Reta Komputila Biblioteka Centro

tutmonde aganta senprofita organizaĵo kaj servejo por bibliotekoj ĉiuspecaj

La Reta Komputila Biblioteka Centro - angle Online Computer Library Center, de tio la mallongigo OCLC - estas tutmonde aganta senprofita organizaĵo kaj servejo por bibliotekoj ĉiuspecaj. La centro fondiĝis en 1967 laŭ iniciativo de grupo da universitataj profesoroj en Ohio (Usono). Celo estis stariri perkomputilan reton de la bibliotekoj de Ohio, por pliefikigi la komunan uzon kaj interŝanĝon de la tie dokumentitaj informoj. Ekestis inter alie la bibliografia datumaro WorldCat ("monda katalogo"), kiu ampleksas la dokumentadajn katalogojn de intertempe miloj da partoprenantaj bibliotekoj.

Reta Komputila Biblioteka Centro
biblioteko
Kilgour Building, OCLC, Dublin, OH.jpg

PoŝtkodoS1 4LW [+]

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  OCLC [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Emblemo de OCLC.svg

La Reta Komputila Biblioteka Centro funkciigas la projekton Virtuala Internacia Norma Datumaro - angle Virtual International Authority File, de tio la mallongigo VIAF, hispane Fichero de Autoridades Virtual Internacional (FAVI), germane Virtuelle Internationale Normdatei, ktp. - internacia norma datumaro aktuale starigata.