En medicino, la diastolo[1] estas la parto de la korbata ciklo, dum kiu ĉambroj de la koro malkontrahiĝas por repleniĝo per sango. La malo de sistolo estas sistolo, dum kiu la koraj muskoloj kontrahiĝas.

La homa koro dum ventrikla diastolo. La sango fluas el la atrioj en la ventrikloj.

Priskribo

redakti

La mamula koro konsistas el kvar ĉambroj: la maldekstraj atrio kaj ventriklo (konektitaj per la mitra valvo) kaj la dekstraj atrio kaj ventriklo (konektitaj per la trikuspida valvo).

La diastolo konsistas el pluraj ŝtupoj:

  1. Ĉe la komenco de la korbata ciklo, ĉiuj kvar korĉambroj malkontrahiĝas. Tiu fazo estas la atria diastolo. La atria diastolo finiĝas, kiam la ventrikloj estas plenigitaj, kaj atria sistolo komenciĝas.
  2. La ventrikla diastolo daŭras post la fino de atria sistolo. Dum la astria sistolo kaj ventrikla sistolo, sango moviĝas en la ventriklojn. La ventrikla diastolo finiĝas kiam la ventra sistolo komenciĝas, sendante sangon el la maldekstra ventriklo en la aorton, kaj el la dekstra ventriklo en la pulman arterion.

Diastola sangopremo

redakti

La sangopremo dum la diastolo nomiĝas diastola premo. Ĝi estas pli malalta ol la sistola premo, kaj estas tipe skribita laste: ekz. sangopremo de 120/80 mmHg estas diastole 80 mmHg, sistole 80 mmHg.

Etimologio

redakti

La termino diastolo devenas el la helena δῐᾰστολή diastolḗ “malkontraho”, el δῐᾰ́ diá “tra, per, inter” kaj στέλλειν stéllein “sendi”.

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti