Malfermita aliro

libera haveblo de esploradaj eldonaĵoj
(Alidirektita el Malferma atingo)

Malfermita aliro (anlge: Open AccessOA) estas aro de principoj kaj serio da praktikoj, per kiuj esploro-rezultoj estas rete distribuataj senkoste aŭ liberaj de ĉiuj aliro-baroj kaj liberaj de multaj restriktoj pri la uzo (ekz. certaj kopirajtoj kaj licencaj restriktoj)[2] en formo libera (Krea Komunaĵo, ktp ) aŭ laŭ unu el la skemoj de intelekta propraĵo.

Emblemo de Open Access (Malfermita aliro), originale desegnita de Publika Biblioteko de Scienco. Apenaux oficiala  emblemo ne ekzistas, organizoj estas liberaj elekti la embleman stilon ke plej bone subtenas ilian vidan lingvon. Aliaj emblemoj estas ankaŭ en uzo (vidu Signalanta OA-ness).[1]
9-minuta filmeto klariganta kion malfermita aliro plimalpli signifas.

Malfermita aliro estas ĉefe uzata por elekti artikolojn en akademiaj revuoj fare de (kolegaj) reviziantoj (angle: peer reviewed research literature)[3]. kvankam ĝi ankaŭ povas esti aplikata al ĉiuj formoj de aperinta esploro, konferenca papero, tezo[4], libroĉapitro[5], monografio[6] kaj bildo[7].

La apero de malfermita scienco aŭ malfermita esplorado estigis kelkajn kontestatajn kaj arde diskutitajn temojn.

Vasta publika aliro al la Tut-Tera Teksaĵo (Interreto) en la lastaj 1990-aj jaroj kaj fruaj 2000-aj jaroj stimulis la movadon pri malfermita aliro kaj instigis ambaŭ la verdan OA pri mem-akĥvigo de artikoloj el revuoj sen malfermita aliro kaj la kreon de revuoj kun ora OA (malfermita aliro).

Tradicie revuoj kiuj ne donas malfermitan aliron, ofte paperaj eldonaĵoj fare de akademiaj eldonistoj, faras eldonkostojn kiujn ili volas rekuperi pere de abonoj, retejaj permesiloj aŭ pagoj-po-vido. Kelkaj revuoj kiuj ne donas malfermitan aliron tamen foje provizas malfermitan aliron post embarga periodo de 6–12 monatoj aŭ pli longa[8].

Diversaj alirebligojRedakti

Du gradoj de malfermita aliro povas esti distingataj: 'gratis' malfermita aliro, kiu estas libera reta aliro kaj libre malfermita aliro, kiu estas reta aliro libera de monpago plus diversaj suplementaj uzorajtoj.[9] Ĉi tiuj suplementaj uzorajtoj estas ofte donataj tra la uzo de diversaj specifaj permesiloj de Krea Komunaĵo.[10] Libre malfermita aliro estas ekvivalenta al la difino de malfermita aliro laŭ la Budapeŝta Iniciato pri malfermita aliro kaj la Berlina Deklaro pri malfermita aliro al scio en sciencoj.

Verda OARedakti

Aŭtoroj rajtas provizi malfermitan aliron al sia laboro sub la tn. "green OA" (verda OA aŭ Malfermita Aliro). Sendepende de publikigo fare de eldonisto, la aŭtoro ankaŭ alŝutas la verkon en retejo kontrolita de li mem, la deponejo de ilia esplorinstitucio, kiu financis aŭ gastigas la verkon, aŭ al sendependa centra deponejo kiel ekzemple PubMed, kie homoj povas elŝuti la verkon senpage[11].[12] [13][14]

Verda OA estas senpaga por la aŭtoro. Iuj eldonistoj eble petos kotizon por aldona servo kiel senpaga permesilo por la kopirajtaj partoj de la presita versio de artikolo aprobata de la eldonisto.

Kiam la aŭtoro afiŝas la preskaŭ finan version de sia verko post revizioj fare de samrangaj reviziantoj, la arĥivita versio nomiĝas "postprint." Ĉi tio povus esti la akceptita manuskripto, kiel resendita al la aŭtoro fare de la ĵurnalo post sukcesa samranga revizio.

Ora OARedakti

La dua vojo kiun aŭtoroj povas fari por alirebligi sian laboron malfermite estas eldonante ĝin en tia vojo kiu igas ilian esploron tuj haveblan de la eldonejo[15] . Tio ĉi estas konata kiel "ora malfermita aliro"  kaj ene de la sciencoj tio ĉi ofte prenas la formon de eldoni artikolon aŭ en revuo de malfermita aliro aŭ en hibrida revuo kun malfermita aliro[16][17].

Hibrida OARedakti

Hibridaj revuoj kun malfermita aliro enhavas miksaĵon de liberaliraj artikoloj kaj artikoloj kun fermita aliro[18]. Eldonisto kiu uzas tiun ĉi modelon financigas ĝin pere de abonoj, kaj nur donas liberan aliron al tiuj unuopaj artikoloj, por kiuj la aŭtoroj (aŭ esploristo) pagas publikigan kotizon[19].

Nigra OARedakti

 
Elŝuta indico por artikoloj en Sci-Hub (nigra malfermita aliro). [[20]]

La kresko de nerajtigita cifereca kopiado per grandskala malobservo de kopirajto ebligis senpagan aliron al pagendaj artikoloj.  Iusence tio estas grandskala teknika efektivigo de antaŭekzista praktiko, per kiu tiuj kun aliro al pagmura literaturo kundividus kopiojn kun siaj kontaktoj.  Tamen, la kreskinta facileco kaj skalo depost 2010 plue ŝanĝis kiel homoj traktas pagendajn publikaĵojn[21].

Vidu ankaŭRedakti

Malfermita publikigo

Civitana ĵurnalismo

Ciferecaj rajtoj

Noto kaj referencojRedakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Open access en la angla Vikipedio.

  1. "Downloads".
  2. Peter Suber.
  3. (en) Swan, Alma (2012). "Policy guidelines for the development and promotion of open access". UNESKO.
  4. Schöpfel, Joachim; Prost, Hélène (2013).
  5. Suber, Peter.
  6. (en) Schwartz, Meredith (2012). "Directory of Open Access Books Goes Live". Library Journal, arĥivita de la originalo, la 4-an de oktobro 2013.
  7. (en) Terms and conditions for the use and distribution of Sentinal data (versio 1.0), PDF, ESA, julio 2014
  8. Suber 2012, p. 140
  9. Suber, Peter. 2008."
  10. Suber 2012, pp. 68–69
  11. Harnad, S. 2007.
  12. "Registry of Open Access Repositories (ROAR)".
  13. Harnad, S.; Brody, T.; Vallières, F. O.; Carr, L.; Hitchcock, S.; Gingras, Y.; Oppenheim, C.; Stamerjohanns, H.; Hilf, E. R. (2004).
  14. Fortier, Rose; James, Heather G.; Jermé, Martha G.; Berge, Patricia; Del Toro, Rosemary (14 May 2015).
  15. Harnad, S; Brody, T; Vallières, F; Carr, L; Hitchcock, S; Gingras, Y; Oppenheim, C; Hajjem, C; Hilf, E (2008).
  16. Jeffery, Keith G. 2006.
  17. Directory of Open Access Journals.
  18. (en) Laakso, Mikael; Björk, Bo-Christer (2016). "Hybrid open access—A longitudinal study", Journal of Informetrics. 10 (4): 919–932. doi:10.1016/j.joi.2016.08.002.
  19. (en) Suber 2012, p. 140
  20. Himmelstein, Daniel S; Romero, Ariel Rodriguez; Levernier, Jacob G; Munro, Thomas Anthony; McLaughlin, Stephen Reid; Greshake Tzovaras, Bastian; Greene, Casey S (1 March 2018). "Sci-Hub provides access to nearly all scholarly literature". eLife. 7. doi:10.7554/eLife.32822. ISSN 2050-084X. PMC 5832410. PMID 29424689.
  21. (en) McKenzie, Lindsay (27 July 2017). "Sci-Hub's cache of pirated papers is so big, subscription journals are doomed, data analyst suggests". Science. doi:10.1126/science.aan7164. ISSN 0036-8075.