Tolueno

kemia kombinaĵo

Tolueno, toluolo, metil-benzolo estas aromata hidrokarbono, bazmaterialo por multaj industriaj kombinaĵoj. Ĝia kemia fomulo estas C6H5CH3.

Tolueno
Sintezo de tolueno
Toluene 3nitricacid.PNG
Reakcio de tolueno kun bromo
La metabolo de tolueno
Benzyl Alcohol Metabolism Scheme.png

Ĝi formas 15–20% de la malpeza oleo. Oni povas produkti ĝin el terkarba gudro, sed plej ofte oni produktas per katalitika reformado de krudbezino.

Oni uzas ĝin por produktado de trinitro-toluolo (TNT), benzoeacido, saĥarino, kolorigaĵoj, fotokemiaĵoj kaj medikamentoj. Ĝi estas uzata ankaŭ kiel solvenzo kaj frot-malpliiga aldonaĵo ĉe aviadiloj.

La pura tolueno estas senkolora, flamebla, venena likvo kun degelpunkto de –95 °C, boilpunkto de 110,6 °C. Ĝi solviĝas en ĉiu organika kemiaĵo kaj ne en akvo.

Vidu ankaŭRedakti