Osto (el greka ostéon) estas organo. Osto konsistas el osta histo kaj ceteraj histoj. Osto estas parto de skeletoj de kelkaj vertebruloj.

Ilustraĵo el Gray's Anatomy de homa femurosto

La ostoj eltenas la korpajn strukturojn, protektas la internajn organojn, kaj servas kiel apogilon por la muskoloj, ebligante la movojn. Ili ankaŭ estas implikitaj en la formiĝo de la sangoĉeloj, la kalcia metabolo kaj la stokado de mineraloj.

Ostotipoj redakti

Ekzistas tri ostotipoj:

  • La longaj ostoj karakteriziĝas per tio, ke unu dimensio estas multe pli granda ol la du aliaj. Ili konsistas el korpo aŭ diafizo kaj ekstremaĵoj aŭ epifizoj. Diafizon kaj epifizon ligas parto per kiu kreskas la osto: temas pri la kreskokartilago. Ĝi komplete ostiĝas nur fine de la kreskado. Ekzemploj: Femuro (vidu bildon), tibio.
    • La diafizo: ĝi konsistas el dika kompakta histo nomata kortika. Ĝin tube kavigas la medola kanalo plena de flava medolo. Ĝin ĉirkaŭas membrano riĉa je nutraj angioj, kiu rolas en la dikeca kreskado dum ostiĝo.
    • La epifizoj: ili situas ĉe la ekstremoj, konsistas el spongeca histo, estas tre riĉaj je ruĝa medolo sangonaska. Ilin kovras (almenaŭ parte) artika kartilago.
    • La kreskokartilago: limo inter diafizo kaj epifizo, ĝi ostiĝas laste.
  • La mallongaj ostoj karakteriziĝas per tio, ke iliaj tri dimensioj proksimume egalas. Ili konsistas el spongeca kerno ĉirkaŭita per kompakta kortiko. Ekzemploj: vertebroj, falangoj.
  • La plataj ostoj karakteriziĝas per tio, ke unu dimensio estas multe pli malgranda ol la du aliaj. Ili konsistas el du tavoloj el kompakta osto, sandviĉe entenantaj tavolon el spongeca osto. Ekzemploj: sternumo, ripo, skapolo, parietosto.

Iuj ostoj havas etajn elstaraĵojn, kiujn oni nomas procesoj.


Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti