La kola vertebrarokolvertebraro (Columna cervicalis, de latine: cervix, la kolo) estas tiu parto de la vertebraro inter la kranio kaj la torakaj vertebroj, kiu portas la ripojn; en la homo ĝi konsistas el 7 vertebroj C1 ĝis C7.

Homa vertebraro, kolvertebraro en ruĝo
  •  kola - cervikala
  • Variaĵoj inter specioj redakti

    En multaj vertebrulaj specioj, la nombro de kolvertebroj varias; tamen, preskaŭ ĉiuj mamuloj havas sep da ili, do, la longeco de la vertebroj grandskale varias: kolvertebroj de ĝirafo longas pli ol 40 centimetrojn, dum tiuj de soriko mezuras nur kelkajn milimetrojn. Al la esceptaj mamuloj apartenas la manatoj (sirenoj) kaj la bradipoj („pigruloj“) kun malpli aŭ pli da vertebroj (Wetzel, 1985).

    En kelkaj specioj, kelkaj partoj de la kranio povas esti kunmetita de vertebrosimilaj elementoj, ekz. la okcipitala osto en homoj estas kunmetita el kvar vertebrosimilaj segmentoj.

     
    Tipa kolvertebro, flanka aspekto

    La vertebroj C1 (atlaso, pro la mitologia titano Atlaso, kiu portas la ĉielon), C2 (axis, aksiso, ĉirkaŭ kiu turniĝas la kapo) kaj C7 estas iom specialaj, dum C3 ĝis C6 havas ĝenerale similan aspekton (vidu la bildon) kun forameno (truo) en ĉiu transversa etendiĝo, tra kiu pasas la vertebra arterio.

    Eksteraj ligiloj redakti