Koro

organo por la cirkulado de sango en bestaj cirkulaj sistemoj. La ĉefa sangopumpilo en bestoj
Ĉi tiu artikolo temas pri muskola organo. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Koro (apartigilo).

Koro estas muskola organo, dividita je du paroj da ĉeloj, nome aŭrikloj kaj ventrikloj. Ĝi pumpas la sangon tra la korpo kaj estas centra organo de la sangocirkuliga sistemo.

Koro
Skemo de la homa koro: 1. Supra kava vejno - 2. Pulma vaskulo - 3. Pulma vejno - 4. Mitrala valvo - 5. Aorta valvo - 6. Maldekstra atrio - 7. Dekstra atrio - 8. Maldekstra ventriklo - 9. Dekstra ventriklo - 10. Aorto - 11. Pulma valvo - 12. Trikuspida valvo - 13. Suba kava vejno
Skemo de la homa koro:
1. Supra kava vejno - 2. Pulma vaskulo - 3. Pulma vejno - 4. Mitrala valvo - 5. Aorta valvo - 6. Maldekstra atrio - 7. Dekstra atrio - 8. Maldekstra ventriklo - 9. Dekstra ventriklo - 10. Aorto - 11. Pulma valvo - 12. Trikuspida valvo - 13. Suba kava vejno
Skemo de la homa koro:

1. Supra kava vejno - 2. Pulma vaskulo - 3. Pulma vejno - 4. Mitrala valvo - 5. Aorta valvo - 6. Maldekstra atrio - 7. Dekstra atrio - 8. Maldekstra ventriklo - 9. Dekstra ventriklo - 10. Aorto - 11. Pulma valvo - 12. Trikuspida valvo -

13. Suba kava vejno
Vido al lokigo de la homa koro en mediastino, la dekstra kaj la maldekstra pulmoj estas detiritaj en flankojn. Gray's Anatomy
Vido al lokigo de la homa koro en mediastino, la dekstra kaj la maldekstra pulmoj estas detiritaj en flankojn.
Gray's Anatomy
Vido al lokigo de la homa koro en mediastino, la dekstra kaj la maldekstra pulmoj estas detiritaj en flankojn.
Gray's Anatomy
organa tipo • klaso de anatomia ento
latine cor
cardia
sistemo sangocirkula
vdr
Koro de fiŝoj: a- vejna kavo,
b- atrio, c- ĉambro, d- arteria konuso.

Koro de homo redakti

Koro de homo konsistas el kvar ĉambroj, dividita de diafragmoj kaj valvoj. Sango el la supra kaj suba kavaj vejnoj fluas en la dekstran ventriklon, pasas tra la trikuspida valvo en la dekstran atrion. Poste, tra pulma valvo fluas en pulmajn arteriojn, iras en pulmon, kie fariĝas gasa interŝanĝo kaj returnas al maldekstra ventriklo.

Anatomio de koro redakti

Aŭriklo aŭ atrio[1] estas ĉiu el du sango-kolektaj ĉambroj de la koro. Sed tiu nomo estas lastatempe uzata de kelkaj por nur parto de tiu organero, ja preferas por la ĉambro la nomon atrio. La aŭriklo estas ĉambro en kiu la sango eniras al la koro, male al la ventriklo, el kiu ĝi estas pelita ekster la organo. Ĝi havas fajnmuran strukturoj kiu ebligas al sango reveni al la koro.

Ventriklo estas unu el la du grandaj ĉambroj kiuj kolektas kaj elpelas sangon ricevitan el la aŭriklo al la periferiaj organoj de la korpo kaj al la pulmoj. La aŭriklo (nome apuda/supra korĉambro kiu estas pli malgranda ol ventriklo) preparas la pumpadon. Interventrikla signifas evidente inter ventrikloj (ekzemple la interventrikla muro), dum intraventrikla signifas ene de unu ventriklo (ekzemple intraventrikla blokado).

La trikuspida valvo estas la dekstra atrioventrikla valvo de la koro. Ĝi kutime havas tri klapojn (nomitaj antaŭa, malantaŭa kaj septa klapoj). Ĝia celo estas malhelpi la regurgitadon de sango de la dekstra ventriklo al la desktra atrio dum la kuntiriĝo de la dekstra ventriklo.

Korbatado redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Porminuta korbatado.

Porminuta korbatado estas la rapido de la pulso mezurita per la nombro de kuntirigoj (batoj) fare de la koro por unu minuto (bpm). La korbatado povas varii laŭ la fizikaj necesoj de la korpo, kiel la neceso absorbi oksigenon kaj ekskrecii karbondioksidon. Ĝi estas kutime egala aŭ proksima al la pulso mezurita je ajna periferia punkto. Agoj kiuj povas okazigi ŝanĝojn estas korpekzercado, dormo, anksio, streso, malsanoj kaj engluto de drogoj.

Kormalsanoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kormalsano.
 
Diagramo de korinfarkto.

Kormalsano (aŭ medicine, kormuskolopatio[2]) estas termino por nombro da diversaj malsanoj, kiuj influas la koron. Ĉirkaŭ la jaro 2007, ĝi estas la ĉefa kaŭzo de morto en Usono[3][4], Anglio, kaj Kimrio[5], mortiganta unu persono ĉiu 34 sekundoj en Usono sole[6].

La korinfarkto, konata popole kiel koratako estas medicina situacio en kiu la koro ne ricevas sangon pro obstrukco en unu el la arterioj kiuj kondukas al la kormuskolo. Ĉi tiu plej ofte okazis pro hernio de la ateroma nivelo de lipidoj kaj rubo-celoj. La rezulta iskemio (manko de oksigeno) kaŭzas damaĝon kaj eblan morton de kora histo. Ĝi estas medicina krizo, kaj la ĉefa kaŭzo de morto por viroj kaj virinoj tutmonde.

La perikardiito estas nekontaĝa malsano okazigita pro ŝveliĝo de la perikardio, nome la tavolo kiu kovras la koron. perikardiito estas kormalsano kiu kutime estas okazigita pro virusaj infektoj, ĉu gravaj ĉu malgravaj, ĝenerale produktitaj de eĥoviruso aŭ Coxsackie-viruso (laŭ studoj de mezo de la 20a jarcento). Infekto en la spirtuboj, por ekzemplo, pro normala kataro, povas esti la tialo de perikardiito. Ankaŭ la bakteriaj infektoj povas rezulti en bakteria perikardiito, kvankam tio maloftas. Simile, kelkaj tipoj de mikozaj infektoj kapablas okazigi kvankam rare perikardiiton; inter la plej oftaj en imunokompetenta malsanulo estas la histoplasmozo, dum ĉe pacientoj kun imunokompromito, la agentoj estas pli diversaj, inter kiuj Candida, Aspergillus kaj Coccidioides.

Genetiko kaj koro redakti

La irana kuracisto Kejhan Sajjadpur prelegis en la IKU-libro de 2020 pri kiel genetiko povas esti kaŭzo de kormalsanoj. La koro estas unu el la ĉefaj organoj kiujn genetikaj malsanoj afekcias. Genetike malsanaj ĉeloj ne kreas normalan koron. Pro tio, oni vidas denaskajn malsanojn en tiuj malsanuloj. Kelkaj problemoj aperas ne tuj post la naskiĝo sed jarojn poste. La kormalsanoj estas la ĉefaj problemoj, laŭ graveco kaj laŭ ofteco, ĉe kelkaj malsanoj. La sindromoj Down, Marfan, Turner kaj DiGeorge estas inter tiuj malsanoj. Estas grave distingi inter malsanulo kun genetika problemo kaj malsanulo genetike normala. La problemo kuŝas en la malsama respondo al terapio, ĉu operacio, ĉu angiografiaj proceduroj. La dua problemo estas pri la prognozo kaj viv-espero de la malsanulo. La tria estas malkovro de la problemoj en la aliaj organoj, ĉar ofte genetikaj malsanoj afekcias multajn organojn.[7]

Koro ĉe aliaj animaloj redakti

Senvertebruloj redakti

 
Skemo de abelo: 4. Centra segmento de la koro, 5. Ostiolo, 7. Ĉefa dorsa tubo.

En insektoj ne ekzistas sango, estas kiel anstataŭaĵo likvo nomita hemolimfo kiu transportas nek hemoglobinoj nek oksigenon. La cirkula sistemo estas malferma, tiel ke la organoj estas trempitaj rekte de la hemolimfo. La koro de insekto estas formata de kelkaj segmentoj unuigitaj serie en la abdomeno, el kiuj ĉiu de la segmentoj havas po du flankaj truojn aŭ ostioloj tra kiuj eniras la hemolimfo. La kuntiriĝo de la koro pelas la hemolimfon al ununura dorsa tubo aŭ aorto kiu banas la diversajn organojn de la insekto.

En anelidoj la cirkula sistemo estas fermita, tio estas, la sango cirkulas tra aro de sangotuboj kiuj disponas de muro kiu izolas ilin de aliaj strukturoj. La tervermo por ekzemplo disponas de 5 sangotuboj kuntireblaj kiuj pelas la sangon kiel 5 koroj.[8]

En cefalopodoj kiel la polpo, ekzistas tri koroj, el kiuj unu centra aŭ sistema kaj du helpaj nomataj brankaj koroj kiuj kolektas la vejnan sangon kaj pelas ĝin al la brankoj por ties oksigenigo.[9]

Vertebruloj redakti

 
Skemo de la koro de fiŝo, de dekstro al maldekstro observeblas la vejna kavo, aŭriklo, ventriklo kaj arteria konuso.

En la fiŝoj la koro estas unika, ne ekzistas dividoj ĉu dekstre ĉu maldekstre. La organo distribuiĝas en 4 partoj: vejna kavo, aŭriklo, ventriklo kaj arteria konuso aŭ bulbo el kiu eliras ununura arterio, nome la ventra arterio kiu formas branĉojn al la brankojn kaj branĉiĝas en kapilaroj kiuj kaptas la oksigenon kaj naskas du aortajn radikojn kiuj transigas la oksigenigitan sangon tra la tuta korpo.

 
Cirkula sistemo de amfibioj en kiuj la koro havas po tri ĉambrojn.

En la amfibioj, la koro disponas de tri ĉambroj, nome 2 aŭrikloj kaj unu ventriklo. Unu el la aŭrikloj ricevas la sangon el la pulmaj vejnoj kaj la alia el la ĝenerala cirkulado, tamen la du tipoj de sango miksiĝas en ununura ventriklo.

La koro de la reptilioj prezentas maldekstran ventriklon nur parte dividita en kiu miksiĝas la oksigenigita sango kun la senoksigena sango. Tamen la krokodiloj havas ambaŭ ventriklojn nome dekstran kaj maldekstran sendependajn kaj nekomunikitajn.

La birdoj disponas de koro tre simila al tiu de la mamuloj kaj partikulare de homoj, nome kun 2 aŭrikloj kaj 2 ventrikloj separitaj kiuj pumpas la sangon al la cirkulado kaj pulma kaj ĝenerala per sendependa maniero, sen miksi la sangojn el la du diferencaj devenoj.[10]

La koro de la mamuloj havas similan strukturon al tiu de la homa koro, kun diferencoj pri grando kiuj estas proksimume proporciaj al la pezo de la animalo. Pro la plej altaj necesoj de oksigeno por gramo de korpa pezo en la malgrandaj animaloj, tiuj tendencas havi korfrekvencon ankaŭ pli altan. La koro de blua baleno de 100 tunoj pezas ĉirkaŭ 480 kg,[11] sed tiu funkcias per korfrekvenco de nur 14 batoj por minuto,[12] tiu de afrika elefanto de 4100 kg estas de 40 batoj por minuto, tiu de ĉevalo de 420 kg estas de ĉirkaŭ 50 batoj por minuto, en plenkreska homo estas averaĝe de 70 batoj por minuto, ascendas ĝis 105 batoj por minuto en hundo de 19 kg, al 180 batoj por minuto en kato de 4 kg, al 300 batoj por minuto en rato, kaj superas la 1000 batojn por minuto en la etruska sunko (Suncus etruscus, speco de soriko), nome unu el la plej malgrandaj konataj mamuloj.[9]

Vidu ankaŭ redakti

Proverbo redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri koro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[13]:

  •  
     Belecon taksas ne okulo sed koro. 
  •  
     En buŝo Biblio, en koro malpio. 
  •  
     Ĝentila kaj trankvila, kun koro el oro. 

Referencoj redakti

  1. Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020 atrio (esperante). Alirita 2024-03-18. “Nomo de ĉiu el la du koraj kavoj, situantaj super la ventrikloj k komunikiĝantaj kun ili per la respektivaj atrioventriklaj orificoj: dekstra, maldekstra atrio.”.
  2. Esperanta-Franca Medicina Vortaro
  3. Division of Vital Statistics; Arialdi M. Miniño, M.P.H., Melonie P. Heron, Ph.D., Sherry L. Murphy, B.S., Kenneth D. Kochanek, M.A. (2007-08-21). Deaths: Final data for 2004 (angle). National Vital Statistics Reports 55(19), p. 7. Center for Disease Control. Alirita 2007-12-30.
  4. White House News (2007-07-16). American Heart Month, 2007 (angle).
  5. National Statistics Press Release (Angla) 25-a de majo 2006
  6. Hitti, Miranda (2007-12-30). Heart Disease Kills Every 34 Seconds in U.S. (angle). Fox News - WebMD. Alirita 2004-12-07.
  7. Keyhan Sayadpour Zanjani, Genetiko kaj koro. En IKU-libro de 2020, pp. 71-76.
  8. Teresa Audesirk, Gerald Audesirk, Bruce E. Byers: Biología: La vida en la Tierra, 6a eldono. Konsultita la 26an de februaro 2017.
  9. 9,0 9,1 Hill-Wyse-Anderson: Fisiología animal. Editorial Médica Panamericana S.A. 2004. Konsultita la 26an de februaro 2017.
  10. Ernst Hadroin: R. Wehner: Zoología general, ISBN 9788428202848. Omega, 1977.
  11. John William Prothero: The Design of Mammals. A scaling approach. University of Washingthon. Cambridge University Press. Konsultita la 26an de februaro 2017.
  12. Directo al corazón de las ballenas. Arkivigite je 2017-10-19 per la retarkivo Wayback Machine La Nación. Ciencia y Salud, publikigita la 6an de novembro 2000.
  13. [1] Arkivigite je 2011-12-25 per la retarkivo Wayback Machine Viditaj ĉe Lernu


Eksteraj ligiloj redakti