Seram
Seram (iam Ceram; ankaŭ Seran aŭ Serang) estas la plej granda kaj ĉefa insulo de Molukoj, nome provinco de Indonezio, spite la historian gravon de Ambon. Ĝi situantas ĝuste norde de la pli malgranda insulo Ambon.
Geografio kaj geologioRedakti
La populacio de la insulo en la censo de 2010 estis de 434 113 loĝantoj. Serama maro aŭ Cerama maro (en indonezia: Laut Seram) estas unu el kelkaj malgrandaj maroj inter la disaj insuloj de Indonezio. Ĝi estas parto de Pacifika Oceano kun areo de proksimume 12 000 kvadrataj kilometroj norde de Buruo kaj Seram.
EkologioRedakti
Seram elstaras pro sia alta grado de lokaj birdaj endemioj.[1] El la 117 specioj de birdoj de la insulo, 14 estas endemiaj.
Estas maraj krokodiloj en kelkaj el la riveroj de la insulo, kiaj la Salavajo.
HistorioRedakti
Plej centraj Molukanoj konsideras Seram kiel ties origina prahejmo kaj estas ankoraŭ konata populare kiel Nusa Ina (Patrininsulo).[2][3]
AdministradoRedakti
ReligioRedakti
EkonomioRedakti
Kopro, rezino, saguo, kaj fiŝoj estas gravaj produktoj. Nafto estas produktita en nordoriento ĉe Bula zorge de CITIC Seram Energy[4].
ReferencojRedakti
- ↑ BirdLife International: Saving Asia's threatened birds Arkivigite je 2010-11-30 per la retarkivo Wayback Machine, 2003, Konsultita la 19an Majo 2010
- ↑ http://www.ema-huaresi.com/homepage.htm
- ↑ Lonely Planet Indonesia 7a eldono, paĝo 840
- ↑ Oil. Seram Non-Bula Block, Indonesia. CITIC Resources Holdings Limited.
Eksteraj ligilojRedakti
- Seacology Seram Island Health Clinic Project Arkivigite je 2007-03-08 per la retarkivo Wayback Machine
- Alifuru Consciousness Video
Koordinatoj: 3° 08′ S 129° 30′ O / 3.133 °S, 129.500 °O (mapo)