Rangpura lemono, Citrus × limonia aŭ Citrus reticulata × C. medica, foje nomata rangpur-lemono estas natura hibrido inter la mandarinujo kaj la cedratujo. Ĝi estas citrusfrukto kun tre acida gusto kaj oranĝa ŝelo kaj karno.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rangpura lemono
Citrus × limonia
Rangpura frukto
Rangpura frukto
Biologia klasado
Regno: Plantoj
(senranga klaso) Verdukotiledonaj
Klado: Rozedoj
Ordo: Sapindaloj
Familio: Rutacoj
Genro: Citruso
Specio: C. × limonia
Citrus × limonia
Osbeck
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La vorto «Rangpur» eble originis de la bengala lingvo; RL ankaŭ estas konata en la hinda subkontinento kiel Sylhet-lemono, surĥ nimboo, kaj ŝarbati.[1] Ĝi estas konata kiel kantono-lemono en Suda Ĉinio, hime-lemono en Japanio, kiel limão-Capeta, Cravo, Rosa aŭ Galego, k.m.a. en Brazilo kaj Portugalio (nome en la Acoroj), kaj mandarino-lemono en Usono, kaj simile limón-mandarina (lemono mandarino) en Kostariko pro sia formo kaj la facila senŝeligo de ĝia ŝelo.[2]

Historio redakti

Citrus × limonia estis enkondukita en Floridon (Usono) fine de la 19a jarcento de Reasoner Brothers de Oneco, kiu akiris semon el nordokcidenta Barato.[1] Kvankam ofte priskribita kiel citrona hibrido, genomika analizo montris, ke ĝi estas F1-hibrido de cedratujo (Citrus medica) kiel femalo kaj mandarinujo (Citrus reticulata) kiel masklo.[3][4]

Uzo redakti

Rangpura lemono estas tre acidaj kaj povas esti uzata kiel anstataŭanto de citrono. Tamen la nomo lemono lige kun ĉi tiu frukto estas certgrade trompa, ĉar estas tre malmultaj similecoj inter la rangpura kaj aliaj fruktoj nomataj lemonoj.

Iu el plej elstara uzo de tiu citruso estas kiel greftbazo, ĉar en Brazilo la plej granda oranĝo-produktanto en la mondo en ĉiuj citrusplantejoj, escepte de tiuj en la ŝtato Suda Riogrando kie estas preferata la trifolia oranĝo (pro la tieaj fojaj malvarmaj veterkondiĉoj), la rangpura lemono elstaras kiel la greftbazo de malsamaj kultivarioj. Tiucele ĝi havas iujn malavantaĝojn. Unue ĝi estas damaĝita de Citrusa tristeza viruso (nur de fortaj stamoj), de Ksiloporozo, kaj citrusa ekzokorto postulante antaŭimunizitan greftaĵon, due ĝiaj semplantoj grandkvante estas malsamaj ol la patrina planto (de kiu originis la semojn), trie, ĝi estas nur meze rezistema al radikarputrado. Tamen jam estas varioj kiel 'Santa Cruz' selektita de EMBRAPA kiu estas pli rezistema al Phythphtora kaj havas malaltan procenton da genetika apartiĝo.

En 2006, Diageo lanĉis rangpur-aromigitan version de Tanqueray-ĝino, konata simple kiel Tanqueray Rangpur.

Kultivado redakti

Citrus × limonia estas kultivata kiel ornama arbo por plantado en ĝardenoj kaj uja planto sur kortoj kaj terasoj en Usono. Ekster Usono ĝi estas uzata ĉefe kiel citrusa greftbazo, krom Kostariko kie oni kreskigas ĝin komerce kaj estas preferata al citrono.[1]

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 U.C. Riverside Citrus Profile: Rangpur - Citrus × limonia. Arkivita el la originalo je 2021-04-11. Alirita 2021-01-15.
  2. Mandarin Lime. Alirita 2020-07-10.
  3. (2016) “Phylogenetic origin of limes and lemons revealed by cytoplasmic and nuclear markers”, Annals of Botany 11 (4), p. 565–583. doi:10.1093/aob/mcw005. 
  4. (2018) “Genomics of the origin and evolution of Citrus”, Nature 554 (7692), p. 311–316. doi:10.1038/nature25447.  and Supplement

Eksteraj ligiloj redakti