Polpa luktado estas ekstrema sporto, en kiu plonĝistoj luktas kun polpoj por tiri ilin al marbordo. [1] Ĉi tiun teknikon ankaŭ uzas praktike maraj biologoj por kapti polpojn. [2]

Giganta Pacifika polpo - la plej granda el la polpoj kiu povas atingi longecon de 4,3 m.

Polpoj estas konsiderataj kiel la plej altaj kvocientaj intelektuloj inter senvertebruloj kaj ilia kaptado ne estas bagatela kaj eĉ povas esti danĝera. Estas noto pri partoprenado en ĉi tiu sporto ekde la malfruaj 1940-aj jaroj, sed ĝia praktiko atingis sian pinton de populareco dum la 1960-aj jaroj en Usono. Dum ĉi tiu periodo, la Mondaj Polpaj Luktaj Ĉampionecoj okazis ĉiujare ĉe Puĝeta Fjordo, Vaŝingtonio. La evento altiris milojn da spektantoj ĉiujare kaj eĉ estis raportita de amaskomunikiloj. Trofeoj estis donitaj al individuoj kaj grupoj de plonĝistoj, kiuj kaptis la plej grandajn bestojn. Post la konkurso iuj polpoj estis manĝitaj, iuj estis donitaj al loka akvario kaj iuj estis liberigitaj reen en la maron. [1] Ekzemple, ĉe la Mondaj Polpaj Luktaj Ĉampionecoj okazigitaj en aprilo 1963, 111 plonĝistoj partoprenis. 25 polpoj kiel specimenoj de giganta Pacifika polpo (Enteroctopus dofleini) estis kaptitaj en tiu tago. La polpoj estis aranĝitaj laŭ sia pezo: la pezo de la plej malgranda estis 1,8 kg kaj tiu de la plej peza 26 kg. [3]

En 1965, la gazeto Time publikigis artikolon pri la kreskanta populareco de la industrio. [4]

Piednotoj redakti

  1. 1,0 1,1 Norman, M.D. (2000). Octopus Wrestling. In: Cephalopods: A World Guide. ConchBooks, pp. 217-218.
  2. http://community.seattletimes.nwsource.com/archive/?date=19990221&slug=2945464
  3. [Anonymous] (1963). 1963 World Octopus Wrestling Championships. Skin Diver Magazine, Julio 1963.
  4. Adventure & The American Individualist, Time Magazine, 19.11.1965