Urino

likva ekskremento de animalo

Urino estas likva sekreciaĵo sekreciata per renoj kaj amasiĝinta en urinveziko elkorpigita per procedo nomata urinado. La eliminado de urino servas precipe al forigado de superfluaj molekuloj, filtritaj el sango per la renoj, kaj por retenado de homeostazo de korpaj likvoj. Multe da specioj uzas la urinon ankaŭ por flarspura komunikado.

Manneken Pis, eble la plej fama pisanto (urinanto) en la mondo.
Urinujo por analizo.

Konsisto redakti

La urino estas travidebla solvaĵo kun koloro de hele flava ĝis sukcena. Tio estas apuda produkto aŭ ekskrementa likvo sekreciata per renoj, transportita per urinduktoj ĝis urinveziko, kie ĝi amasiĝas kaj poste ĝis estas forkondukita per uretro. La urino konsistas el akva solvaĵo de metabolaj forfalaĵoj (ekz. ureo – CH4N2O), solvitaj saloj kaj organikaj materioj. La fluidaĵoj kaj la materialoj filtritaj per la renoj kaj destinitaj por fariĝi urino devenas el sango aŭ interstica fluidaĵo. La konsisto de urino estas reguligita per procedo de reabsorbado, se esencaj molekuloj, kiel ekz. glukozo, estas necese por la korpo reabsorbitaj per transportantaj molekuloj reen en sangocirkuladon. Restanta fluidaĵo enhavas altajn koncentraĵojn de ureo kaj aliaj superfluaj aŭ potenciale toksaj substancoj, kiuj estos forkondukitaj el la korpo per urinado. La urino fluas tra sekvaj strukturoj: reno, urindukto, urinveziko kaj fine uretro. La urino estas produktata per procedo de filtrado, reabsorbo kaj tubulara sekreciaĵo.

La urino enhavas grandan kvanton de ureo, bonega fonto de natrio por kreskaĵoj kaj ĝi estas utila plirapidigilo de kompoŝto. La ureo estas 10.000 oble malpli toksa ol amoniako kaj ĝi estas apuda produkto de deamino (2 molekuloj de NH3) kaj ĉelaj produktoj de respiro – spirado (1 molekulo de CO2) en komuna kombino. Pliaj komponentoj estas diversaj anorganikaj saloj.

La hemoglobinurio estas la ĉeesto de libera hemoglobino en la urino kiel konsekvenco de intravaskula hemolizo.[1]

Funkcio redakti

La urino estas per primara metodo de sekreciado de senbezonaj kemiaĵoj kaj toksoj el la korpo. Tiuj ĉi kemiaĵoj povas esti detekitaj kaj analizitaj helpe de analizo de urino (urinanalizo).

Eĉ kiam la urino estas ofte konsiderata kiel "malpura", tio ne estas regulo. Okaze de rena infekto aŭ infekto de urintrakto la urino enhavos bakteriojn, sed kutime la urino estas fakte sterila kaj preskaŭ ĝi bonodoras, kiam ĝi estas forlasanta la korpon. Sed elkorpiginte la bakterioj, kontaminintaj la urinon, ŝanĝos kemiaĵojn en la urino en fiodorantajn konsisterojn, kiuj respondecas pri karakteriza bonodoro de la malnova urino. Forte fiodoranta estas ekzemple amoniako, kiu estiĝas el la ureo.

Kelkaj malsanoj ŝanĝas kvanton, densecon kaj konsiston de la urino (ekz. sukero en la urino estas marko de diabeto).

La urino povas indiki, kiel bone estas la korpo provizita per akvo. Sufiĉa rezervo de la akvo en la korpo kutime montriĝas per la klara, al la akvo simila urino, dum dehidrigita homo sekrecias malhele flavan preskaŭ brunan urinon. Tiu estas iam videbla ekz. matene post pli granda konsumo de alkoholaĵo. Por forigi alkoholaĵon el la organismo estas bezone multe da akvo. Ĝenerala ekzameno de urino, nomita ankaŭ analizo de urino aŭ urinanalizo, konsistas en serio de ekzamenoj faritaj al la urino, kio konstituas unu de la plej oftaj metodoj de medicina diagnozo.

Alia uzo redakti

En malnovepoka Romo estis la urino de homoj kaj de bestoj uzata kiel blankiga surfaca efikaĵo por purigi vestojn.

En Japanio oni vendis urinon al farmistoj por prilaborado de sterkaĵoj.

Iuj trinkas ĝin por kuraciĝi -- vidu ekzemple [1] Arkivigite je 2003-08-01 per la retarkivo Wayback Machine / [2] / [3] (anglalingve).

Historio redakti

La ora koloro de urino kondukis en pasinteco al konkludo, ke ĝi estas kaŭzita pro enhavo de oro. Alkemiistoj dediĉis multe da tempo al eksperimentoj ekstrakti oron el la urino. Tion ili ja ne sukcesis, sed tio kondukis al kelkaj interesaj malkovroj. Ekz. blanka fosforo estis malkovrita per germana alkemiisto Hennig Brand en la jaro 1669 dum destilado per fermentita urino. En la jaro 1773 franca kemiisto Hilaire Rouelle akiris per kuirado de urino organikan substancon ureon.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Análisis de orina: atlas color. de Laurine Graff, p. 51, en Google Libros