Tervermo estas la komuna nomo por la plej grandaj membroj de la oligoĥetoj (kiu estas aŭ klaso aŭ subklaso laŭ aŭtoro) en la filumo de anelidoj. Tradicie oni klasiĝis en la ordo Opisthopora surbaze de tio ke la masklaj poroj malfermiĝis al la ekstero de la korpo malantaŭ tiu loko kie la inaj poroj malfermiĝas al la ekstero (kvankam la masklaj segmentoj estas antaŭ tiuj de la inoj. Kladistikaj studoj tamen metas ilin en la subordon Lumbricina de la ordo Haplotaxida.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tervermo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Anelidoj Annelida
Klaso: Clitellata
Subklaso: Oligoĥetoj Oligochaeta
Ordo: Haplotaxida
Subordo: Tervermoj Lumbricina
Familioj

  Acanthodrilidae
  Ailoscolecidae
  Alluroididae
  Almidae
  Criodrilidae
  Eudrilidae
  Exxidae
  Glossoscolecidae
  Lumbricidae - Lumbrikedoj
  Lutodrilidae
  Megascolecidae
  Microchaetidae
  Ocnerodrilidae
  Octochaetidae
  Sparganophilidae

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Taksonomio kaj geografia distribuo de tervermaj familioj redakti

Ĉefaj familioj :

Darvino redakti

The Formation of Vegetable Mould through the Action of Worms, with Observations on their Habits (La formado de vegetala grundo pere de la agado de vermoj, foje mallongigita al Worms, vermoj) estas libro de 1881 de Charles Darwin pri tervermoj. Esplorante la konduton kaj ekologion de tervemoj, ĝi pluigis la temon oftan tra lia verkaro, ke laŭgradaj ŝanĝoj dum longaj tempoperiodoj povas konduki al grandaj kaj foje surprizaj konsekvencoj.