Mara mamulo

(Alidirektita el Marmamulo)

MarmamulojMaraj mamuloj estas varia grupo de 120 specioj de mamuloj kiuj estas ĉefe ocean-loĝantoj aŭ dependas de la oceano por manĝo. Ili inkludas la Cetacojn (balenoj, delfenoj, kaj porkocetoj), la sirenojn (manatoj kaj dugongoj), la fokojn (veraj fokoj, orelfokoj kaj rosmaro), kaj plurajn lutrojn (la mar-lutro kaj la kat-lutro). La blanka urso, kvankam ne tute akvoloĝanto, estas ankaŭ kutime konsiderita mara mamulo ĉar ĝi vivas en flosglacioj la plej grandan parton aŭ la tutan jaron.

Ĝiba baleno (Megaptera noveangliae), membro de ordo Cetacoj.
A black-speckled seal with a light-gray underside and a dark-gray back, sitting on rocks, its mouth agape showing sharp teeth
Marleopardo (Hydrurga leptonyx)

Ĝenerala priskribo redakti

 

Inter ili la balenoj estas la plej grandaj mamuloj. Diversaj specioj estas, aliflanke, adaptitaj al mara vivo laŭ ŝanĝiĝantaj gradoj. La plej tute adaptitaj estas la Cetacoj kaj la sirenoj, kiuj tute ne povas vivi sur tero (estas devige akvoloĝantoj); dume fokoj kaj marleonoj estas nur duone akvoloĝantoj kiuj pasigas majoritaton de sia tempo en akvo sed bezonas reveni al tero por gravaj aktivecoj kiel pariĝado, reproduktado kaj mudo. Kontraste, lutroj kaj ursoj povas veni kaj ofte venas surteren, sed ili estas multe malpli adaptitaj al akvoloĝado. Ankaŭ la dietoj de marmamuloj varias konsiderinde; kelkaj manĝas zooplanktonon, aliaj manĝas fiŝojn, kalmarojn, krustulojn, aŭ marherbojn, kaj kelkaj manĝas ankaŭ aliajn mamulojn. Kvankam la nombrode marmamuloj estas malgranda kompare kun tiuj kiuj vivas surtere, iliaj roloj en variaj ekosistemoj estas gravaj, speciale rilate al plutenado de maraj ekosistemoj, pere de procezoj kiel la regulado de predopopulacioj. Tiu rolo en la plutenado de ekosistemoj faras ilin de partikulara intereso ĉar 23% de marmamulaj specioj estas nuntempr minacataj.

Ili formas neformalan grupon, tute senkonsidere al taksonomia klasigo, unuigita nur pro sia dependo de maraj medioj por sia manĝado.

Marmamuloj estis dekomence ĉasitaj fare de indiĝenaj popoloj por manĝo kaj aliaj rimedoj. Multaj estis ankaŭ celo de komerca industrio, kio kondukis al akra malpliigo en ĉiuj populacioj de espluatitaj specioj, kiel balenoj kaj fokoj. Komerca ĉasado kondukis al formorto de la Stelera dugongo, la mar-vizono, la Japana marleono kaj la Kariba monaĥfoko. Post la komerca ĉasado finis, kelkaj specioj, kiel la Griza baleno kaj la Norda marelefanto, rekuperiĝis en nombroj; kontraste, aliaj specioj, kiel la Nigra baleno, estas draste endanĝeritaj. Krom ĉasado, marmamuloj povas esti mortigita kiel aldona kaptaĵo fare de fiŝkaptejoj, kie ili estas enplektitaj en fiksaj retoj kaj dronigitaj aŭ malsategitaj. Pliiĝanta oceantrafiko okazigas koliziojn inter rapidaj oceanŝipoj kaj grandaj marmamuloj. Ankaŭ habitatdegradado minacas marmamulojn kaj ilian kapablon trovi kaj kapti manĝon. Brupoluo, por ekzemplo, povas malhelpi la kapablon de marmamuloj por eĥolokigo, kaj la pliiĝantaj efikoj de la tutmonda varmiĝo degradas la mediojn de Arkto.

Distribuado kaj habitato redakti

 
Riĉeco de marmamulaj specioj: A) Ĉiuj specioj (n = 115), B) Dentocetacoj (n = 69), C) Lamencetacoj (n = 14), D) Fokoj (n = 32), baze sur informo el 1990–1999[1]

Marmamuloj estas amplekse distribuataj tra la tuta mondo, sed ilia distribuado estas diseca kaj koincidas kun la produktiveco de la diversaj oceanoj.[2] Riĉeco de marmamulaj specioj pintas je ĉirkaŭ 40° latitude, kaj norde kaj sude. Tio korespondas al la plej altaj niveloj de unuaranga produktado je Norda kaj Suda Ameriko, Afriko, Azio kaj Aŭstralio. Totala teritoriaro de specioj estas tre varia por marmamulaj specioj. Averaĝe plej marmamuloj havas teritoriojn kiuj egalas aŭ estas pli malgrandaj ol unu kvinono de la Hinda Oceano.[3] La variado observita en teritorigrando estas rezulto de la diferencaj ekologiak postuloj de ĉiu specioj kaj de ties kapablo elturniĝi en larĝa teritorio de medikondiĉoj. La alta grado de koincido inter la riĉeco de marmamulaj specioj kaj la areoj de homa efiko sur la medio estas studenda.[4]

Plej marmamuloj, kiel fokoj kaj lutroj, loĝas ĉe marbordoj. Fokoj, tamen, uzas ankaŭ nombrajn terhabitatojn, kaj kontinentajn kaj insulajn. En moderklimataj kaj tropikaj areoj, ili for-ariĝas sur sablaj kaj ŝtonetaj strandoj, rokaj marbordoj, sablobenkoj, vadoj, tajdujoj kaj en mar-kavoj. Kelkaj specioj ripozas ankaŭ sur hom-faritaj strukturoj, kiel pieroj, ĝetoj, buoj kaj naftoplatformoj. Fokoj povas eĉ moviĝi pli interne kaj ripozi sur sablodunoj aŭ vegetaĵaro, kaj povas eĉ grimpi klifojn.[5]:96 Plej cetacoj vivas en malfermaj oceanoj, kaj specioj kiel la kaĉaloto povas plonĝi ĝis profundoj de −300 to −760 m serĉe de manĝaĵoj.[6] Sirenedoj vivas en neprofundaj marbordaj akvoj, kutime loĝante en 9.1 m sub marnivelo. Tamen, oni scias, ke ili plonĝas ĝis −37 m por manĝi akvoprofundajn marherbojn.[7] Marlutroj vivas en protektitaj areoj, kiel rokaj marbordoj, algaroj kaj barieraj rifoj,[8] kvankam ili povas loĝi inter driva glacio aŭ sur sablaj, kotaj aŭ ŝlimaj areoj.[9]

Multaj marmamuloj sezone migras. Jara glacio enhavas areojn de de akvo kiuj aperas kaj malaperas tra la jaro dum la vetero ŝanĝas, kaj fokoj migras reage al tiuj ŝanĝoj. Siavice, blankaj ursoj devas sekvi siajn predojn. En la Hudsona Golfo, la Golfo James, kaj kelkaj aliaj areoj, la glacio tute fandiĝas ĉiusomere (okazaĵo ofte menciita kiel "trarompo de la glacitavolo"), kio devigas la blankajn ursojn iri surteren kaj atendi dum monatoj ĝis la venonta frostiĝo. En la Ĉukĉa kaj en la Beaufort-maroj, la blankaj ursoj retiriĝas ĉiusomere al la glacio pli norde kiu restas frostigita la tutan jaron.[10] Ankaŭ fokoj povas migri pro aliaj mediaj ŝanĝoj, kiel tiuj de El Niño, kaj veturantaj fokoj povas uzi ankaŭ variajn rimedojn de sia medio por atingi sian destinon kiel geomagnetaj kampoj, akvo- kaj vento-fluoj, la pozicio de la suno kaj de la luno kaj la gusto kaj temperaturo de akvo.[5]:256–257 Balenoj fame migras tre longajn distancojn en tropikaj kvoj por nasko kaj idozorgado,[11] eble por eviti predadon fare de orkoj.[12] La griza baleno havas la plej longan registritan migradon de ajna mamulo, ĉar unu el ili veturis 23,000 km el la Oĥotska Maro ĝis la Kalifornia Duoninsulo.[13] Dum vintro, manatoj vivantaj je la norda pinto de siaj teritorioj migras al pli varmaj akvoj.[14]

Interagado kun homoj redakti

Minacoj redakti

Pro malfacilo kalkuli populaciojn, 38% de marmamuloj estas de Nesufiĉaj informoj, speciale ĉirkaŭ Antarkta Polusfronto. Partikulare, malpliiĝoj en la populacioj de tute maraj mamuloj tendencas esti nenotitaj 70% de la tempo.[3]

Ekspluatado redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Balenkaptado kaj Fokoĉasado.
 
Homoj mortigantaj kalorinojn sur la Insulo Sankta Paŭlo, Alasko, en la 1890-aj jaroj.

Marmamuloj estis ĉasitaj fare de marbordaj indiĝenaj popoloj historie por manĝo kaj aliaj rimedoj. Tia viveltena ĉasado okazas ankoraŭ en Kanado, Gronlando, Indonezio, Rusio, Usono, kaj kelkaj landoj en Karibio. Ties efiko estas nur surloka, ĉar la ĉasklopodoj estas de relative malgranda skalo.[2] Komerca ĉasado portis tion al multe pli granda skalo kaj marmamuloj estis tre draste espluatitaj. Tio kondukis al formorto de la †Stelera dugongo (Hydrodamalis gigas), la †mar-vizono (Neovison macrodon), la †Japana marleono (Zalophus japonicus), kaj la †Kariba monaĥfoko (Neomonachus tropicalis).[2] Nuntempe, populacioj de specioj kiuj estis historie ĉasitaj, kiel la blua baleno (Balaenoptera musculus) kaj la Pacifika baleno (Eubalaena japonica), estas multe pli malalte ol en siaj antaŭ-balenĉasaj niveloj.[15] Ĉar balenoj ĝenerale havas malaltajn kreskindicojn, estas ankaŭ malrapide atingantaj la pinton de la seksa matureco, kaj havas malaltan reproduktivan rezulton, la populacirekupero estis tre malrapida.[16]

Nombraj balenoj estas ankoraŭ celo de rekta ĉasado, spite la moratorio de 1986 malpermesanta balenĉasadon laŭ la terminoj de la Internacia Komisiono pri Balenĉaso (IKB). Estas nur du landoj kiuj restas permesante komercan balenĉasadon: nome Norvegio, kiu ĉasas centojn da akrapinta baleno ĉiujare; kaj Islando, kie oni permesas kvotojn de 150 balenopteroj kaj 100 balenopteredoj ĉiujare.[17][18] Ankaŭ Japanio ĉasas kelkajn centojn da Antarktaj kaj Nordpacifikaj balenopteroj ĉiujare, supozeble por scienca esplorado teorie respektante la moratorion.[15] Tamen, la eksterleĝa komerco de viando de baleno kaj de delfeno estas grava merkato en Japanio kaj ankaŭ en aliaj landoj.[19]

 
Historia kaj moderna teritorio de nordaj marlutroj.

La plej profiteblaj feloj en la mara peltindustrio estis tiu de marlutroj, speciale de la norda marlutro kiu loĝis la marbordajn akvojn inter la rivero Kolumbio sude kaj la Cook Inlet norde. La felo de la Kalifornia suda marlutro estis malpli aprezata kaj tiel malpli profitebla. Post la norda marlutro estis ĉasita ĝis loka formorto, la maraj felkomercistoj ŝanĝiĝis al Kalifornio ĝis ankaŭ la suda marlutro estis plej verŝajne preskaŭ formortinta.[20] Britaj kaj usonaj marfelaj komercistoj portis siajn peltojn al la ĉina havenurbo Kantono, kie ili laboris por la tie establita Kantona Sistemo. Feloj el Rusia Ameriko estis venditaj al Ĉinio tra la Mongolia komercurbo Kjaĥta, kiu estis malfermita al la rusia komerco pere de la Traktato de Kjaĥta de 1727.[21]

Komerca fokoĉasado estis historie tiom grava kiom balenindustrio. Ekspluatitaj specioj estis la pagofilo, la cistoforo, la kaspia foko, marelefantoj, la rosmaro kaj ĉiuj specioj de felfokoj.[22] La skalo de fokoĉasado klare malpliiĝis post la 1960-aj jaroj,[23] kiam la Kanada registaro malpliigis la longdaŭron de la ĉassezono kaj aplikis decidojn por protekti plenkreskajn fokinojn.[24] Kelkaj specioj kiuj estis komerce ekspluatitaj rekuperiĝis en nombroj; por ekzemplo, la Antarkta marurso eble estas jam tiom multnombra kiom ili estis antaŭ la ĉasado. La norda marelefanto estis ĉasita ĝis preskaŭ formorto fine de la 19a jarcento, kaj restis nur malgranda populacio en la Insulo Guadalupe. Ekde tiam ĝi rekoloniigis multon de sia historia teritorio, sed suferas populacian botelkolon.[22] Male, la Mediteranea monaĥfoko estis formortigita el plej multo de sia iama teritorio, kiu etendiĝis el la Mediteraneo ĝis la Nigra Maro kaj nordokcidenta Afriko, kaj restas nur en nordorienta Mediteraneo kaj kelkaj partoj de nordokcidenta Afriko.[25]

Blankaj ursoj povas esti ĉasataj kiel sporto kaj por trofeo en Kanado kun speciala permesilo kaj akompano fare de loka gvidisto. Tio povas esti grava enspezofonto por malgrandaj komunumoj, ĉar gvidita ĉasado havigas pli da enspezo ol la vendado de la feloj de la blanka urso en la merkato. Usono, Rusio, Norvegio, Gronlando kaj Kanado permesas viveltenan ĉasadon, kaj Kanado distribuas ĉarpermesilojn al la indiĝenaj komunumoj. La vendado de tiuj permesiloj estas ĉefa enspezofonto por multaj de tiuj komunumoj. Iliaj feloj povas esti uzataj por viveltenaj celoj, tenitaj kiel ĉastrofeoj, aŭ povas esti venditaj en la merkato.[26][27]

Oceana trafiko kaj fiŝkaptado redakti

 
Restaĵoj de Nigra baleno post kolizio kun helico de ŝipo.

Aldona kaptado estas hazarda kaptado de necelita specio en fiŝkaptejo. kaj fiksitaj kaj drivaj tren-retoj okazigas la plej altajn nivelojn de mortigoj kaj por cetacoj kaj por fokuloj, tamen, oftas ankaŭ interplektigoj en longaj linioj, mezakvaj bala-retoj, kaptilaj kaj ujo-linioj.[28] Sejnoj por tinusoj estas partikulare problemaj por la interplektigo de delfenoj.[29] Aldona kaptado suferigas ĉiujn cetacojn, kaj malgrandajn kaj grandajn, en ĉiaj habitatoj. Tamen, pli malgrandaj cetacoj kaj fokuloj estas pli vundeblaj ĉar iliaj grandoj okazigas, ke ili apenaŭ povas foriri post interplektigo kaj pro tio ili finfine dronas.[15] Kvankam pli grandaj cetacoj estas kapablaj kunporti retojn, tiuj retoj foje restas tiom forte ligitaj al la individuo, kaj tio malhelpas la manĝon al la animalo, kiu finfine foje estas kondukita al malsatego.[15] Ankaŭ abandonitaj aŭ perditaj retoj kaj fiŝkaptaj linioj okazigas mortojn pro engluto aŭ interplektiĝo.[30] Marmamuloj interplektiĝas ankaŭ en retoj de akvokulturo, tamen tiuj estas pli raraj okazaĵoj kaj ne tiom efikaj por suferigi populaciojn.[31]

Ŝipofrapoj okazigas mortojn al multnombrajn marmamulojn, speciale balenojn.[15] Partikulare, rapidaj komercaj ŝipoj kiel kontenerŝipoj povas okazigi gravajn vundojn aŭ eĉ morton kiam ili kolizias kun marmamuloj. Kolizioj okazas kaj kun grandaj komercaj ŝipoj kaj kun distroboatoj kaj ili okazigas vundojn kaj al balenoj al pli malgrandaj cetacoj. La draste endanĝerigita Nigra baleno estas partikulare suferigita fare de ŝipofrapoj.[32] Ankaŭ turismo-boatoj desegnitaj precize por rigardado de delfenoj kaj balenoj povas negative suferigi marmamuloj interferante en ilia natura konduto.[33]

La fiŝkapta industrio ne nur minacas marmamulojn pro aldona kaptado, sed ankaŭ pro konkurenco por manĝo. Grandskalaj fiŝkaptejoj estis kondukintaj al elĉerpigo de la fiŝardisponeblo kio estas ege grava en predospecioj por marmamuloj. Fokuloj estis speciale tuŝitaj per la rekta perdo de manĝodisponeblo kaj en kelkaj okazoj la kolektego de fiŝoj kondukis al fortranĉo de dietaj necesoj kaj mankoj,[34] malsategigo de junuloj, kaj limigita disponeblo de ekzempleroj en la populacioj.[35] Ĉar la fiŝardisponeblo estis elĉerpita, la konkurenco inter marmamuloj kaj fiŝkaptejoj estis kondukinta foje al konfliktoj. Grand-skala selekto-malpliigo de la populacioj de marmamuloj fare de komercaj fiŝkaptejoj estis iniciatita en multnombraj areoj por protektti la fiŝardisponeblojn uzotajn por la homa konsumado.[36]

Ankaŭ akvokulturo de moluskoj forprenas spacon kaj tiel oni kreas ankaŭ konkurencon por la spaco. Tamen, ne estas multa rekta konkurenco kun la akvokulturo de moluskoj.[31] Aliflanke, marmamuloj regule kaptas fiŝojn el bredofarmoj, kio kreas gravajn problemojn al la marfarmistoj. Kvankam estas kutime laŭleĝaj mekanismoj desegnitaj por forigi marmamulojn, kiel kontraŭ-predantaj retoj aŭ forigaparatoj, ofte okazas ankaŭ eksterleĝa mortigado de individuoj.[31]

Habitatoperdo kaj degradado redakti

 
Mapo de la United States Geological Survey montras projektitajn ŝanĝojn en la habitato de la blanka urso el 2005 ĝis 2095. Ruĝaj areoj indikas perdon de konvena habitato de la blanka urso; bluaj areoj indikas multe pli malgranda novajn akirojn.

Habitata degradado estas okazigita per multnombraj homaj aktivecoj. Marmamuloj kiuj loĝas en marbordaj medioj estas plej verŝajne tuŝitaj pro la degradado kaj pedo de habitato. Disvolvigoj kiel elverŝado al la maro de uzita akvo, marsiganalado, dragado, rokeksplodigo, ruboĵetado, haveno-konstruado, projektoj de hidroelektro kaj akvokulturo kaj degradas la medion kaj forprenas valoran habitaton de la marmamuloj.[16] Por ekzemplo, etenda akvokulturo de moluskoj forprenas valoran spacon uzitan de marbordaj marmamuloj por gravaj kaj necesaj aktiveco kiel reproduktado, manĝado kaj ripozado.[31]

Poluantoj kiuj estas elverŝitaj en maraj medioj akumuliĝas en la korpoj de marmamuloj kiam ili estas stokitaj senintence en ilia graso kune kun energio.[16] Poluantoj kiuj estas troveblaj en la histoj de marmamuloj estas pezaj metaloj, kiel hidrargo kaj plumbo, sed ankaŭ organika klorido kaj policikla aromata hidrokarbonido.[16] Por ekzemplo, tiu povas okazigi disrompajn efikojn al la endokrina sistemo;[30] damaĝi la reproduktan sistemon, kaj malaltigi la imunan sistemon de individuoj, kio kondukas al pli altaj nombroj de mortoj.[16] Aliaj poluantoj kiel nafto, plasta rubo kaj verŝado de malpura akvo minacas la vivon de marmamuloj.[37]

Brupoluado el antropogenaj aktivecoj estas alia grava afero por marmamuloj. Tio estas problemo ĉar subakva brupoluado interferas kun la kapabloj de kelkaj marmamuloj por komuniki, kaj lokigi kaj predantojn kaj predojn.[38] Subakvaj eksplodoj estas uzataj por vario de tre diversaj celoj kiel agado de militistoj, konstruado kaj esplorado por oceanografiogeofiziko. Ili povas okazigi vundojn kiel hemoragio de pulmoj, kaj kontuzo kaj vundo de la digesta sistemo.[15] Subakva bruo estas generata el naviga transporto, industrio de nafto kaj gaso, esplorado, kaj militista uzado de sonaro kaj oceanografia akustika eksperimentado. Aparatoj por akustika ĉikanado kaj forigado uzataj de akvokulturaj instalaĵoj por forterurigi marmamulojn kiuj elsendas laŭtajn kaj nocajn subakvajn sonojn.[31]

Du ŝanĝoj en la tutmonda atmosfero pro antropogena aktiveco minacas marmamulojn. La unua estas pliigo de ultraviola radiado pro ozontavola detruo, kaj tio povas damaĝi Antarkton kaj aliajn areojn de la Suda Hemisfero.[16] Pliigo en la ultraviola radiado havas la kapablon malpliigi la abundon de fitoplanktono, kio formas la bazon de la manĝoĉeno en la oceano.[39] La dua efiko de la tutmonda klimata ŝanĝo estas tutmonda varmiĝo pro pliiĝantaj niveloj de karbona dioksido en la atmosfero. Oni supozas, ke plialtiĝantaj marniveloj kaj martemperaturoj kaj ŝanĝitaj marfluoj suferigos maramulojn ŝanĝante la distribuadon de gravaj predospecioj, kaj ŝanĝante la taŭgedon de reproduktejoj kaj migrovojoj.[40] La manĝoĉeno en Arkto estos disrompita pro la preskaŭ formorto aŭ migrado de blankaj ursoj. La glacio de la Arkta maro estas la habitato de la blankaj ursoj. Ĝi eble malpliiĝis je proporcio de 13% por jardeko ĉar la temperaturo estas pliiĝanta dufoje pli ol en la cetero de la mondo.[41][42] Ĉirkaŭ la jaro 2050, ĝis du trionoj de la tutmondaj blankaj ursoj povus malaperi se la marglacio plue fandiĝas je la nuntempa proporcio.[43]

Studo fare de evolucibiologoj de la Fakultato de Medicino de la Universitato de Picburgo mnotris, ke la prauloj de multaj marmamuloj ĉesis produkti certan enzimon kiu nuntempe protektas kontraŭ kelkaj neŭrotoksaj kemiaĵoj nome organofosfatoj,[44] inklude tiujn kiuj troviĝas en la tre amplekse uzataj pesticidaj klorpirifos kaj diazinono.[45] Marmamuloj povas esti pli kaj pli eksponitaj al tiuj komponaĵoj pro agrikulturaj forĵetaĵoj kiuj estas atingante la oceanojn de la tuta mondo.

Notoj redakti

  1. (2011) “Current and future patterns of global marine mammal biodiversity”, PLoS ONE 6 (5), p. e19653. doi:10.1371/journal.pone.0019653. 
  2. 2,0 2,1 2,2 Berta, A. (1999) “Exploitation and conservation”, Marine Mammals: Evolutionary Biology. San Diego: Academic Press. ISBN 978-0-12-093225-2. OCLC 42467530.
  3. 3,0 3,1 (2008) “The Status of the World's Land and Marine Mammals: Diversity, Threat, and Knowledge”, Science 322 (5899), p. 225–30. doi:10.1126/science.1165115.   
  4. Kaschner, K.; Tittensor, D. P.; Ready, J.; Gerrodette, T.; Worm, B. (2011). "Current and Future Patterns of Global Marine Mammal Biodiversity". PLoS ONE. 6 (5): e19653. Bibcode:2011PLoSO...619653K. doi:10.1371/journal.pone.0019653. PMC 3100303. PMID 21625431.
  5. 5,0 5,1 Riedman, M.. (1990) The Pinnipeds: Seals, Sea Lions, and Walruses. Los Angeles: University of California Press. ISBN 978-0-520-06497-3. OCLC 19511610.
  6. Whitehead, H.. (2003) Sperm Whales: Social Evolution in the Ocean. Chicago: University of Chicago Press. ISBN 978-0-226-89518-5. OCLC 51242162.
  7. Marsh, H.. (2002) Dugong: status reports and action plans for countries and territories. International Union for Conservation of Nature. ISBN 978-92-807-2130-0. OCLC 51040880.
  8. Silverstein, Alvin. (1995) The Sea Otter. Brookfield, Connecticut: The Millbrook Press, Inc.. ISBN 978-1-56294-418-6. OCLC 30436543.
  9. Kenyon, Karl W.. (1975) The Sea Otter in the Eastern Pacific Ocean. New York: Dover Publications. ISBN 978-0-486-21346-0. OCLC 1504461.
  10. Stirling, Ian. (1988) “Distribution and Abundance”, Polar Bears. Ann Arbor: University of Michigan Press. ISBN 978-0-472-10100-9.
  11. Lockyer, C. J. H.. (1981) “The Migration of Whales”, Animal Migration. CUP Archive. ISBN 978-0-521-23274-6.
  12. Perrin 2009, p. 360.
  13. Jane J. Lee, 2015, A Gray Whale Breaks The Record For Longest Mammal Migration National Geographic alirita la 23an de januaro 2016.
  14. Deutsch, C.J. (2008). “Trichechus manatus”, IUCN Red List of Threatened Species 2008, p. e.T22103A9356917. doi:10.2305/IUCN.UK.2008.RLTS.T22103A9356917.en. 
  15. 15,0 15,1 15,2 15,3 15,4 15,5 (1999) “Baleen whales: Conservation issues and the status of the most endangered populations”, Mammal Review 29, p. 37–62. doi:10.1046/j.1365-2907.1999.00035.x. 
  16. 16,0 16,1 16,2 16,3 16,4 16,5 Whitehead, H.. (2000) “Science and the conversation, protection, and management of wild cetaceans”, Cetacean societies : field studies of dolphins and whales. Chicago: University of Chicago Press. ISBN 978-0-226-50340-0. OCLC 42309843.
  17. History of Whaling. The Húsavík Whale Museum. Arkivita el la originalo je 2009-06-21. Alirita May 16, 2010.
  18. Modern Whaling. The Húsavík Whale Museum. Arkivita el la originalo je 2011-07-22. Alirita 16a de majo, 2010.
  19. (1996) “Molecular genetic identification of whale and dolphin products from commercial markets in Korea and Japan”, Molecular Ecology 5 (5), p. 671–685. doi:10.1111/j.1365-294X.1996.tb00362.x. 
  20. . Fur trade. Northwest Power & Conservation Council (2008). Alirita 25a de junio 2016.
  21. Haycox, Stephen W.. (2002) Alaska: An American Colony. University of Washington Press, p. 53–58. ISBN 978-0-295-98249-6. OCLC 49225731.
  22. 22,0 22,1 Riedman, M.. (1990) The Pinnipeds: Seals, Sea Lions, and Walruses. San Francisco: University of California Press. ISBN 978-0-520-06497-3. OCLC 19511610.
  23. Perrin 2009, pp. 585–588.
  24. Beckman D. W.. (2012) Marine Environmental Biology and Conservation. Jones & Bartlett Publishers. ISBN 978-0-7637-7350-2. OCLC 613421445.
  25. Monk Seal Fact Files. monachus-guardian.org. Alirita September 9, 2013.
  26. Wiig, Ø. (2015). “Ursus maritimus”, IUCN Red List of Threatened Species 2015, p. e.T22823A14871490. doi:10.2305/IUCN.UK.2015-4.RLTS.T22823A14871490.en. 
  27. Overharvest. Polar Bears International. Arkivita el la originalo je 2016-11-04. Alirita 31a de decembro 2016. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-11-04. Alirita 2020-03-28.
  28. Perrin, W. F. (1994) "Status of species" in Randall R. Reeves and Stephen Leatherwood (eds.) Dolphins, porpoises, and whales: 1994–1998 action plan for the conservation. Gland, Switzerland: International Union for Conservation of Nature and Natural Resources
  29. (1998) “An ecological view of the tuna—dolphin problem: impacts and trade-offs”, Reviews in Fish Biology and Fisheries 8, p. 1–34. doi:10.1023/A:1008854816580.   
  30. 30,0 30,1 Anderson, Paul K. (2001). “Marine Mammals in the Next One Hundred Years: Twilight for a Pleistocene Megafauna?”, Journal of Mammalogy 82 (3), p. 623–629. doi:10.1093/jmammal/82.3.623. 
  31. 31,0 31,1 31,2 31,3 31,4 Wursig, Bernd. (2002) “Marine Mammals and Aquaculture: Conflicts and Potential Resolutions”, Responsible marine aquaculture. Wallingford, Oxon; New York: CABI. ISBN 978-0-85199-604-2. OCLC 228169018.
  32. (2013) “Vessel speed restrictions reduce risk of collision-related mortality for North Atlantic right whales”, Ecosphere 4 (1), p. art43. doi:10.1890/ES13-00004.1.   
  33. (2004) “Dolphin-watching tour boats change bottlenose dolphin (Tursiops truncatus) behaviour”, Biological Conservation 117 (3), p. 299–307. doi:10.1016/j.biocon.2003.12.009. 
  34. (2000) “Pollock and the decline of Steller sea lions: Testing the junk-food hypothesis”, Canadian Journal of Zoology 78 (7), p. 1243–1250. doi:10.1139/z00-060. 
  35. (1999) “Increase in Extralimital Occurrences of Ice-Breeding Seals in the Northern Gulf of Maine Region: More Seals or Fewer Fish?”, Marine Mammal Science 15 (3), p. 906–911. doi:10.1111/j.1748-7692.1999.tb00857.x. 
  36. Hutchins, J. (1996). “Spatial and temporal variation in the density of northern cod and a review of hypotheses for the stock's collapse”, Canadian Journal of Fisheries and Aquatic Sciences 53 (5), p. 943–962. doi:10.1139/cjfas-53-5-943.   
  37. (1981) “Otter Lutra lutra L. Mortality and marine oil pollution”, Biological Conservation 20 (4), p. 311–321. doi:10.1016/0006-3207(81)90017-3. 
  38. Harwood, J. (2001). “Marine Mammals and their Environment in the Twenty-First Century”, Journal of Mammalogy 82 (3), p. 630–640. doi:[[doi:10.1644%2F1545-1542%282001%29082%3C0630%3AMMATEI%3E2.0.CO%3B2|10.1644/1545-1542(2001)082<0630:MMATEI>2.0.CO;2]]. 
  39. (1998) “Changes in biologically active ultraviolet radiation reaching the Earth's surface”, Journal of Photochemistry and Photobiology B: Biology 46 (1–3), p. 5–19. doi:10.1016/S1011-1344(98)00182-1. 
  40. (2007) “The impacts of climate change on marine mammals: Early signs of significant problems”, Oryx 41, p. 19. doi:10.1017/S0030605307001524. 
  41. (2016) “Demography of an apex predator at the edge of its range – impacts of changing sea ice on polar bears in Hudson Bay”, Ecological Applications 26 (5), p. 1302–1320. doi:10.1890/15-1256. 
  42. (September 1999) “Long-term trends in the population ecology of polar bears in Western Hudson Bay in relation to climatic change”, Arctic 52 (3), p. 294–306. doi:10.14430/arctic935.  Arkivigite je 2019-09-28 per la retarkivo Wayback Machine 
  43. Amstrup, S. C.. (2008) Arctic Sea Ice Decline: Observations, Projections, Mechanisms, and Implications: A Bayesian Network Modeling Approach to Forecasting the 21st Century Worldwide Status of Polar Bears, Arctic Sea Ice Decline: Observations, Projections, Mechanisms, and Implications 180, p. 213–268. doi:10.1029/180GM14. ISBN 9781118666470. Arkivigite je 2017-02-22 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-02-22. Alirita 2020-03-29. 
  44. "Marine Mammals Have Lost a Gene That Now They May Desperately Need". (angle)
  45. (2018-08-10) “Ancient convergent losses of Paraoxonase 1 yield potential risks for modern marine mammals”, Science (en) 361 (6402), p. 591–594. doi:10.1126/science.aap7714. 
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Marine mammal en la angla Vikipedio.