Saguo

Saguo laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIVReta Vortaro estas "nutra grio ekstraktata el medolo de iuj palmarboj". Origine ĝi produktiĝis en Papuo-Novgvineo kaj ĉirkaŭaj landoj el la medolo de la sagua palmo (Metroxylon sagu), jam en prahistoria tempo disvastiĝis ankaŭ al la regiono de la Hinda Oceano kaj nuntempe ankaŭ produktatas el ameloriĉaj radikoj de aliaj tropikaj plantoj, ekzemple el manioko.

saguaj patkukoj, nur faritaj el akvo kaj la medolo de saguaj palmoj, estas baza nutraĵo ekzemple en grandaj partoj de Novgvineo
krudaj saguaj "perloj"

La vorto sago en la papua lingvaro havas la signifon de "pano", ĉar la amelo de saguaj palmoj en multaj insuloj de la sudokcidenta Pacifika Oceano liveras la farunon por panoj kaj flanpanoj. La itala vojaĝisto Marco Polo en la jaro 1280 unuafoje portis saguon al Eŭropo, kaj tie raportis pri la saguaj palmoj kaj ilia signifo kiel grava nutrofonto de sudorienta Azio. En la 16-a jarcento portugalaj komercistoj komencis grandkvante transporti saguon al Eŭropo kaj komerce disvastigi ĝin tie. Nuntempe saguo aparte en Singapuro estas grava eksportata produktaĵo.

Perla saguo proksime similas al perla tapioko. Ambaŭ tipe estas malgrandaj, sekaj, opakaj buloj, havantaj diametron de ĉirkaŭ 2 milimetroj. Ambaŭ povas esti blankaj (se tre puraj) aŭ koloraj - nature grizaj, brunaj aŭ nigraj, aŭ artefarite rozkoloraj, flavaj, verdaj ktp. Kiam trempitaj kaj kuiritaj, ambaŭ fariĝis multe pli grandaj, diafanaj, molaj kaj spongecaj. Ambaŭ estas vaste uzataj ekzemple en la kuirartoj de Barato, Bangladeŝo kaj Srilanko en vario de pladoj, kaj ĉirkaŭ la mondo, kutime en pudingoj. En Barato, perla saguo nomatas சவ்வரிசி, javvarisi (tamile), साबूदाना, sabudana (hindie) kaj simile সাবুদানা, sabudana (bengale), સાબુદાણા (guĝarate), sabbakki (kannade) kaj saggubeeyam (telugue) inter aliaj regionaj kaj lokaj nomoj kaj estas uzata en vasta gamo de pladoj - interalie en desertoj boligitaj kun dolĉigita lakto okaze de religiaj fastadoj.

En Britio, ambaŭ saguo kaj tapioko ekde la 16-a jarcento tre popularas en dolĉaj laktaj pudingoj.

Eksteraj ligiloj redakti

   saguo en ReVo