El-Ninjo

klimata fenomeno de Pacifiko
(Alidirektita el El Niño)

El-Ninjo (hispane El Niño ([el NInjo] "la infano") estas varma pacifika ekvatora marfluo, aperanta foje dum kelkaj jaroj. Dum lastaj jardekoj okazis El-Ninjo en 1982–83, 1986–87, 1991–1993, 1994–95, 1997–98, 2002-03, 2004-05, 2006-07, 2009-10, 2014-16, 2018-19, kaj 2023-24 t.e. averaĝe post ĉiuj 3-4 jaroj[2].

El Niño de 1997–98 observita de satelito TOPEX/Poseidon. La blankaj areoj ĉe tropikaj okcidentaj marbordoj de norda Suda kaj la tuta Centra Ameriko same kiel laŭlonge de la centr-orienta ekvatora kaj sudorienta Pacifika Oceano indikas la areon de varma akvo.[1]

Oni konas tiun klimatan fenomenon ne nur pro la varmaj interoceanaj akvofluoj, sed ankaŭ pro la apero de planedaj misfunkcioj, la tergloba kaj la maraj sistemoj afektiĝas, ĉefe la pacifika kaj ekvatora, ĝenerale inter decembro kaj marto. La apero de la varmaj akvofluoj en la Pacifiko estis identigitaj de peruaj fiŝkaptistoj antaŭ kelkaj jarcentoj; ili nomis la fenomenon “el niño” (la infano) pro ĝis koincido kun la religia festo Kristnasko fine de decembro.

Priskribo redakti

Tiu ĉi fenomeno prezentiĝas ĉiujn 2-7 jarojn; ĝi identiĝas pro la nenormalaj temperaturaj kondiĉoj sur la maro kaj atmosfero, kiuj daŭras proksimume dek du ĝis dek ok monatojn. La fenomeno ekas proksime de Aŭstralio kaj Indonezio en la tropika Pacifika Oceano kaj la atmosfera premo ŝanĝas kaj kreskigas la rapidecon de la pacifikaj ventofluoj kaj la pluvoj transiras al aliaj tropikaj regionoj.

 
La ĉefa okazaĵo de la 20a jarcento de El Niño estis tiu de 1997-98. Mapo de la nenormalaj temperaturoj de la oceana surfaco en decembro de 1997.

Dum normalaj kondiĉoj, ankaŭ nomataj “no-niño” (ne-infano), la orientaj ventoj alportas grandan kvanton da akvo kaj varmo al la okcidenta oceana parto, la mara nivelo konsekvence estas proksimume kvindek centimetrojn pli alta en Indonezio ol en la perua kaj ekvadora marbordoj. Krome la temperatura diferenco inter la du pacifikaj lokoj estas 8 gradoj.

En jaroj, kiam El-Ninjo forestas, laŭ la tuta pacifika marbordo de Sudameriko pro leviĝo de malvarmaj profundaj akvomasoj, kaŭzita de surfaca malvarma perua marfluo, temperaturo de oceana supraĵo estas 15 - 19 . Dum El-Ninjo la temperaturo altiĝas je 6-10 gradoj. Dum tio en regiono de ekvatoro la fluo pli varmiĝas, ol ordinare. Tial alizeaj (pasataj) ventoj malplifortiĝas aŭ tute forestas. Varmiĝinta akvo disfluante en diversajn direktojn iras reen al amerika marbordo. Aperas anomalia konvekcio, kaj al Centra kaj Suda Amerikoj atakas pluvegoj kaj uraganoj.

Anomalia vetero okazas en diversaj partoj de la Tero dum El-Ninjo. En la tropiko okazas plioftiĝo de pluvoj en regionoj orientaj de la centra parto de Pacifiko kaj malplioftiĝo en norda Aŭstralio, en Indonezio kaj en Filipinoj. En decembro-februaro enormaj pluvoj okazas en la borda parto de Ekvadoro, en la nord-okcidento de Peruo, en suda Brazilo, centra Argentino kaj la ekvatora-orienta parto de Afriko, sed dum junio-aŭgusto en la okcidento de Usono kaj en la centra parto de Ĉilio.

Apero de El-Ninjo kaŭzas anomaliajn temperaturojn de aero en la tuta mondo. En tiuj jaroj okazas la plej altaj temperaturoj. Pli varma ol ordinara vetero en decembro-februaro estas en sud-orienta Azio, en Fora Oriento, Japanio kaj Japana Maro, en sud-orienta Afriko kaj Brazilo, kaj en la sud-oriento de Aŭstralio. Eksterordinaraj temperaturoj estas konstatitaj ankaŭ en junio-aŭgusto en la okcidenta bordo de Suda Ameriko kaj sud-orienta Brazilo. Pli malvarmaj vintroj (decembro-februaro) okazas en la sud-okcidenta bordo de Usono.

 
Altaj ondoj pro El Niño – Decembro 2002, Ocean Beach, San Diego.

El Niño estas la varma fazo de El Niño Suda Oscilado (ofte nomita ENSO) kaj asociiĝas kun zono de varma oceana akvo kiu disvolviĝas en la centra kaj centrorienta ekvatora Pacifiko (inter proksimume la Internacia datlinio kaj 120°W), kaj ankaŭ ĉe la pacifika marbordo de Sudameriko. El Niño Suda Oscilado referencas al la ciklo de varmaj kaj malvarmaj temperaturoj, kiel mezuritaj ĉe la marsurfaca temperaturo, de la tropika centra kaj orienta Pacifika Oceano. El Niño estas akompanata de alta aerpremo en la okcidenta Pacifiko kaj malalta aerpremo en la orienta Pacifiko. La malvarma fazo de ENSO estas nomita "La Niña" kun marsurfaca temperaturo en la orienta Pacifiko sub averaĝaj kaj aerpremoj altaj en la orienta kaj malaltaj en la okcidenta Pacifikoj. La cikloj ENSO, kaj El Niño kaj La Niña, okazigas tutmondajn ŝanĝojn kaj de temperaturoj kaj de pluvo.[3][4] Mekanismoj kiuj fakte okazigas la osciladon ankoraŭ restas studataj. Evolulandoj dependaj el agrikulturo kaj fiŝkaptado, precipe tiuj, kiuj havas bordon ĉe la Pacifika Oceano (sed ne nur), estas la plej tuŝitaj.

Etimologio redakti

En amerika hispana lingvo, la esprimo "El Niño" referencas al la infano Jesuo, kaj ĝi estas uzata por la klimata koncepto ĉar la varma akvo en la Pacifiko ĉe Sudameriko estas ofte plej varma ĉirkaŭ Kristnasko.[5] "La Niña" [la-NI-nja], elektita kiel esprimo 'mala' de El Niño, laŭvorte tradukeblas al "la infanino".[6]

Koncepto redakti

Origine la termino El Niño aplikiĝis al ĉiujara malforta varma oceana marfluo, kiu fluas suden laŭlonge de la marbordo de Peruo kaj Ekvadoro ĉirkaŭ Kristnasko.[7] Tamen, post tempo la termino evoluis kaj nuntempe referencas al varma kaj negativa fazo de El Niño Suda Oscilado kiam varmiĝas la oceana surfaco en la centra kaj orienta tropika Pacifika Oceano.[8][9] Tiu plivarmigo kaŭzas ŝanĝon en la atmosfera cirkulado kaj pluvo malpliiĝas ĉirkaŭ Indonezio kaj Aŭstralio, dum pluvo kaj formado de tropikaj uraganoj pliiĝas en la tropika Pacifika Oceano.[10] La malaltnivelaj surfacaj ventoj, kiuj normale blovas el oriento al okcidento laŭlonge de la Ekvatoro, aŭ malfortiĝas aŭ ŝanĝas sian direkton.[9]

 
Mapo montranta Niño 3.4 kaj aliaj indicaj regionoj.

Oni supozas, ke estas kelkaj diversaj tipoj de El Niño, el kiuj du kanonaj tipoj - la orient-Pacifika kaj la Modoki (centra-Pacifika) estas la du plej studataj.[11][12][13] Tiuj diversaj specoj de El Niño estas klasitaj laŭ tio, kie la nenormaliĝoj de tropikpacifika marsurfaca temperaturo (SST) estas plej grandaj.[13] Ekzemple, la plej fortaj nenormaliĝoj de la surfaca temperaturo asociataj kun la kanona orient-Pacifika tipoo situas ĉe la marbordo de Sudameriko.[13] La plej fortaj nenormaliĝoj asociataj kun la tipo Modoki (centra-Pacifika) situas ĉirkaŭ la Internacia datlinio.[13] Tamen, dum la daŭro de unu sola okazaĵo, la areo kun plej malnormala surfaca temperaturo povas ŝanĝiĝi.[13]

Historie, oni supozis ke la okazaĵoj de El Niño okazadis dum miloj da jaroj.[14] Ekzemple, oni supozas ke El Niño tuŝis la Inkaan Imperion, kiu oferbuĉis homojn por klopodi eviti pluvojn.[14] Sciencistoj trovis ankaŭ kemiajn pruvojn de pli varmaj marsurfacaj temperaturoj kaj de pli intensa pluvado kaŭzitaj de El Niño en koralaj specimenoj ĉirkaŭ 13,000jaraĝaj.[15] La unua skriba registro de la efiko de El Niño okazis ĉirkaŭ 1525, kiam Francisco Pizarro venis en Peruon kaj notis pluvon okazantan en dezertoj.[15] Moderna esplorado kaj reanalizaj teknikoj sukcesis trovi almenaŭ 30 okazojn de El Niño ekde 1900, el kiuj tiuj de 1982–83, 1997–98 kaj 2014–16 estis inter la plej fortaj.[16][17]

Nuntempe ĉiu lando havas diferencajn sojlojn por difini, kio estas okazo de El Niño, kongruajn kun la specifaj interesoj de la lando.[18] Ekzemple, la aŭstralia meteologia servo (Bureau of Meteorology) rigardas al la modelo de ventoj, SOI, veteraj modeloj kaj marsurfacaj temperaturoj en la regionoj Nino 3 kaj Nino 3.4, antaŭ deklari okazon de El Niño.[19] La usona United States Climate Prediction Center (CPC) kaj la International Research Institute for Climate and Society (IRI) rigardas al la marsurfacaj temperaturoj en la regiono Nino 3.4, la tropika atmosfero de Pacifiko kaj ĉu la prognozoj de la Oceana Indico de El Niño NOAA egalas aŭ superas +0.5C dum kelkaj sezonoj en serio.[20] Tamen, la Japana Meteologia Agentejo deklaras ke komencis okazo de El Niño, kiam la averaĝa kvinmonata devojiĝo de la marsurfaca temperaturo ĉe la regiono NINO.3 estas ĉirkaŭ 0.5 (35 ) pli varma dum 6 sinsekvaj monatoj aŭ plie.[21]

Ne estas interkonsento ĉu la klimata ŝanĝo influas al la okazoj de El Niño, ties forto aŭ daŭro, ĉar la esploraj klopodoj subtenas ke la okazaĵoj de El Niño iĝis pli fortaj, pli longaj, pli mallongaj kaj pli malfortaj.[22][23]

Okazaĵoj redakti

Kultura historio kaj prahistoria informaro redakti

Diverseco ĉe El Niño redakti

Efiko sur la tutmonda klimato redakti

Regiona efiko redakti

La efikoj komunaj al la plejparto de okazoj de El Niño estas malpliiĝo de pluvado en Indonezio kaj la nordo de Suda Ameriko, kaj pliiĝo de pluvado en la sudoriento de Suda Ameriko, orient-ekvatora Afriko, kaj suda Usono.[24]

Norda Ameriko redakti

En Norda Ameriko la ĉefaj temperaturaj kaj precipitaĵaj efikoj de El Niño ĝenerale okazas dum la ses monatoj inter oktobro kaj marto.[25][26] Dum El Niño, neĝado estas pli ol averaĝa tra la suda Roka Montaro kaj Sierra Nevada, kaj multe malpli ol averaĝa tra la nordo-centra kaj grandlaga regionoj de Usono.[27] Pluvado pliiĝas tra la Golfa Marbordo de Usono inter Teksaso kaj Florido, kaj malpliiĝas en Havajo, la Ohia Valo, la Pacifika Nordokcidento kaj la Roka Montaro.[25] Kanado plejparte havas pli mildan vintron kaj printempon ol normale, krom la orienta parto, kie ne okazas signifaj efikoj.[28]

Esploroj pri lastatempaj veteraj okazoj en sudokcidenta Usono indikas varieman rilaton inter El Niño kaj pli-ol-averaĝa precipitado, dependantan interalie de la forteco de El Niño.[25] En Kalifornio la efikoj de El Niño dependas pli forte de la speco de okazo ol de okazo aŭ neokazo, ĉar nur "persista El Niño" konsekvence pliigas la pluvadon.[29][30] Al Kalifornio la precipitaĵojn portas pli suda kaj zona ŝtormvojo ol normale.[31] En la golfa marbordo kaj sudoriento de Usono ĝe venas de pli forta kaj suda polusa ŝprucfluo.[32]

Tevantepeka Terkolo redakti

La grandaskala kondiĉo de la tevantepeka vento, violenta intermonta vento pasanta inter la montaroj de Meksiko kaj Gvatemalo, asociiĝas kun apero de altaprema sistemo en la Oaĥaka Patrinmontaro en Meksiko malantaŭ malvarma fronto, kiu akcelas ventojn trans la Tevantepeka Terkolo. Tevantepekaj ventoj okazas plejparte dum la malvarma sezono inter oktobro kaj februaro, kun kroma maksimumo en Julio dum la somero kaŭzita de etendo de la Acor-Bermuda altaprema sistemo. La forteco de la vento estas plia dum El Niño ol dum La Niña pro la pli ofta invadado de vintraj malvarmaj frontoj dum okazoj de El Niño.[33] Ĝi kutime atingas 40-80 km/h, kaj malofte eĉ 190 km/h. Ĝia direkto estas el la nordo ĝis nord-nord-oriento.[34] Ĝi rezultigas regionan akcelon de la pasato kaj povas pliigi fulmotondran aktivecon kiam ĝi interagas kun la Intertropika Kunblova Zono.[35] La efikoj povas daŭri de kelkaj horoj ĝis ses tagoj.[36]

Efiko sur la homaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Independent NASA Satellite Measurements Confirm El Niño is Back and Strong. NASA/JPL.
  2. Kompleta statistiko ekde 1950, por la regiono nomata "3.4", estas trovebla ĉe NOAA angle
  3. Climate Prediction Center (19a de Decembro 2005) Frequently Asked Questions about El Niño and La Niña. National Centers for Environmental Prediction. Alirita 17a de Julio 2009. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-08-27. Alirita 2016-04-17.
  4. K.E. Trenberth, P.D. Jones, P. Ambenje, R. Bojariu , D. Easterling, A. Klein Tank, D. Parker, F. Rahimzadeh, J.A. Renwick, M. Rusticucci, B. Soden kaj P. Zhai. “Observations: Surface and Atmospheric Climate Change”, Climate Change 2007: The Physical Science Basis. Contribution of Working Group I to the Fourth Assessment Report of the Intergovernmental Panel on Climate Change. Cambridge, UK: Cambridge University Press, p. 235–336. Arkivigite je 2017-09-24 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-09-24. Alirita 2021-12-30.
  5. El Niño Information. California Department of Fish and Game, Marine Region. Arkivita el la originalo je 2019-10-27. Alirita 2016-04-17. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-10-27. Alirita 2016-04-17.
  6. Monato, internacia magazino sendependa, numero 1993/01, paĝo 13: El Niño perturbas tutmondan klimaton verkita de Gérard Fleuter.
  7. Trenberth, Kevin E (December 1997). “The Definition of El Niño”, Bulletin of the American Meteorological Society 78 (12), p. 2771–2777. doi:[[doi:10.1175%2F1520-0477%281997%29078%3C2771%3ATDOENO%3E2.0.CO%3B2|10.1175/1520-0477(1997)078<2771:TDOENO>2.0.CO;2]]. 
  8. Australian Climate Influences: El Niño. Australian Bureau of Meteorology. Alirita 4a de Aprilo 2016.
  9. 9,0 9,1 What is the El Niño–Southern Oscillation (ENSO) in a nutshell? (5a de Majo 2014). Arkivita el la originalo je 2019-05-12. Alirita 2016-04-17.
  10. What is El Niño and what might it mean for Australia?. Australian Bureau of Meteorology. Arkivita el la originalo je 2016-04-15. Alirita 10a de Aprilo 2016.
  11. (April 2001) “Indices of El Niño Evolution”, Journal of Climate 14 (8), p. 1697–1701. doi:[[doi:10.1175%2F1520-0442%282001%29014%3C1697%3ALIOENO%3E2.0.CO%3B2|10.1175/1520-0442(2001)014<1697:LIOENO>2.0.CO;2]]. 
  12. Johnson, Nathaniel C (Julio 2013). “How Many ENSO Flavors Can We Distinguish?*”, Journal of Climate 26 (13), p. 4816–4827. doi:10.1175/JCLI-D-12-00649.1. 
  13. 13,0 13,1 13,2 13,3 13,4 ENSO Flavor of the Month (16a de Oktobro, 2014). Arkivita el la originalo je 2016-04-24. Alirita 2016-04-17.
  14. 14,0 14,1 "El Nino here to stay", November 7, 1997. Kontrolita 1a de Majo 2010.
  15. 15,0 15,1 Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-02-26. Alirita 2016-04-17.
  16. "Historical El Niño/La Niña episodes (1950-present)". United States Climate Prediction Center. 4a de novembro 2015. [1] Alirita la 18an de Aprilo 2016.
  17. Collins, Mat; An, Soon-Il; Cai, Wenju; Ganachaud, Alexandre; Guilyardi, Eric; Jin, Fei-Fei; Jochum, Markus; Lengaigne, Matthieu; Power, Scott; Timmermann, Axel; Vecchi, Gabe; Wittenberg, Andrew (23 May 2010). "The impact of global warming on the tropical Pacific Ocean and El Niño". Nature Geoscience 3 (6): 391–397. Bibcode:2010NatGe...3..391C. doi:10.1038/ngeo868.
  18. December's ENSO Update: Close, but no cigar (4a de Decembro 2014). Arkivita el la originalo je 2016-04-19. Alirita 2016-04-17.
  19. ENSO Tracker: About ENSO and the Tracker. Australian Bureau of Meteorology. Alirita 4a de Aprilo 2016.
  20. How will we know when an El Niño has arrived? (27a de Majo 2014). Arkivita el la originalo je 2016-04-23. Alirita 2016-04-17.
  21. Historical El Niño and La Niña Events. Japan Meteorological Agency. Alirita 4-a de aprilo 2016.
  22. ENSO + Climate Change = Headache (11a de Septembro 2014). Arkivita el la originalo je 2016-04-18. Alirita 2016-04-17.
  23. (23-a de majo 2010) “The impact of global warming on the tropical Pacific Ocean and El Niño”, Nature Geoscience 3 (6), p. 391–397. doi:10.1038/ngeo868. 
  24. How ENSO leads to a cascade of global impacts (19 May 2014). Arkivita el la originalo je 26 May 2016.
  25. 25,0 25,1 25,2 United States El Niño Impacts (12-a de junio 2014). Arkivita el la originalo je 26-a de majo 2016.
  26. With El Niño likely, what climate impacts are favored for this summer? (12-a de junio 2014). Arkivita el la originalo je 30-a de marto 2016.
  27. Climate Prediction Center. ENSO Impacts on United States Winter Precipitation and Temperature. (el Retarkivo {{{1}}}) Alirita 2008-04-16.
  28. El Niño: What are the El Niño impacts in Canada?. Environment and Climate Change Canada (2-a de decembro 2015). Arkivita el la originalo je 22-a de marto 2016.
  29. . El Nino "flavors" affect California rainfall (11-a de majo 2018). Arkivita el la originalo je 2022-06-17. Alirita 2022-04-18.
  30. (2018-01-28) “On the Fragile Relationship Between El Niño and California Rainfall”, Geophysical Research Letters (en) 45 (2), p. 907–915. doi:10.1002/2017GL076197. 
  31. Monteverdi, John and Jan Null. WESTERN REGION TECHNICAL ATTACHMENT NO. 97-37 NOVEMBER 21, 1997: El Niño and California Precipitation. (el Retarkivo {{{1}}}) Alirita 2008-02-28.
  32. Climate Prediction Center. El Niño (ENSO) Related Rainfall Patterns Over the Tropical Pacific. (el Retarkivo {{{1}}}) Alirita 2008-02-28.
  33. (1-a de aŭgusto 2003) “Isthmus of Tehuantepec Wind Climatology and ENSO Signal”, Journal of Climate 16 (15), p. 2628–2639. doi:[[doi:10.1175%2F1520-0442%282003%29016%3C2628%3Aiotwca%3E2.0.co%3B2|10.1175/1520-0442(2003)016<2628:iotwca>2.0.co;2]]. 
  34. American Meteorological Society (2012-01-26) Tehuantepecer. Glossary of Meteorology. Arkivita el la originalo je 2014-01-11. Alirita 2013-05-16.
  35. Fett, Bob (2002-12-09) World Wind Regimes – Central America Gap Wind Tutorial. United States Naval Research Laboratory Monterey, Marine Meteorology Division. Arkivita el la originalo je 2013-02-18. Alirita 2013-05-16.
  36. Arnerich, Paul A. . “Tehuantepecer Winds of the West Coast of Mexico”, Mariners Weather Log 15, p. 63–67. 

Bibliografio redakti

  • Caviedes, César N. (2001). El Niño in History: Storming Through the Ages. Gainesville: University of Florida Press. ISBN 0-8130-2099-9.
  • Fagan, Brian M. (1999). Floods, Famines, and Emperors: El Niño and the Fate of Civilizations. New York: Basic Books. ISBN 0-7126-6478-5.
  • Glantz, Michael H. (2001). Currents of change. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 0-521-78672-X.
  • Philander, S. George (1990). El Niño, La Niña and the Southern Oscillation. San Diego: Academic Press. ISBN 0-12-553235-0.
  • Kuenzer, C.; Zhao, D.; Scipal, K.; Sabel, D.; Naeimi, V.; Bartalis, Z.; Hasenauer, S.; Mehl, H.; Dech, S.; Waganer, W. (2009). "El Niño southern oscillation influences represented in ERS scatterometer-derived soil moisture data". Applied Geography 29 (4): 463–477. doi:10.1016/j.apgeog.2009.04.004.
  • Li, J.; Xie, S.-P.; Cook, E.R.; Morales, M.; Christie, D.; Johnson, N.; Chen, F.; d’Arrigo, R.; Fowler, A.; Gou, X.; Fang, K. (2013). "El Niño modulations over the past seven centuries". Nature Climate Change 3 (9): 822–826. Bibcode:2013NatCC...3..822L. doi:10.1038/nclimate1936.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo El Niño en la angla Vikipedio.