Naneco estas la postresto de laŭlonga kresko ĉe homo. La vera naneco ne estas malsano ĉe la afrikaj pigmeoj kaj kelkaj sudazianaj grupoj; tie la averaĝa alto de la popolraso estas pli malalta ol la kutima (ĉ. 130–150 cm).

Portreto de sidanta nano far Diego Velázquez

La plej oftaj formoj de la heredita naneco estas la akondroplazio, la hipoĥondroplazio kaj la diastrofala naneco.

  • ĉe aĥondroplazio la trunko estas normallonga, sed - pro manko de ostoproduktaj ĉeloj en la kreska kampo (epifizo) de longaj, tubaj ostoj - la kruroj estas tre mallongaj kaj la kapo estas relative granda. La spirita kapablo kaj la vivdaŭro estas normalaj.
  • ĉe hipoĥondroplazio la simptomoj estas similaj, sed la kapo estas normala.
  • diastrofalan nanecon karakterizas ostodeformiĝoj, kiuj daŭre graviĝas kaj kaŭzas handikapecon; la mensaj kapabloj estas normalaj.

La plej gravan formon de la endokrina naneco, la hipofizan nanecon kaŭzas tio, ke la hipofizo ne produktas kreskohormonon; tiu ĉi malsano povas esti hereda aŭ povas elformiĝi pro tumoro, inflamo aŭ histoformorto de hipofizo. La korpopartoj de hipofiza nano restas proporciaj.

La hormona kaj heredita naneco povas aperi kun malpli da spirita kapablo. Se dum la gravedo kaj en la frua beboaĝo ne produktiĝas sufiĉa tiroida hormono, aperas kretenismo, kiu kaŭzas foreston de kresko kaj misturbon de la spirita funkcio.

Kelkaj formoj de mukopolisaĥaridozo aperas kun naneco kaj mensa handikapeco.

Vidu ankaŭRedakti