Oktopieduloj

ordo de maraj moluskoj (inter kiuj la polpoj)

Oktopieduloj (Octopoda) estas ordo de okbrakaj kapopieduloj, plejparte nomataj polpoj (kvankam la veraj polpoj estas nur tiuj de la genro Octopus).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Oktopieduloj
Octopus vulgaris
Octopus vulgaris
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Moluskoj Mollusca
Klaso: Kapopieduloj Cephalopoda
Subklaso: Coleoidea
Superordo: Octopodiformes
Ordo: Octopoda
Leach, 1818

11 en du subordoj, vidu tekston.

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

Ĉiu brako de tiuj moluskoj estas nomata tentaklo kaj havas ordinare du vicojn de suĉiloj (ĉe kelkaj genroj nur unu vicon), per kiuj ili povas gustumi, sensi, grimpi kaj kapti predojn. Polpo estas relative inteligenta kaj ludema.

La tuta korpo de oktopieduloj estas ordinare mola, krom beko komparebla al tiu de papago. Estas tamen familioj kiuj enhavas internan konketon (subordo Cirrina) kaj aliaj kiuj enhavas malinternan konksimilan organon (Argonautidae, nur se inaj - fakte la konko estas ovujo).

Oktopieduloj de la subordo Incirrina kapablas ŝprucigi inkosimilan substancon (konsistanta el melanino) por malatentigi predantojn.

Familioj redakti

La ordo enhavas du subordojn, Cirrina kaj Incirrina. La unua grupo, male al la dua, havas internan konketon, du naĝilojn sur la kapo kaj fadenetojn ("ĉirojn") apud suĉiloj; nur la dua tamen havas ujon por inko.

La familioj de Oktopieduloj estas:

  • subordo Cirrina
 
Cirroteuthis muelleri
    • familio Opisthoteuthidae
    • familio Cirroteuthidae
    • familio Stauroteuthidae
    • familio Cirroctopodidae




  • subordo Incirrina
 
Argonauta argo, ekzemplero gardata en muzeo
    • familio Amphitretidae
    • familio Bathypolypodidae
    • familio Eledonidae
    • familio Enteroctopodidae
    • familio Megaleledonidae
    • familio Octopodidae (veraj polpoj)
    • familio Alloposidae
    • familio Argonautidae
    • familio Ocythoidae
    • familio Tremoctopodidae

Vidu ankaŭ redakti