La ĉelskeleto estas reto de fibraj proteinaj strukturoj en la citoplasmo de eŭkariota ĉelo. Ĉelskeleton konsistigas filamentoj aktinaj, mikrotubetoj tubulinaj kaj intermezaj filamentoj.

Ĉelskeleto

La radiko "skeleto" estas erariga, ĉar:

  • la komponantoj de la ĉela "skeleto" estas konstante renovigataj per polimeriĝo.
  • la movaj fortoj de la ĉelo originas en la ĉelskeleto, kiu pli similas al muskularo.