Bahia oranĝo

Bahia oranĝo, populare nomita umbilika oranĝo, estas grava kulturvario de Citrus x sinensis. Ĝiaj selektitaĵoj estas mondvaste plantitaj.

'Bahia' oranĝo

Karakterizaĵoj redakti

 
Bahia oranĝo apud 'Pera' oranĝo.

Bahia oranĝo estas tiel nomata ĉar ĝi originis en la brazila nordorienta ŝtato Bahio. Ĉi tiu vario havas neniujn semojn kaj ĝia ŝelo estas dika, facile forigebla kun hela oranĝkoloro. Ĝia pulpo estas iom malmola, grajneca kaj de brila oranĝa tono.[1][2] Ĝi estas granda oranĝo, kun ŝvela aŭ karna kavo en la flanko kontraŭa al la pedunklo, al kiu ĝi ŝuldas sian alian nomon "Umbilika oranĝo".[3] Ĉi tiu "umbiliko" fakte estas dua oranĝeto, kiu kreskas ĉe tiu ekstremaĵo, sed ne plene disvolviĝas.[4]

La Bahia oranĝarboj estas grandaj. Ĝia kanopeo de malhelverdaj folioj kaj grandaj, estas rondoformaj kaj kun multe da foliaro. Ili povas produkti 150 ĝis 250 kg da oranĝoj po arbo. Ĝiaj fruktoj ĝenerale maturiĝas inter aprilo kaj junio, kaj pintas en majo.[2]

Historio redakti

La 'Bahia oranĝo' probable estas natura mutacio okazinta en la urbo Salvador, Bahio, en la kvartalo Cabula, (Kabula) en ĉirkaŭ 1800.[5][2] Oni supozas, ke ĝi originis el la oranĝa vario 'Selecta' (Selekta).[1]

Ĝiaj plantidoj dekomence estis tre pridisputataj. Plantidoj estis senditaj de la diplomatiaj servoj de Usono al Riverside, Kalifornio. De tie venis la plantidoj, kiuj disvastiĝis ne nur en Usono, sed tra la tuta mondo, alinomata de 'Washington Navel'.[2]

Kresko kaj propagado redakti

Plenkreska planto de granda alteco, pli ol 5m, rondeta kaj folieca kanopeo. La fruktoj estas grandaj super 250g, rondaj, iom platigitaj kun elstara umbiliko, sen semaj kaj prezentas dolĉan guston.

Ĝiaj klonoj estas greftitaj sur malsamaj greftobazoj aŭ baztrunkoj. En Brazilo iam oni uzis la amaran oranĝon (Citrus x aurantium) tamen pro la okazigo, ekde 1940aj jaroj, de la malsano Citrusa tristeza viruso rapide disseminata de afidoj, oni ŝanĝis al Rangpura lemono (Citrus x limonia), en Usono la plej uzata estas la ĵambera lemono (Citrus x jambhiri).

Disvastiĝo redakti

Kvankam devenanta de tropika regiono, la 'Bahia' oranĝo montris superan konduton en tropikaj kondiĉoj kiel Kalifornio (Usono), Hispanio kaj Sudafriko kie kreskas malsamaj klonoj nomataj "Navel". Pro la plejboneco de ĝiaj fruktoj, ĝi elstaris en la eksporta merkato por freŝaj fruktoj, apud la 'Valencia' oranĝo, tiu oni uzas por produktadon de sukoj. La 'Bahia' oranĝo, oni devas rimarki, estas konsiderata unu el la ĉefaj faktoroj de disvolviĝo de la citrusoj sur la kvin kontinentoj.[6]

Uzoj redakti

Ĝi estas vaste uzata en salatoj[1] kaj en hejmaj sukoj aŭ manĝata. La blanka interno de la ŝelo estas riĉa je Vitamino C kaj pektino.

Ĝi ne estas uzata por industria suko, ĉar ĝia premado rezultas en posta amareco de la ekstraktita suko.

Galerio redakti

Referencoj kaj noto redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Quais são as diferenças entre os tipos de laranja?. Mundo Estranho.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Eduardo Henrique da Silva Figueiredo Matos (Julio 2007). Dossiê Técnico - Cultivo da Laranja. Centro de Apoio ao Desenvolvimento Tecnológico da Universidade de Brasília.
  3. Laranja. Arkivita el la originalo je 2010-11-23. Alirita 2021-02-08.
  4. Who Put The Navel In Navel Oranges?. Science out of the box. National Public Radio (18-a de aprilo 2009). Alirita 21-a de majo 2013.
  5. Souza, Ivana Carolina Alves da Silva. Design cognitivo colaborativo para ambientes virtuais: o caso do Portal TBC Cabula. Universidade Federal da Bahia. Faculdade de Educação, Salvador, 2018, p. 60s
  6. Passos,O.S; Cunha Sobrinho, A.P.da; Soares Filho,W.dos S. The Bahia orange and its international citrus industry. California citrograph, Riverside.v.65. n.1.p7-9,1
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Laranja-da-baía en la portugala Vikipedio.