The Skeleton Dance

The Skeleton Dance estas usona animaciita kurta filmo de 1929 en la serio de Silly Symphony, kiu estis produktita kaj reĝisorita de Walt Disney kaj animaciitaj de Ub Iwerks. En la filmo,[1] kvar homaj skeletoj dancas kaj muzikas elirinte el siaj tomboj — moderna kinekzemplo de la mezepoka eŭropa ĝenro de la "Mortodanco". Ĝi estas la unua ero de la serio de Silly Symphony.

The Skeleton Dance
mallonga movbildo
Originala titolo The Skeleton Dance
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 22 aŭg. 1929
Ĝenro sorĉkadavra filmo, desegnofilmo
Reĝisoro(j) Walt Disney
Produktisto(j) Walt Disney
Scenaro Walt Disney
Muziko de Carl Stalling
Produktinta firmao Walt Disney Pictures
IMDb
vdr
Mortodanco (1493) de Michael Wolgemut, el la Nurenberga Kroniko de Hartmann Schedel. The Skeleton Dance de Walt Disney aktualigas kaj banaligas la mezepokan seriozan temon de la "Mortodanco".

En la filmeto, la skeletoj, male al ties mezepoka antaŭaĵo malkomponiĝas kaj ludas per siaj propraj aŭ alies ostoj, kvazaŭ ili estus muzikiloj. El arbobranĉo gufo estas atestilo kaj suferanto de la terura kaj humura dancosceno. La komenco de la peco estas markita per la agado de du nigraj katoj (ankaŭ hororbildo) kaj la fino per kanto de virkoko kiu anoncas la tagalvenon kiel averto por la reentombigo de la skeletoj.

Notoj redakti

  1. Walt Disney Animation Studios (15a de oktobro 2015). "Silly Symphonies - The Skeleton Dance" – via YouTube. Alirita la 13an de junio 2019, kiam estis 7.570.179 rigardoj.

Eksteraj ligiloj redakti