Policikla aromata hidrokarbonido

La policiklaj aromataj hidrokarbonidoj (PAH) estas kemiaj kombinaĵoj, kiuj konsistas el kunplektiĝantaj (kondensitaj) aromataj ringoj (pli ol 2 tiel ekz. benzeno ne apartenas al PAH-oj) kaj ne entenas heteroatomojn aŭ substituentojn. PAH-oj aperas en sedimantaĵoj de nafto, karboŝtono kaj gudro, sed ili estiĝas ankaŭ kiel apudproduktoj dum forbrulado de fueloj (fosiliaj aŭ biomasaj). Ili damaĝas la medion, sanon, ili havas karcinogenan, mutagenan kaj teratogenan efikon.

Ilustraĵo de tipa policikla aromata hidrokarbonido. De maldekstre supre: benz[e]acefenantrileno, pireno kaj dibenz[a,h]antraceno

Ili estas troveblaj en la interstela spaco, en kometoj kaj meteoritoj. La PAH-oj estas kandidatoj kiel bazmolekuloj de la plej simplaj, praaj vivformoj.

La PAH-kombinaĵoj redakti

Nomo Struktura formulo Nomo Struktura formulo
Antraceno   Benzopireno  
Krizeno   Koroneno  
Koranuleno   Naftaceno  
Naftalino   Pentaceno  
Fenantreno   Pireno  
Trifenileno   Ovaleno