Moluskoj

Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Molusko
Troveblo de fosilioj: EdiakarioKambrio - Nun
Sepioteuthis sepioidea
Sepioteuthis sepioidea
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Moluskoj Mollusca
Linnaeus, 1758

Caudofoveata
Aplacophora
Polyplacophora
Monoplacophora
Duvalvuloj Bivalvia
Skafopodoj Scaphopoda
Gastropodoj Gastropoda
Cefalopodoj Cephalopoda
Rostroconchia
Helcionelloida

Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr

Moluskoj (Mollusca) [1] estas filumo de senvertebraj, dusimetriaj, molkorpaj bestoj.

Ĉe ili aperis unuafoje dum la filogenezo la ekstera malmola ŝelo (konko), kio ebligis ilian rapidan disvolviĝon. Tiu konko protektis ilin kontraŭ la rabobestoj kaj la eksteraj damaĝaj efikoj.

EtimologioRedakti

La vorto "molusko" derivas el la franca (kaj latinida) vorto mollusque, kiu originiĝis el la Latina molluscus, el mollis, milda, mola. Molluscus siavice estas adaptaĵo de la esprimo en Aristotelo τὰ μαλάκια ta malákia (la moluloj; < μαλακός malakós "milda, mola"), kiu estas aplikita inter alia al sepioj.[2][3] La scienca studado de moluskoj estas kongrue nomata malakologio.[4]

La nomo Molluscoida estis iam uzata por aludi al divido de la animala regno kiu enhavas la brakiopodojn, la briozoojn, kaj la tunikulojn, ĉar la membroj de la tri grupoj estas supozeble iome similaj al la moluskoj. Nun oni scias, ke tiuj grupoj tute ne havas rilaton al la moluskoj, kaj eĉ ankaŭ tre malmulton unu al alia, kaj pro tio la nomo "Molluscoida" estis forlasita.[5]

DiversecoRedakti

 
Diverseco kaj varieblo de konkoj de moluskoj montrataj.
 
Ĉirkaŭ 80% el ĉiuj konataj moluskaj specioj estas gastropodoj (helikoj kaj limakoj), kiel tiu cipreo (nome marheliko).[6]

Ĉirkaŭkalkuloj de akceptitaj priskribitaj vivantaj specioj de moluskoj povas varii el 50 000 al maksimumo de 120 000 specioj.[7] En 1969 David Nicol ĉirkaŭkalkulis la probable totalan nombron de vivantaj moluskospecioj en 107 000 el kiuj ĉirkaŭ 12 000 estus nesalakvaj gastropodoj kaj 35 000 estus surteraj (kutimaj helikoj kaj limakoj). La duvalvuloj de la grupo "Bivalvia" estus ĉirkaŭ 14% de la totalo kaj la aliaj kvin klasoj estus malpli ol 2% de la vivantaj moluskoj.[8] En 2009, Chapman ĉirkaŭkalkulis la nombron de priskribitaj vivantaj moluskospecioj en 85 000.[7] Haszprunar en 2001 ĉirkaŭkalkulis 93 000 nomitajn speciojn,[9] kio inkludas 23% el ĉiuj nomitaj maraj organismoj.[10] Moluskoj estas dua nur al artropodoj en nombroj de vivantaj animalaj specioj[6] — tre malproksime de la 1 113 000 de artropodaj specioj sed tre antaŭ la 52 000 ĥorduloj.[11] Ĉirkaŭ 200 000 vivantaj specioj en totalo estas ĉirkaŭkalkulitaj,[7][12] kaj 70 000 fosiliaj specioj,[13] kvankam la totala nombro de moluskospecioj kiuj iam estis ekzistintaj, ĉu konservitaj aŭ ne konservitaj, devas esti multajn fojojn pli granda ol la nombro de vivantaj nuntempe.[14]

Moluskoj havas pli variajn formojn ol alia ajna animala filumo. Ili inkludas helikojn, limakojn kaj aliajn gastropodojn; tapiŝkonkojn kaj aliajn duvalvulojn; kalmarojn kaj aliajn cefalopodojn; kaj aliajn malpli konatajn sed simile tre distingajn subgrupojn. La majoritato de specioj ankoraŭ vivas en la oceanoj, el la marbordoj ĝis la profundmara zono, sed kelkaj formas gravan parton de la nesalakva faŭno kaj de la surteraj ekosistemoj. Moluskoj estas tre ekstreme diversaj en tropikaj kaj moderklimataj regionoj, sed povas esti trovataj en ĉiuj latitudoj.[15] Ĉirkaŭ 80% el ĉiuj konataj moluskospecioj estas gastropodoj.[6] Cefalopodoj kiel kalmaroj, sepioj kaj polpoj estas inter la plej antaŭenirintaj neŭrologie el ĉiuj senvertebruloj.[16] La giganta kalmaro, kiu ĝis ĵuse ne estis observita viva en sia plenkreska formo,[17] estas unu el plej grandaj senvertebruloj, sed ĵus kaptita ekzemplero de kolosa kalmaro, 10 m longa kaj peza 500 kg, eble jam superis ĝin.[18]

Kaj nesalakvaj kaj surteraj moluskoj ŝajnas escepte vundeblaj al formorto. Ĉirkaŭkalkuloj de la nombroj de nemaraj moluskoj varias amplekse, parte ĉar multaj regionoj ne estis detale esploritaj. Estas ankaŭ kelkaj specialistoj kiuj povas identigi ĉiujn animalojn en ajna areo al iu specio. Tamen, en 2004 la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj inkludis preskaŭ 2 000 endanĝeritajn nemarajn moluskojn. Por komparo, la granda majoritato de moluskospecioj estas mara, sed nur 41 el tiuj aperis en la Ruĝa Listo de 2004. Ĉirkaŭ 42% el registritaj formortoj ekde la jaro 2003 ĉirkaŭ 1500 estas de moluskoj, konsistantaj preskaŭ tute de nemaraj specioj.[19]

KorpokonstruoRedakti

La korpo de moluskoj ne estas segmentumita. Ilia korpo havas ĝenerale tri ĉefajn partojn: kapon (kiu mankas ĉe la lamenbrakuloj) sur la antaŭa parto, muskolan piedon surventre kaj viscerujon. Sur la kapo troviĝas buŝo, okuloj, palpiloj. La viscerujo kuŝas dorse kun la internaj organoj. La piedo estas dikiĝo de la haŭtmuskolaro. Karakteriza parto de ilia korpo estas la t.n. haŭta mantelo (pallium) surdorse, kiu estas parto de la dorsa epidermo. La glandoj de la mantelo produktas kalkon (CaCO3) sur la eksteran surfacon, kio donas la eksteran malmolan skeleton (konko (valvo)) kaj tiel kovras la mantelon.
La rando de la mantelo etendiĝas postkorpe, ĉefe malantaŭen, tie formanta kavon. En tiu ĉi mantela kavo troviĝas la spirorganoj, tie finiĝas la anuso, reneto ((meta)nephridium) kaj la seksaj organoj.
La moluskoj havas en la buŝkavo raspan langon nomatan radulo (radula).
Ĉe la cefalopodoj formiĝis kapopiedo (kapo+brakoj) kaj funelo (infundibulum).

SpiradoRedakti

La spirorganoj (diverstipaj brankoj aŭ pulmoj) troviĝas en la mantela kavo, trateksinte per angioj abunde. Sur la surfaco de la spirorganoj ŝanĝiĝas la spirgasoj per difuzo.

Cirkula sistemoRedakti

La cirkula sistemo de la moluskoj konsistas el koro kaj angioj. La moluskoj ne havas kapilarojn. La korpa likvaĵo (la t.n. hemolimfo) fluas tra arterioj (de la koro) al inter la histoj kaj tra vejnoj malrapide reen al la koro. Ĉar la angioj ne formas fermitan reton, tiel oni nomas la tiun transportan sistemon malfermita. (La cefalopodoj havas preskaŭ fermitan cirkulan sistemon)

Nerva sistemoRedakti

Ĝenerale la moluskoj havas la t.n. ganglian nervan sistemon.

SekreciadoRedakti

tra reneto (metanephridium)

Reprodukto kaj individugenezoRedakti

La moluskoj estas hermafroditaj bestoj (plimulto de la gastropodoj, lamenbrankuloj) aŭ unuseksaj sen aspekta diferenco (kelkaj specioj de lamenbrankuloj) aŭ unuseksaj kun forta seksa dimorfismo (sepioj), sed ekzistas bestoj ŝanĝantaj sian sekson (ostroj)

La fekundigita ovoĉelo evoluas ĝenerale al kronlarvo (trochophora) kaj poste al vellarvo (veligera). La plena besto evoluas en metamorfozo. La dolĉakvaj kaj surteraj moluskoj ne havas liberan larvoformon. La sepioj evoluas sen larvoformoj.

KlasifikoRedakti

La nun vivantaj moluskoj havas tri gravajn klasojn, kies specioj vivas ĉefe enakve, nur malgranda parto de la gastropodoj vivas surtere.

LamarkoRedakti

Lamarko konsideris la moluskojn kiel deka klaso de organizo de animaloj el la plej simplaj (infuzorioj, polipoj, radiuloj, vermoj, insektoj, araknoidoj, krustuloj, anelidoj kaj ciripedoj) al la plej perfekta (la homo). Li difinis la moluskojn kiel la unua grupo kun nervoj finiĝantaj ĉe malperfekta cerbo; krome ili havas konkojn (paĝo 125).

Vidu ankaŭRedakti

BildaroRedakti

NotojRedakti

  1. La N.B.N.-nomo estas *Helikofilumanoj*
  2. μαλάκια, μαλακός. Liddell, Henry George; Scott, Robert; A Greek–English Lexicon en Perseus Project. .
  3. Aristotelo. “Libro I parto 1, Libro IV parto 1, ktp.”, Historio de Animaloj.
  4. Little, L.; Fowler, H.W.; Coulson, J.; Onions, C.T., eds. (1964). "Malacology". Shorter Oxford English Dictionary. Oxford University press.
  5. Chisholm, Hugh, eld. (1911). "Molluscoida". Encyclopædia Britannica. 18 (11a eld.). Cambridge University Press. p. 675.
  6. 6,0 6,1 6,2 (2008) Ponder, W.F.: Phylogeny and Evolution of the Mollusca. University of California Press. ISBN 978-0-520-25092-5.
  7. 7,0 7,1 7,2 Chapman, A.D.. (2009) Numbers of Living Species in Australia and the World, 2‑a eldono, Australian Biological Resources Study.; (ISBN 978-0-642-56861-8) (reta eldono).
  8. Nicol, David (June 1969). “The Number of Living Species of Molluscs”, Systematic Zoology 18 (2), p. 251–254. doi:10.2307/2412618. 
  9. Haszprunar, G. (2001). "Mollusca (Molluscs)". Encyclopedia of Life Sciences. John Wiley & Sons, Ltd. doi:10.1038/npg.els.0001598. ISBN 978-0470016176.
  10. Hancock, Rebecca (2008)Recognising research on molluscs. Australian Museum. Arkivita el la originalo je 2009-05-30. Alirita 2009-03-09.
  11. Ruppert, E.E.; Fox, R.S.; Barnes, R.D. (2004). Invertebrate Zoology (7 eld.). Brooks / Cole. ISBN 978-0-03-025982-1.
  12. Phylogeny of the Molluscs [1] Alirita en 2009-03-09, World Congress of Malacology, 2004, Ponder, Winston F. kaj Lindberg, David R.
  13. Brusca, R.C. & Brusca, G.J. (2003). Invertebrates (2 ed.). Sinauer Associates. p. 702. ISBN 978-0-87893-097-5.
  14. (1978) Principles of Paleontology, 2‑a eldono, W.H. Freeman and Co., p. 4–5. ISBN 978-0716700227.
  15. Giribet, G.; Okusu, A.; Lindgren, A.R.; Huff, S.W.; Schrödl, M.; Nishiguchi, M.K. (Majo 2006). "Evidence for a clade composed of molluscs with serially repeated structures: monoplacophorans are related to chitons". Proceedings of the National Academy of Sciences of the United States of America. 103 (20): 7723–7728. Bibcode:2006PNAS..103.7723G. doi:10.1073/pnas.0602578103. PMC 1472512. PMID 16675549. Alirita la 1an de arpilo 2020.
  16. (2001) The Invertebrates: A synthesis, 3‑a eldono, UK: Blackwell Science.
  17. Kubodera, T. (22a de decembro, 2005). “First-ever observations of a live giant squid in the wild”, Proceedings of the Royal Society B 272 (1581), p. 2583–2586. doi:10.1098/rspb.2005.3158. Alirita 2008-10-22.. 
  18. Black, Richard. "Colossal squid out of the freezer", BBC News, 26a de aprilo, 2008. Kontrolita 2008-10-01.
  19. Lydeard, C.; Cowie, R.; Ponder, W.F.; et al. (Aprilo 2004). "The global decline of nonmarine mollusks" (PDF). BioScience. 54 (4): 321–330. doi:10.1641/0006-3568(2004)054[0321:TGDONM]2.0.CO;2. Arkivita el la originalo la 31an de marto, 2007. Alirita la 1an de aprilo 2020.

LiteraturoRedakti

  • Lamarko (Lamarck), Filozofio zoologia, 1809. SAT-Broŝurservo, 1987. Tradukis Valo.