Citrus latifolia

(Alidirektita el Persa limonujo)

Citrus × latifolia, persa lemonujo[mankas fonto]tahitia lemonujo[mankas fonto] estas citronsimila planto el la genro citruso (Citrus). Teknike ĝi estas klasifita kiel acidlimedo same kiel la limeujo (Citrus aurantifolia)

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tahitia lemono aû Persa lemono[mankas fonto]

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Magnoliopsida
Ordo: Sapindales
Familio: Rutacoj (Rutaceae )
Genro: citruso (Citrus )
Specio: Citrus × latifolia
Citrus × latifolia
Aliaj Vikimediaj projektoj
[[commons:Category:Citrus × latifolia|Komunejo pri Tahitia lemono aû Persa lemono[mankas fonto] ]]
vdr

Deveno redakti

Tia acidlimedujoj kreskas ĉefe en la subtropikajtropikaj regionoj de la mondo, kie la fruktoj estas uzataj samkiel citrono. En la mezepoko la fruktoj venis kun la krucistaj ekspedicioj al Italio kaj de tie al Francio kaj Hispanio.

Priskribo redakti

La ĉiamverda arbo kreskas ĝis 5 - 6 metroj. Ĝi havas ĉe la branĉoj 1 cm longaj dornoj. La folioj estas malhelverdaj. La folilimbo grandas 6–7 × 10–13 cm (latifolius = larĝfolia). La folirando estas iomete segildenta. La floroj estas blankaj , kvar- ĝis kvinfoliaj, ĉ. 3 cm grandaj kaj staras plurope en la foliakseloj.

La arbo taŭgas ankaŭ kiel tinplanto, produktante ĉiujare multajn aromajn fruktojn. La fruktoj evoluiĝas partenogeneze. La tempo por maturiĝo (marto ĝis decembro) estas multe malpli longe ol ĉe citrono.

La frukto havas verdan ŝelon, kiu fariĝas maturege palflava. Ĝi estas 5 cm granda kaj havas acidan karnon, kiu estas dividita en 9 ĝis 11 segmentoj. Male al la aliaj citrusfruktoj tiu lemono ne estas senŝeligebla. La karno estas palverda. La bero estas preskaŭ sensema, ĉar ĝi estas sterila pro la kvarploida kromozomaro.

Utiligado redakti

Kiel la vera citrono ( Citrus lemon) ĝi estas uzata por fari sukon kaj volatilajn oleojn. Konataj trinkaĵoj surbaze de similaj acidcitrusoj estas Caipirinha, Daiquiri kaj Mojito.

Fontoj redakti

  • Walter T. Swingle, Philip C. Reece (1967): The Botany of Citrus and Its Wild Relatives. In: W. Reuther, H. J. Webber, L. D. Batchelor (Hrsg.): The Citrus Industry. Bd. 1. University of California. [1] Arkivigite je 2004-06-04 per la retarkivo Wayback Machine
  • Bernhard Voß (1997): Citruspflanzen von Tropisch bis Winterhart. Humbach & Nemazal, ISBN 3-9805521-3-6
  • Bernhard Voß (2005): Zitruspflanzen. Franckh-Kosmos Verlags-GmbH, ISBN 3-440-10174-6
  • Hans-Peter Maier (2006): Zitruspflanzen. Gräfe und Unzer Verlag, ISBN 3-7742-8839-9

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti