Ruado

forsolvo de planta histo el fibroj per akvo

Ruado[1] estas la procedo, per la agado de mikroorganismoj, por desolvi la ĉelan histon kaj pektinon ĉirkaŭ la bastfibroj. Ĝi estas uzata por produkti fibrojn el plantoj por teksado kaj paperfarado.

Ruado per roso en Fécamp, Francio

Priskribo redakti

Ekzistas diversaj metodoj de ruado, depende de la speco de uzata akvo.

Kuva ruado redakti

La plej ofta metodo de ruado uzas akvon. Oni mergas, kaj lasas dum 6–8 horoj, faskojn de la planta tigo en kuvojn de akvo ; la akvo penetras la tigon, ŝveligas la internajn ĉelojn, kaj tiel rompas la eksterajn ĉelojn; tio rapidigas la agadon de bakterioj, kiuj formanĝas la ĉelan histon sed ne la bastfibrojn. La procedo ankaŭ forviŝas ajnajn malpuraĵojn.

Ruado per natura akvo redakti

Pli tradicie, anstataŭ uzi kuvojn, oni povas uzi naturan akvon en lagetoj, marĉoj, aŭ malrapidaj riveretoj. En tiu procedo, la faskoj de tigoj estas fiksitaj per ŝtonoj aŭ peza ligno en la lagon ktp dum 8–14 tagoj; la postulata daŭro dependas de la temperaturo kaj minerala enhavo de la natura akvo.

Ruado per roso redakti

En regionoj sen multo da akvo, oni kelkfoje ruas per roso: oni simple sternas tigojn sur kampon, kie la suno, aero, roso, kaj naturaj bakterioj ruas la tigojn dum du aŭ tri semajnoj. Rose ruita fibro estas ĝenerale pli malhela kaj malforta ol alie ruita fibro.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti