13]

SpeciojRedakti

Jen plantnomoj de kelkaj gravaj specioj (aŭ hibridoj) de citrusoj:

 
Fruktoj el la bigaradujo.
 
Burĝonoj, floroj kaj fruktoj de citrono en la sama planto.

Enzimaj esploroj pruvis ke ĉiuj manĝeblaj citrusfruktoj originis el nur tri specioj Citrus grandis, Osbeck; C. medica L. kaj C. reticulata, Blanco. Do ĉiuj aliaj vere laŭ scienca vidpunkto estas hibridoj. [14]

Hibridoj el hibridojRedakti

BildojRedakti

NotojRedakti

  1. citruso en vortaro.net
  2. (Februaro 2018) “Genomics of the origin and evolution of Citrus”, Nature 554 (7692), p. 311–316. doi:10.1038/nature25447. 
  3. Fuller, Dorian Q.; Castillo, Cristina; Kingwell-Banham, Eleanor; Qin, Ling; Weisskopf, Alison (2017). "Charred pomelo peel, historical linguistics and other tree crops: approaches to framing the historical context of early Citrus cultivation in East, South and Southeast Asia". En Zech-Matterne, Véronique; Fiorentino, Girolamo (eld.). AGRUMED: Archaeology and history of citrus fruit in the Mediterranean (PDF). Publications du Centre Jean Bérard. pp. 29–48. doi:10.4000/books.pcjb.2107. ISBN 9782918887775.
  4. Zech-Matterne, Véronique; Fiorentino, Girolamo; Coubray, Sylvie; Luro, François (2017). "Introduction". En Zech-Matterne, Véronique; Fiorentino, Girolamo (eld.). AGRUMED: Archaeology and history of citrus fruit in the Mediterranean: Acclimatization, diversification, uses. Publications du Centre Jean Bérard. ISBN 9782918887775.
  5. Langgut, Dafna (Junio 2017). "The Citrus Route Revealed: From Southeast Asia into the Mediterranean". HortScience. 52 (6): 814–822. doi:10.21273/HORTSCI11023-16.
  6. . CITRUS PRUNING.
  7. (2008) “Essential oils of flowers of Citrus sinensis and Citrus clementina cultivated in Algarve, Portugal”, Acta Horticulturae 773 (773), p. 89–94. doi:10.17660/ActaHortic.2008.773.12. 
  8. 8,0 8,1 Janick, Jules (2005) Citrus. Purdue University, Tropical Horticulture Lecture 32. Arkivita el la originalo je 24a de Junio 2005. Alirita 28a de Februaro 2020.
  9. Citrus fruit diagram. ucla.edu. Arkivita el la originalo je 3a de Oktobro 2012.
  10. Lith. TheFreeDictionary.com.
  11. (2012) “Organic Acids Concentration in Citrus Juice from Conventional versus Organic Farming”, Acta Horticulturae 933 (933), p. 601–606. doi:10.17660/ActaHortic.2012.933.78. 
  12. (2010) “Vitamin C Content of Citrus from Conventional versus Organic Farming Systems”, Acta Horticulturae 868 (868), p. 389–394. doi:10.17660/ActaHortic.2010.868.52. 
  13. Flavonoid Composition of Fruit Tissues of Citrus Species”. Alirita 5a de Julio 2011..  Arkivigite je 2007-05-28 per la retarkivo Wayback Machine
  14. Araújo, E.F. Roque, Nadia Taxonomia dos citros. En Citros. Campinas SP (Brazilo) Inst. Agronômico e Fundag, 2005; 929 p. Il.

BibliografioRedakti

  • Mabberley D.J., A classification for edible Citrus (Rutaceae). 1997. Telopea 7(2): 167-172

Eksteraj ligilojRedakti