La griza baleno (Eschrichtius robustus) el la ordo de cetacoj kaj familio de grizbalenedoj havas du specojn, kiuj troviĝas en la orienta kaj okcidenta Pacifiko. Ĉe la okcidenta Pacifiko ili vivas en la akvoj de Oĥotska Maro ĝis la sudo de la Korea Duoninsulo, ĉe la orienta Pacifiko iliaj spuroj troviĝas en la maroj inter la Beringa Maro, Kalifornio kaj la okcidenta Meksiko. Forme ili similas kaj al la nigraj balenoj kaj al la balenopteroj. La supra makzelo ne estas tiel mallarĝa kaj longa kiel tiu de la nigra baleno, nek tiel plata kaj larĝa kiel tiu de la balenoptero. Sen dorsa naĝilo ili havas 7-15 ĝibajn elstaraĵojn ĉe la vosta dorso. Kun brusta naĝilo ĉ. 2 metrojn longa la matura griza baleno pezas 24-37 tunojn. La tuta korpo, 10-15 metrojn longa, estas nigra aŭ malhelgriza kun blankaj makuloj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Griza baleno
Griza baleno Eschrichtius robustus
Griza baleno Eschrichtius robustus
Grandeco kompare kun tiu de meza homo
Grandeco kompare kun tiu de meza homo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Subklaso: Placentuloj Eutheria
Ordo: Cetacoj Cetacea
Subordo: Bartocetacoj Mysticeti
Familio: Grizbalenedoj Eschrichtiidae
Ellerman & Morrison-Scott, 1951
Genro: Eschrichtius
Specio: E. robustus
Eschrichtius robustus
Lilljeborg, 1861
Konserva statuso

Konserva statuso: Dependa je protektado (LR/cd)
Vivareo de Griza Baleno
Vivareo de Griza Baleno
Vivareo de Griza Baleno
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

En la Norda Ameriko la grizaj balenoj plejparte migras suden preter San Diego inter la fino de decembro kaj la komenco de februaro, kaj plie, 95% el ili migras je 3–5 km. for de la marbordo. En marto ili komencas reveni norden. Nur malmultaj el ili la tutan someron restas ĉe la marbordoj de Oregon kaj Kalifornio. En Azio ili migras de Oĥotska-maro al la Japana Maro kaj daŭre laŭ la orienta marbordo de Koreio al la Suda Cina Maro, parto de ili migras tra Cuŝima-Markolo al la Flava Maro. Ili migras norden aprile kaj maje. Ili manĝas ĉefe grandajn planktonojn, precipe salikokojn, moluskojn kaj fiŝetojn. Dum migrado ili ĝenerale moviĝas unuope aŭ 2-3-ope, ĉiuhore 4-5 marmejlojn, maksimume 78 marmejlojn. Ili povas helpi unu alian. Kiam iu el ili vundiĝas, malsaniĝas aŭ akuŝas; la aliaj do levas ĝin al akva surfaco por ke ĝi facile spiru. La grizaj balenoj estas la unusola speco el sia familio, kiu produktas idojn ĉe malprofunda maro. Ili naskas januare kaj februare post 11-12-monata gravedeco. La novnaskito longas 4-5 metrojn kaj pezas 1,5 tunojn.