Fulmotondro
Fulmotondro estas kompleksa meteologia fenomeno, kiu – kiel indikas la nomo – inkluzivas fulmojn kaj tondrojn, do potencajn elektrostatikajn malŝargojn en la tera atmosfero, kutime ankaŭ fortan venton (do ŝtormon) kaj pluvon, hajlon aŭ neĝon. Tendence fortaj ventoj iom antaŭas la fulmotondrojn, kaj fortega pluvo, hajlo aŭ neĝo akompanas ilin.

Nubo de dumtaga forta hajla fulmotondro ĉe la Bodenlago
Sur la tero konstante okazas samtempe proksimume 2000 fulmotondroj.[mankas fonto]