Interreta filma datumbazo

Interreta filma datumbazo (angle Internet Movie Database, IMDb) estas datumbazo kun informoj pri filmoj, televidaj programoj, aktoroj, reĝisoroj kaj ĉio cetera, kio rilatas al la filma kreado.

Interreta filma datumbazo
emblemo
film database (en) Traduki
television series database (en) Traduki
podcast directory (en) Traduki
interreta datenbanko
social cataloging application (en) Traduki
review aggregator (en) Traduki
video game database (en) Traduki
kompanio Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 17-a de oktobro 1990 vd
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Fondinto(j) Col Needham vd
Lingvoj
angla lingvovd
Posedata de Amazon • IMDb.com, Inc. vd
Filioj Box Office Mojo Redakti la valoron en Wikidata vd
Agokampo enhavo verkita de uzantoj
Retejo Oficiala retejo
vdr
Markemblemo de la Interreta filma datumbazo

La datumbazo estis enretigita kiel nekomerca projekto la 17-an de oktobro 1990. Ekde 1996 la grandeco de la datumbazo kaj la kostoj de la mastrumado gvidis al la fondo de la firmao Internet Movie Database Ltd. Ekde 1998 la firmao kaj la datumbazo apartenas al Amazon.com, Inc. Samjare aldone al la origine anglalingva datumaro enkondukiĝis similenhavaj versioj de la retejo ankaŭ en la franca, germana kaj itala, iom poste ankaŭ en la hispana, hungara, pola, portugala, rumana kaj turka. Ili transprenis bazajn enhaverojn el la anglalingva datumbazo kaj ebligis aldonon de pliaj informoj, sed en multaj kazoj la indikoj pri filmoj kaj aktoroj estis malpli ampleksaj ol en la angla - kvankam tiukaze kompreneble eblis ankoraŭ konsulti la anglan aŭ alilingvan versiojn. En februaro 2013 tamen ĉiuj ne-anglalingvaj versioj de la retejo estis komplete forigitaj, por "koncentriĝi" pri la "kerna" anglalingva datumaro.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteral ligiloj

redakti