Pektino

struktura acida heteropolisakarido en plantaj ĉelmuroj
Polvo de pektino, farita el fruktoj

Pektino estas struktura acida heteropolisakarido enhavata de la ĉelmuroj de surteraj plantoj.

PriskriboRedakti

Pektino konsistas el karbonhidratoj, polisakaridoj troviĝantaj en plantsukoj.

La pektino entenas tri polisakaridojn (galaktano, arabano, galakturonan-metilestero), kiuj ligiĝas kemie.

La galaktano konstruiĝas el ĉ. 120 D-galaktopiranozoj al ĉenforma polisakarido. La arabano estas malgranda polisakarido el L-arabofuranozoj.

La plej tipa ero de la pektino estas la galakturonano, kiu estas la metil-estera derivaĵo de la pektina acido. La pektina acido konstruiĝas el D-galakturonacidaj partoj per alfa-1,4-ligo.

Pektino iĝas flavbruna per klor-zink-jodido kaj iĝas ruĝa per rutenioruĝo (amonia rutenia oksiklorido).

Biologia roloRedakti

Pektino troviĝas en ĉiu surtera planto, en la primara ĉelmuro, en la interĉelejo. Ĝi grandkvante troviĝas en la karnaj histoj de la plantoj, en la karnecaj fruktoj (pomo, citrono) kaj en la karoto.

Multaj bakterioj, fungoj, radifungoj povas foruzi la protopektinon, la pektinon kaj la pektinan acidon, la polisakaridojn kiel fonton de la karbono kaj energio. En la procezo partoprenas la jenaj enzimoj:

  • pektinmetilesterazo: el pektino, estigas pektina acido
  • poligalakturonidazo: malkombinas la glikozidajn ligojn de la galakturonacidaj unuoj

Karakteriza malkombina organismo estas, en senaera medio, Clostridium pectinovorum. En aerhava medio, aktivas la fungoj en la malkombina procezo.

Homa uzoRedakti

La malkomponiĝo de pektino gravas praktike ĉe la ruado de lino kaj kanabo por produkti fibrojn.

Pektino estas ankaŭ uzata kiel ingredienco en homaj manĝaĵoj pro sia ĝeligpovo, en fruktaj konfitaĵoj, ĵeleoj, ktp. Ĝi estas ankaŭ uzata kiel neaktiva ingredienco en diversaj medikamentoj.

HistorioRedakti

La pektino estis unue izolita kaj priskribita en 1825 de la franca kemiisto Henri Braconnot. La nomo “pektino” devenas de la helena vorto pēktikós (antikve-greke πηκτῐκός) “solidiĝinta”.

Vidu ankaŭRedakti