Benzeno
Benzeno | ||
Plata kemia strukturo de la Benzeno | ||
Tridimensia strukturo de la Benzeno | ||
Alternativa(j) nomo(j) | ||
| ||
Kemia formulo | ||
CAS-numero-kodo | 71-43-2 | |
ChemSpider kodo | 236 | |
PubChem-kodo | 241 | |
Merck Index | 14,492 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | senkolora likvaĵo | |
Molmaso | 78.11 g·mol−1 | |
Denseco | 0.88 g cm−3 | |
Fandpunkto | 5.53 °C | |
Bolpunkto | 80.1 °C | |
Refrakta indico | 1,5011 | |
Ekflama temperaturo | 11 °C | |
Memsparka temperaturo | 497.78 °C | |
Acideco (pKa) | 9.24 | |
Solvebleco | Akvo: | |
Mortiga dozo (LD50) |
| |
Sekurecaj Indikoj | ||
Risko | R11 R16 R36/38 R23/24/25 R65 | |
Sekureco | S45 S53 | |
Pridanĝeraj indikoj | ||
Danĝero
| ||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | ||
GHS Signalvorto | Danĝera | |
GHS Damaĝo-piktogramo | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H225, H304, H315 H319, H340, H350, H372 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P201, P210, P301+310 P305+351+338, P308+313, P331 | |
Benzeno[1][2] estas organika kemia kombinaĵo (C6H6), kiu estas senkolora, fluema, forte refrakta, akra-gusta likvo kun karakteriza odoro. Ĝi brulas fulgante, lumante; tre brulema. Inhalado de ĝia vaporo kaŭzas akutan aŭ kronikan veneniĝon; en granda koncentreco povas kaŭzi morton pro la malfunkciigo de la spira centro; ankaŭ ĝi kaŭzas leŭkemion. Ankaŭ la trinkado de la benzolo havas samajn simptomojn. Ĝi kaŭzas sur la haŭto blazetajn erupciojn.
Ĝi estas tipa kombinaĵo de la aromataj kombinaĵoj; la molekulo konsistas el unu benzena ringo. Tiun ringon oni skizas ofte kiel norman sesangulon. Kvankam ĝi estas nesaturita kombinaĵo, ĝi ne havas duoblajn ligojn. La 6 karbonatomoj interligiĝas al ringa strukturo per aromataj ligoj.
Ĝi troviĝas en la naturo nur en eteta kvanto en preskaŭ ĉiu nafto. Oni produktis ĝin komence el la koaksofornega gaso, sed ekde la 1950-aj jaroj jam ellaboris aliajn metodojn de transformado. Dum la transformigo oni transformas la benzinojn de nekonvenaj kvalitoj al bona kvalito per termika aŭ katalizila metodo. Ĉe tiu procedo la naftoderivaĵoj riĉiĝas je benzeno (kaj ksilolo, tolueno, kiun oni eltiras. Per desalkiligo oni gajnas benzenon el la tolueno, ksilolo, kiuj pli grandkvante produktiĝas en la naftoderivaĵoj kiel benzeno.
Ankaŭ benzolo nomiĝas la kruda komercprodukto, konsistanta je ĉirkaŭ 90 % benzeno: la ceteraj 10 % estas homologoj, ia. tolueno.
Ĝiaj derivaĵoj estas gravaj materialoj en la kemia, medikamenta, farba, plasta, plantprotektanta kaj aliaj industrioj.
Ĝi estas bona solvilo, kaj baza substanco por energioproduktado (hejtado, propulso).
Kombinaĵoj
redaktiKronologio de la benzeno pere de ties sciencistoj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ benzeno en vortaro.net
- ↑ Zdeněk Pluhař (2011). SISTEMA ĤEMIA NOMENKLATURO EN ESPERANTO, p. 31. Arkivita el la originalo je 2015-07-06. Alirita 2015-07-06.