La endoskeleto (el la greka ἔνδον, éndon = "ene", "interna" + σκελετός, skeletos = "skeleto") estas la interna subtena strukturo de animalo, komponita el mineraligitaj histoj kaj estas tipa de vertebruloj. Endoskeletoj varias en komplekseco el funkciantaj pure por subteno (kiel ĉe spongoj), al utilo kiel ligilo por muskoloj kaj kiel meĥanismo por transmiti muskolajn fortojn. Vera endoskeleto estas derivita el mezodermaj histoj. Tiaj skeletoj estas ekzemple en ekinodermoj kaj ĥorduloj.

Endoskeleto de vesperto.
Endoskeleto de kastoro montrita ĉe la Muzeo de Osteologio, Oklahomurbo, Oklahomo.
Endoskeleto de spadofiŝo.

Vidu ankaŭ redakti