Ekstrema vetero
(Alidirektita el Aĉa vetero)
Aĉa vetero aludas al ĉiu ajn danĝera meteorologia fenomeno kun eblo kaŭzi damaĝon, akran socian problemaron aŭ eĉ perdon de homa vivo.[1] Tipoj de fenomenoj de aĉa vetero varias, depende de la latitudo, altitudo, topografio kaj atmosferaj kondiĉoj. Fortaj ventoj, hajlo kaj troa precipitaĵo estas formoj de aĉa vetero.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d8/WV_banner_Severe_weather.jpg/775px-WV_banner_Severe_weather.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/91/Severe_weather_montage.jpg/250px-Severe_weather_montage.jpg)
Aĉa vetero estas kaŭzata de fulmotondroj, fulmoj, tornadoj, tromboj, uraganoj kaj ciklonoj. Regionaj fenomenoj de aĉa vetero inkludas neĝoŝtormojn, froston kaj polvoŝtormojn.[2]
Referencoj
redakti- ↑ World Meteorological Organization (October 2004) Workshop On Severe and Extreme Events Forecasting. Arkivita el la originalo je 2017-05-29. Alirita 2009-08-18.
- ↑ Glossary of Meteorology (2009) Severe weather. American Meteorological Society. Alirita 2009-08-18.