Japana Meteologia Agentejo
La Japana Meteologia Agentejo aŭ JMA (angle: Japan Meteorological Agency, japane: 気象庁, Kishōcho) estas centra japana registara agentejo kiu respondecas pri la kolekto de meteologiaj datumoj kaj veterprognozoj (laŭ la juro pri meteologiaj laboroj). Ĝi eldonas veterprognozojn kaj raportojn. Ankaŭ la anonco de tertremoj, vulkanaj erupcioj, tajfunoj kaj cunamoj estas tasko de la meteologia agentejo.
Japana Meteologia Agentejo | ||
---|---|---|
気象庁 | ||
![]() | ||
![]() | ||
metea buroo | ||
Dum | 1875 – | |
Fondodato | 1875 | |
Sidejo | Toranomon, Japanio | |
Lando | Japanio | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La agentejo laboras duonlibere sub la japana Ministerio pri Lando, Substrukturo, Transporto kaj Turismo (国土交通省, Hepburn-Transskribo: Kokudo Kōtsūshō). Ĝia ĉefa sidejo troviĝas en Ōtemaĉi, Ĉijoda-kvartalo, Tokia Metropolo kaj kvin aliaj veterstacioj troviĝas en ĉiuj 5 dividitaj areoj de Japanio, kvar aliaj estas marveterstacioj, Okinavo-veterstacio, veterstacioj en ĉiuj gubernioj, flugveterstacioj ĉe internaciaj flughavenoj. Reto de pli malgrandaj meteologiaj observejoj estas la bazo por la kolekto de datumoj.
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
Koordinatoj: 35° 41′ 23″ N, 139° 45′ 42″ O