Ostosarkomo

sarkomo en ostoj

La ostosarkomo (aŭ ostogena sarkomo) esta la plej ofta el la ostaj malignaj tumoroj (krom la multoblaj medolomoj kaj la limfomoj).

ostosarkomo sur la dista parto de hunda femurosto

Estas maligna tumoro de la moviĝa konektiva histo, kies ĉeloj aliformiĝas al ostoblastoj kaj fabrikas tumoran oston.

Ĝi trafas ĉefe la metafizon de la longaj ostoj, kaj prefere ĉe la genuo. Oni foje observas ĝin ĉe plataj ostoj. Ĝi estas pli ofta ĉe la junaj pacientoj (averaĝa aĝo: 16 jaroj) kaj pli trafas la virojn ol la virinojn.

Ĝi estigas lokan doloron, plifortiĝantan kiam oni ekzercas premon sur la oston. Ĝi povas estigi spontanean frakturon.

La kuracado estas kemioterapio kun kirurgia ablacio de la tumoro (kaj eventuala meto de osta protezo). La prognozo de resaniĝo estas nuntempe pli ol 70% se la kuracado estas frua, sed estas pli pesimisma se oni lasas okazi metastazojn, interalie en la pulmoj.

La hunda ostosarkomo estas la plej ofta osta tumoro ĉe la hundo kaj estas aparte maligna ĉar la metastazoj rapide disvastiĝas. Ĉe la grandaj rasoj de hundoj, ĝi trafas la membrojn, ĉe la malgrandaj rasoj, ĝi okazas pli ofte ĉe la aksa skeleto kaj la kranio.

Eksteraj ligiloj redakti