Citrusa rustiga akaro

Phyllocoptruta oleivora, la citrusa rustiga akaro, estas serioza plago de citrusoj en plej humidaj regionoj de la mondo surbaze de kaûzitaj damaĝoj kaj jara kosto por ĝia regado.[1] Ĝi infestas branĉetojn, foliojn kaj fruktojn de ĉiuj citrusaj specioj, sed ĝia ordo de preferoj estas citronoj, grapfruktoj, oranĝoj kaj mandarinoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Citrusa rustiga akaro
Biologia klasado
Regno: Animaloj
Klaso: Araneoidoj
Subklaso: Akaro
Ordo: Trombidiformes
Familio: Eriophyidae
Genro: Phyllocoptruta
Specio: Citrusa rustiga akaro
Phyllocoptruta oleivora
Ashmead, 1879
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La citrusa rustiga akaro estas tre malgranda, ĉirkaŭ 0,1 ĝis 0,2mm laŭlonge. Ĝia korpo estas pli longa ol larĝa prezentante kojnan formon kaj flavecan koloron. Ĝi havas je ĝia antaŭa ekstremaĵo kvar krurojn ĉar du aliaj estas maldisvolviĝintaj. En ĝia kompleta elvolviĝo estas du nimfaj stadioj antaŭ la plenkreska.

Taksonomio redakti

La citrusa rustiga akaro (CRA) apartenas al familio Eriofiedoj. Ĝia nuna scienca nomo estas Phyllocoptruta oleivora, Ash., tamen estas diversaj sinominoj.

Disvastiĝo redakti

La CRA prezentiĝas en ĉiuj mondaj regionoj en la mondo en kiuj citrusoj estas kultivataj, ĉefe en Brazilo, Usono, Ĉinio, Argentino, Aŭstralio, Egiptio, inter la gravaj citrusoj produktantaj landoj[2]. Nur Hispanio estas libera el ĝi pro mediaj kondiĉoj.

Kampaj priserĉoj redakti

Por la malgrandeco de tiu akaro, oni ne povas vidi ĝin sur la planto sen uzo de speciala vidaparato. Prefere oni uzu poŝlupeon kun 20-obla pligrandigo tamen 10 estas sufiĉa se la onia vidkapablo estas bona. Uzante la aparaton sur la surfaco de branĉoj, folioj, kaj fruktoj oni povas taksi la populacian nivelon de la akaro sur tiuj plantaj partoj.

Kiam la populacia nivelo de tiu akaro estas tre alta oni povas vidi senaparate blankecan tavolon sur la ŝelo de la fruktoj. La evoluo de populacia denseco estas tre rapida ĉar ĝia vivociklo ovo-plenkreskulo estas nur en 7 ĝis 10 tagoj kaj la reprodukto okazas per partenogenezo.[3]

Damaĝoj redakti

En oranĝoj la ĉefaj simptomoj de la infestado de CRA estas malheligaj makuloj sur la ŝela surfaco de la fruktoj. Tiuj makuloj aperas post kiam grandaj kvantoj de akaroj trapikas la ŝelajn oleajn vezikojn kaj la oleo verŝita oksidiĝas. La akaro provokas pezan malaltigon de la fruktoj, faligo de folioj kaj postsekvas perdo je la produktiveco. En limedoj, acidlimedoj (limeo kaj persa lemonoj) la damaĝoj sur la fruktoj sin karakterizas per arĝentecaj makuloj kiuj nur poste bruniĝas.[3]

Prilukto redakti

La unua rekomendo por ne suferi damaĝojn kaŭzitaj de CRA estas la adopto de kultivaj metodoj malfavoraj al la ĝia populacia kreskigo, ekzemple la ne uzado de agrokemiaĵaj produktoj kiuj mortigas la naturajn malamikojn, teni la spacojn inter plantoj kovrita per herboj, dum nepraj agrokemiaĵaj spruĉigadoj elektu elektivajn produktojn kaj elektivajn aplikadajn teknikojn. La plej efika natura malamiko de CRA estas la fungo Hirsutella thompsonii do la uzo de fungicidaj produktoj devas esti tre bone taksita. La konstanta kontrolo de populacio per sinsekvaj kampaj inspektadoj estas la unuaj paŝoj por agadaj decidoj.

 
Foto kaj detala vido de la Eriofieda akaro Citrusa rustiga akaro

Referencoj redakti

  1. . Citrus Rust Mite. University of Florida (June 1994). Alirita 17-a de novembro 2017.
  2. Rodrigues,J.C.V.; Oliveira, C.A.L de; Ácaros fitófagos dos citros. Citros. Campinas. Sp IAC/Fundag. 2005
  3. 3,0 3,1 Mendonça, M.C; Silva, L.M da Silva. Praga dos citros. Manual do manejador fitossanitário dos citros.LMSda Silva et MCMendonça(ed) Aracaju .EMBRAPA/EMDAGRO.2009