Endoskeleto de elefanto
Endoskeleto de rano

Skeleto estas parto de la korpo de homoj kaj aliaj bestoj, kiu provizas la bazan strukturon eltenan de la organismo. Ekzistas du specoj de skeletoj ĉe diversaj bestoj: La ekstera skeleto (kelkfoje: eksoskeleto), kiu formas eksteran kovrilon de la organismo (ekzemple ĉe insektoj), kaj interna skeleto (kelkfoje: endoskeleto), kies strukturo troviĝas ene de la korpo (ĉe vertebruloj, ekzemple ĉe homo) kaj konsistas el ostaro kaj kartilagaro.

Krome estas aliaj apartaj similaj specoj. Nome estas ankaŭ hidroskeletoj (aŭ hidrostatikaj skeletoj), kiuj estas eltenataj de fluidaĵoj kaj oftas ĉe senvertebruloj, kaj ĉelskeletoj (aŭ citoskeletoj) kiuj estas retoj de fibraj proteinaj strukturoj en la citoplasmo de eŭkariota ĉelo. Ĉelskeleton konsistigas filamentoj aktinaj, mikrotubetoj tubulinaj kaj intermezaj filamentoj.

La termino skeleto derivas el la greka σκελετός (skeletós), kiu signifas 'elsekigita'.[1]) Estas ankaŭ aliaj uzoj de la termino. Ĉe domoj oni parolas pri skeleta strukturo. Skeleto estas ankaŭ trabaro de konstruaĵo, de ŝipo[2].

Enhavo

Tipoj de skeletojRedakti

Estas du ĉefaj tipoj de skeletoj: nome solidaj kaj fluidaj. Solidaj skeletoj povas esti internaj, nomitaj endoskeleto, aŭ ekstera, nomita eksoskeleto, kaj povas esti alimaniere klasigitaj kiel fleksebla (elasta/movebla) aŭ rigida (forta/ne-movebla).[3] Fluidaj skeletonj estas ĉiam internaj.

Eksoskeleto (ekzoskeleto, ektoskeleto)Redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Eksoskeleto.
 
Eksoskeleto (ekzoskeleto, ektoskeleto) de formiko.

Eksoskeletoj (ekzoskeletoj, ektoskeletoj) estas eksteraj, kaj troviĝas en multaj senvertebruloj; ili enhavas kaj protektas la mildajn histojn kaj organojn de la korpo. Kelkaj tipoj de eksoskeletoj trairas periodajn mudojn laŭ la animalo kreskas, keil okazas ĉe multaj artropodoj inklude insektojn kaj krustulojn.

La eksoskeleto (ekzoskeleto, ektoskeleto) de insektoj estas ne nur formo de protektado, sed utilas ankaŭ kiel surfaco por muskola ligelteno, same kiel akvorezista protektilo kontraŭ sekiĝo, kaj sentorgano por interagadi kun la medio. Ankaŭ la konkoj de moluskoj plenumas ĉiujn el tiuj samaj funkcioj, escepte ke plej ofte ĝi ne enhavas sentorganojn.

Ekstera skeleto povas esti tre peza en rilato kun la ĝenerala pezo de animalo, kaj tiele sur tero, organismoj kiuj havas ekzoskeleton estas ĉefe relative malgrandaj. Iom pli grandaj akvaj animaloj povas subteni eksoskeleton ĉar ties pezo estas malpli konsiderinda subakve. La suda giganta tapiŝ-konko, nome specio de tre grandaj salakvaj tapiŝ-konkoj en la Pacifika Oceano, havas konkon kiu estas enorma kaj laŭ grando kaj laŭ pezo (ĝis 60 cm). Syrinx aruanus estas specio de marheliko kun tre granda konko.

EndoskeletoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Endoskeleto.
 
Endoskeleto de kastoro montrita ĉe la Muzeo de Osteologio, Oklahomurbo, Oklahomo.

La endoskeleto estas la interna subtena strukturo de animalo, komponita el mineraligitaj histoj kaj estas tipa de vertebruloj. Endoskeletonj varias en komplekseco el funkciantaj pure por subteno (kiel ĉe spongoj), al utilo kiel ligilo por muskoloj kaj kiel mekanismo por transmiti muskolajn fortojn. Vera endoskeleto estas derivita el mezodermaj histoj. Tiaj skeletoj estas ekzemple en ekinodermoj kaj ĥorduloj.

Flekseblaj skeletojRedakti

Flekseblaj skeletoj estas kapablaj moviĝi; tiele, kiam oni aplikas streĉon al skeleta strukturo, ĝi misformiĝas kaj poste revenas al sia origina formo. Tiu skeleta strukturo estas uzata ĉe kelkaj senvertebruloj, por ekzemplo ĉe la ĉarniro de la konko de duvalvulo aŭ ĉe la mesoglea de knidulo kiel ĉe meduzo. Flekseblaj skeletoj estas profitaj ĉar oni bezonas nur kuntiriĝojn de muskoloj por fleksi la skeleton; post la muskola malstreĉo, la skeleto revenas al sia origina formo. Kartilago estas materialo el kiu fleksebla skeleto povas esti komponata, sed plej flekseblaj skeletoj estas formitaj el miksaĵo de proteinoj, polisakaridoj, kaj akvo.[3] Por aldona strukturo aŭ protektado, flekseblaj skeletoj povas esti subtenitaj de rigidaj skeletoj. Organismoj kiuj havas flekseblajn skeletojn tipe vivas en akvo, kiu subtenas la korpan strukturon kiam mankas rigida skeleto.[4]

Rigidaj skeletojRedakti

Rigidaj skeletoj ne estas kapablaj je movo okaze de ŝtreĉo, kaj kreas fortan subtenan sistemon plej oftan ĉe surteraj animaloj. Tia skeletotipo estas uzata de animaloj kiuj vivas en akvo pli por protektado (kiel ĉe la konkoj de ciripieduloj kaj helikoj) aŭ por rapid-moviĝantaj animaloj kiuj postulas aldonan subtenon de muskolaro necesa por naĝado tra akvo. Rigidaj skeletoj estas formitaj el materialoj kiel ĥitino (ĉe artropodoj), komponaĵoj el kalcio tiel kiel kalcia karbonato (ĉe ŝtonaj koraloj kaj moluskoj) kaj silikato (por diatomeoj kaj radiuloj)

ĈelskeletoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Ĉelskeleto.

La ĉelskeleto aŭ citoskeleto (el la greka kytos = ĉelo) estas uzata por stabiligi kaj konservi la formon de ĉeloj. Ĝi estas dinamika strukturo kiu eltenas ĉelformon, protektas la ĉelon, ebligas ĉelan movadon (uzante strukturojn kiel flageloj, cilioj kaj lamellipodia), kaj ludas ŝlosilajn rolojn kaj en intraĉela transporto (la movado de veziketoj kaj de organetoj, por ekzemplo) kaj en ĉela dividado.

Fluidaj skeletojRedakti

Hidrostatika skeleto (hidroskeleto)Redakti

Hidrostatika skeleto estas duon-rigida, mildhista strukturo plenigita je likvo sub premo, ĉirkaŭita de muskoloj. Laŭlongaj kaj cirkulaj muskoloj ĉirkaŭ ties korposektoroj ebligas movon per alternado de plilongigo kaj de kuntiriĝoj laŭlonge de ties longo. Ofta ekzemplo de tio estas tervermo.

Organismoj kun skeletojRedakti

SenvertebrulojRedakti

La endoskeletoj de ekinodermoj kaj de kelkaj aliaj mild-korpaj senvertebruloj kiaj meduzoj kaj tervermoj estas nomataj ankaŭ hidrostatikaj skeletoj; korpo kavaĵo nome kelomo estas plenigita el keloma fluaĵo kaj la premo fare el tiu fluaĵo funkcias kune kun la ĉirkaŭaj muskoloj por ŝanŝi la formon de la organismo kaj produktas movon.

SpongojRedakti

La skeleto de spongo konsistas el mikroskopaj kalciajsiliciaj spikuloj. La demospongoj estas 90% el ĉiuj specioj de spongoj. Ties "skeletonj" estas faritaj el spikuloj kiuj konsistas el fibroj de la proteino spongino, la minerala silicia duoksido, aŭ ambaŭ. Kie estas spikuloj el silicia duoksido, ili havas diferencan formon disde tiuj en la aliaj similaj Hexactinellida aŭ vitrospongoj.[5]

EkinodermojRedakti

La skeleto de ekinodermoj, kiuj estas, inter aliaj, la marsteloj, estas komponita el kalcito kaj malgranda kvanto de magnezia oksido. Ĝi kuŝas sub la epidermo en la mezodermo kaj estas ene de ĉelaj aroj de kadro-formaj ĉeloj. Tiu strukturo tiel formita havas porojn kaj tiele estas firma kaj havas samtempe lumon. Ĝi unuiĝas en malgrandaj kalciaj ostetaĵoj (ostaj platoj), kiuj povas kreskiĝi en ĉiuj direktoj kaj tiele povas anstataŭi la perdon de korpoparto. Konektitaj de juntoj, la unuopaj skeletaj partoj povas esti movataj de la muskoloj.

VertebrulojRedakti

 
Pithecometra: el la verko de Thomas Huxley de 1863 nome Evidence as to Man's Place in Nature, komparitaj skeletoj de simioj kaj homoj.

Ĉe plej vertebruloj, la ĉefa skeleta komponanto estas referencata kiel osto. Tiuj ostoj komponas unikan skeletan sistemon por ĉiu tipo de animalo. Alia ĉefa grava komponanto estas kartilago kiu ĉe mamuloj troviĝas ĉefe en la artiklaj areoj. Ĉe aliaj animaloj, kiaj la kartilagaj fiŝoj, kiuj enhavas ekzemple la ŝarkojn, la skeleto estas komponata entute el kartilago. La segmenta modelo de la skeleto videblas ĉe ĉiuj vertebruloj (mamuloj, birdoj, fiŝoj, reptilioj kaj amfibioj) kaj ties bazaj unuoj ripetiĝas. Tiu segmentohava modelo estas partikularle evidenta ĉe la vertebraro kaj la rip-arejo.

Ostoj, aldone al la subtena funkcio por la korpo, utilas ankaŭ, je ĉela nivelo, kiel stokejo de kalcio kaj fosfato.

FiŝojRedakti

La skeleto, kiu formas la subtenan strukturon ene de fiŝoj estas farita ĉu el kartilagoj kiel ĉe la Kartilagaj fiŝoj, aŭ el ostoj kiel ĉe la Ostaj fiŝoj. La ĉefa skeleta elemento estas la vertebraro, komponita el artiklataj vertebroj kiuj estas malpezaj sed tre fortaj. La ripoj estas ligitaj al la spino kaj ne estas membroj aŭ membraj ligiloj. Ili estas subtenataj nur de muskoloj. La ĉefaj eksteraj trajtoj de fiŝoj, nome naĝiloj, estas komponitaj ĉu de ostaĵoj aŭ de mildaj spinoj, kiuj kun la escepto de la vosta naĝilo, ne havas rektan konekton kun la spino. Ili estas subtenataj de muskoloj kiuj komponas la ĉefan parton de la trunko.

BirdojRedakti

La birda skeleto estas tre adaptitaj al flugo. Ĝi estas tre malpeza, kvankam sufiĉe forta por elteni la penon kaj la streĉojn de ekflugo, flugado, kaj surteriĝo. Ŝlosila adaptaĵo estas la fuzio de ostoj en unuopaj ostigaĵoj, kiaj la pigostilo. Pro tio, birdoj kutime havas pli malgrandan nombron de ostoj ol aliaj surteraj vertebruloj. Ĉe birdoj ankaŭ mankas dentoj aŭ eĉ vera makzelo, kaj anstataŭe ili evoluis bekon, kiu estas multe pli malpeza. La bekoj de multaj birdidoj havas projekciaĵon nome ovodento, kiu faciligas ties elireblon el la amnioza ovo.

MarmamulojRedakti

 
Kalifornia marleono.

Por faciligi la movadon de marmamuloj en akvo, la malantaŭaj mebroj ĉu tute perdiĝis kune, kiel ĉe balenoj kaj manatoj, aŭ unuigitaj en unusola vosta naĝilo kiel ĉe fokuloj (fokoj). Ĉe balenoj, la kolvertebraro estas tipe fuziita, nome adaptaĵo por havigi flekseblecon por stabileco dum naĝado.[6][7]

HomojRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Homa skeleto.
 
Studo de skeletoj, ĉ. 1510, de Leonardo da Vinci.

La homa skeleto konsistas el kaj fuziitaj kaj el unuopaj ostoj subtenitaj kaj suplementataj de ligamentoj, tendenoj, muskoloj kaj kartilagoj. Ĝi utilas kiel skafaldo kiu subtenas organojn, ankrajn muskolojn, kaj protektas organojn kiaj la cerbo, la pulmoj, la koro kaj la mjelo. Kvankam la dentoj ne konsistas el histo komune troviĝas en ostoj, la dentoj estas kutime konsiderata kiel membroj de la skeleta sistemo.[8] La plej granda osto en la korpo estas la femuro en la supra parto de la kruro, kaj la plej malgranda osto estas la piedingo en la meza orelo. Ĉe plenkreskulo, la skeleto enhavas ĉirkaŭ 14% el la totala korpopezo,[9] kaj duono de tiu pezo estas akvo.

Fuziitaj ostoj estas tiuj de la pelvo kaj de la kranio. Ne ĉiuj ostoj estas interkonektitaj rekte: estas tri ostoj en ĉiu meza orelo nome la ostetoj kiuj artikliĝas nur unu kun alia. La hioido, kiu situas en la kolo kaj utilas kiel ligejo por la lango, ne artikliĝas kun aliaj ostoj de la korpo, kaj estas subtenitaj de muskoloj kaj ligamentoj.

Estas 206 ostoj en la skeleto de homa plenkreskulo, kvankam tiu nombro dependas ĉu la pelvaj ostoj (nome koksaj ostoj ambaŭflanke) estas kalkulitaj kiel unu aŭ tri ostoj de ĉiu flanko (iliumo, iskio, kaj pubio), ĉu la kokcigo aŭ vostosto estas kalkulita kiel unu aŭ kvar separataj ostoj, kiaj tio ne enkalkulas la variajn vormajn ostojn kiuj aperas inter kraniaj suturoj. Simile, la sakro estas kutime enkalkulita kiel unusola osto, pli ol kvin fuziitaj vertebroj. Estas ankaŭ variebla nombro de malgrandaj sesamoidaj ostoj, komune troviĝantaj en tendenoj. La patellapatelo ĉiuflanke estas ekzemplo de pli granda sesamoida osto. La pateloj estas enkalkulitaj en la totalo, ĉar ili estas konstantaj. La nombro de ostoj varias inter individuoj kaj laŭ la aĝo - ĵus naskitaj beboj havas ĉirkaŭ 270 ostojn[10][11][12] kelkaj el kiuj kunfuziiĝas. Tiuj ostoj estas organizitaj laŭ laŭlongeca akso, nome la aksa skeleto, al kiu estas ligita la membra skeleto.[13]

Necesas 20 jaroj por ke la homa skeleto atingu sian plenan disvolvigon. Ĉe multaj animaloj, la skeletaj ostoj enhavas medolon, kiu produktas sangoĉelojn.

Estas kelkaj ĝeneralaj diferencoj inter la maskla kaj virina skeletoj. La maskla skeleto, por ekzemplo, estas ĝenerale pli granda kaj pli peza ol la ina skeleto. Ĉe la ina skeleto, la ostoj de la kranio estas ĝenerale malpli angulhavaj. La ina skeleto havas ankaŭ pli larĝan kaj pli mallongan brustoston kaj pli sveltajn pulsojn. Estas gravaj diferencoj inter la maskla kaj la ina pelvoj kiuj estas rilataj al la inaj kapabloj por gravedeco kaj nasko. La ina pelvo estas pli larĝa kaj pli naprofunda ol la maskla pelvo. Inaj pelvoj havas ankaŭ pli grandan pelvejon kaj pli larĝan kaj pli cirklan pelvan ejon. La angulo inter la pubaj ostoj estas pli akraj ĉe maskloj, kio rezultas en pli cirkla, pli mallarĝa, kaj preskaŭ kor-forma pelvo.[14][15]

SimbolojRedakti

 
Piratflago Jolly Roger (Gaja Roĝero).

ReferencojRedakti

  1. Oxford Dictionary of English 2nd edition 2005
  2.    skeleto en ReVo
  3. 3,0 3,1 Barnes, Edward E.; Fox, Richard S.; Barnes, Robert D. (2003). Invertebrate zoology : a functional evolutionary approach (7a eld.). Belmont, Calif. [u.a.]: Thomson, Brooks/Cole. ISBN 0-03-025982-7.
  4. PECHENIK, Jan A.. (2015) Biology of the Invertebrates. New York: McGraw-Hill Education. ISBN 978-0-07-352418-4.
  5. Barnes, Robert D.. (1982) Invertebrate Zoology. Philadelphia, PA: Holt-Saunders International, p. 105–106. ISBN 0-03-056747-5.
  6. Beluga Whale. Yellowmagpie.com (2012-06-27). Alirita 2013-08-12.
  7. About Whales. Whalesalive.org.au (2009-06-26). Alirita 2013-08-12.
  8. "Skeletal System: Facts, Function & Diseases", Live Science.
  9. (1977) “The Allometric Relationship of Skeleton Weight to Body Weight in Teleost Fishes: A Preliminary Comparison with Birds and Mammals”, Copeia, p. 160–163. doi:10.2307/1443520. 
  10. . We’re Born With 270 Bones. As Adults We Have 206. Ground Report (2007-12-09).
  11. How many bones does the human body contain?. Ask.yahoo.com (2001-08-08). Alirita 2010-03-04.
  12. http://education.sdsc.edu/download/enrich/exploring_human.pdf
  13. TÖZEREN, Aydın. (2000) Human Body Dynamics: Classical Mechanics and Human Movement. Springer, p. 6–10. ISBN 0-387-98801-7.
  14. BALABAN, Naomi. (2008) The Handy Anatomy Answer Book. Visible Ink Press, p. 61. ISBN 978-1-57859-190-9.
  15. STEIN, Lisa. (2007) Body The Complete Human: How It Grows, How It Works, And How to Keep It Healthy And Strong. National Geographic Society, p. 73. ISBN 978-1-4262-0128-8.

Vidu ankaŭRedakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Skeleton en la angla Vikipedio.