Torakaj vertebroj

vertebroj inter la kolvertebroj kaj la lumbaj vertebroj

Ĉe vertebruloj, Torakaj vertebroj komponas la mezan segmenton de la vertebraro, inter la kolvertebroj kaj la lumbaj vertebroj.[1] Ĉe homoj, ili estas intermezaj laŭ grando inter tiuj de la kola kaj lumba regionoj; ili pligrandiĝas des pli sube, kaj tiele la supraj vertebroj estas multe pli malgrandaj ol tiuj de la suba parto de la regiono. Ili distingiĝas pro la flankoj de la korpo por artikulado kun la pintoj de la ripoj.

Torakaj vertebroj

Homoj havas 12, sed la nombroj ege varias;[2] ekzemple, plej marsupiuloj havas 13, sed koaloj havas 11.[3] 12 al 15 estas komunaj inter mamuloj, kun 18 al 20 ĉe ĉevaloj, tapiroj, rinoceroj, kaj elefantoj, kaj ekstremoj ĉe mamuloj estas markitaj de kelkaj bradipoj kun 25 kaj cetacoj kun 9.[4] Konvencie, la homaj torakaj vertebroj estas nombrataj, tiele ke la unua (T1) estas plej proksime al la kranio kaj pli alte nombritaj vertebroj (T2-T12) estas for el la kranio kaj sube laŭ la spino.

Referencoj redakti

  1. La Torakaj vertebroj estis historie nomitaj "dorsaj vertebroj"; cf. [1]. Ĉefe pro la senpaga kopiado de malnovaj publikaj versioj de Gray's Anatomy, oni povas trovi la malnovan terminon ankoraŭe, kvankam ĝi estas delonge eksmoda kaj erariga, ĉar la dorso referencas al la tuta dorso kaj ne ĝuste al la toraka parto de la dorso.
  2. Hyman, Libbie. (1922) Comparative Vertebrate Anatomy. Ĉikago: University of Chicago Press, p. 123.
  3. Physical Characteristics of the Koala. Australian Koala Foundation. Arkivita el la originalo je 2012-01-06. Alirita 1-a de februaro 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-01-06. Alirita 2013-10-25.
  4. Hyman (1922), p.124