Senvertebruloj

(Alidirektita el Senvertebrulo)

Senvertebruloj (Invertebrata) estas komuna nomo por la bestoj sen vertebro. Al tiu grupo apartenas ĉirkaŭ 90% de la hodiaŭ vivantaj bestoj. Ili vivas dismonde, varias de la unuĉeluloj ĝis la kolosa kalmaro.

Examples of Invertebrates.jpg
Iom el la diverseco de senvertebruloj

Ili havas molan korpon ĉar mankas la interna skeleto, sed ili havas ofte malmolajn eksterajn skeletojn (helikoj, kankroj, insektoj), kiuj servas ankaŭ protekton de la korpo.

Vespo

Pli frue la senvertebruloj aperis kiel aparta taksonomia kategorio.

Tradiciaj klasigoj redakti

Laŭ Jean-Baptiste Lamarck, Aristotelo jam dividis la bestojn jene:

Jam en 1794 Jean-Baptiste Lamarck plibonigis tiun klasigon laŭ enhavo de sango, kiam ankoraŭ oni ne sciis kio ĝi estas, jene:

Tiu ĉi lasta klasigo oni uzis dum multaj jardekoj. Sed jam antaŭe Lineo distribuis bestojn jene:

Jean-Baptiste Lamarck poste klasigis la senvertebrajn animalojn unue dekomence en kvin grupojn, nome:

1.- La moluskoj,

2.- la insektoj,

3.- la vermoj,

4.- la ekinodermoj kaj

5.- la polipoj.

Poste aldonis li aliajn kvin grupojn dum li konstatis, ke multaj "malperfektaj" animaloj estus klasataj en novaj grupoj kiuj konsideru siajn diferencigajn karakterojn. Jean-Baptiste Lamarck konsideris tiun novan klasigon kiel gravan plibonigon de la ĝistiamaj klasigoj. Tiele la klasigo de senvertebruloj restis por multaj fakuloj dum multaj jardekoj jene:

1.- La moluskoj,

2.- la ciripedoj,

3.- la anelidoj,

4.- la krustacoj,

5.- la araneoidoj,

6.- la insektoj,

7.- la vermoj,

8.- la radiuloj,

9.- la polipoj kaj

10.- la infuzorioj.

Laŭ Jean-Baptiste Lamarck posedo de spino indikas, ke oni havas perfektigitan skeleton kaj organizan planon de ĝi devenan; temas pri superaj animaloj, dum la malsuperaj animaloj malposedas perfektigitan skeleton kaj organizan planon, nome senvertebruloj.

Maraj senvertebruloj estas la senvertebruloj kiuj loĝas en maraj medioj. Senvertebrulo estas terminego kiu inkludas ciujn animalojn krom la vertebrulaj membroj de la filumo Ĥorduloj. Senvertebruloj ne havas vertebraron, kaj pro tio kelkaj evoluis konkon aŭ duran ekzoskeleton.

Insektoj, araneoj kaj miriapodoj de Latinameriko (rekordoj)[1] redakti

  • La Granda noktopapilio (tineo), plej granda inter la tutmondaj lepidopteroj, estas 9 cm longa kaj enverguro estas 27 cm.
  • Amerika tabano (plej rapida insektoflugo tutmonde) povas flugveturi 720 km en 1 horo.
  • Amerika 17jara cikado (plej longviva insekto tutmonde) bezonas 17 jarojn por sia metamorfozo (ovo ĝis imagino).
  • Amerika Bunta papilireĝo (plej longdistanca veturanta papilio) migras 4,000 km en kelkaj monatoj.
  • Avikulario (plej granda araneo en la mondo) estas 23,68 cm.
  • Tarantulo en Meksikio (plej vivdaŭra araneo tutmonde) povas vivi ĝis 28 jarojn.
  • Amerika granda skolopendro (plej longa tutmonde) havas 46 piedojn kaj estas 33 cm longa.

Referencoj redakti

  1. Ĉen Ŝjaŭji, Aventuro de Ĉasisteto dum Ekspediciado, Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino, 1988. Esperantigis Hŭang Fengĝu; ilustris Hu Hŭanĵan. paĝo 20. Temas ne pri scienca verko, sed pri populariga, ĉiukaze uzebla kaj citebla.

Literaturo redakti

  • Jean-Baptiste Lamarck, Filozofio zoologia, 1809. SAT-Broŝurservo, 1987. Tradukis Valo.