Ksilolo (el la greka: xylos = ligno) (ankaŭ ksilenodumetilbenzolo, laŭ la IUPAC-nomenklaturo dumetillbenzeno) estas aromata Hidrokarbono kun la ĝenerala kemia formulo C8H10. Ĝi konsistas el benzena ringo kun du metilgrupoj (−CH3). Pro diversaj lokumoj de la metilgrupoj ekzistas tri konstituciaj izomeroj de la ksilolo: 1,2-ksilolo (orto-ksilolo), 1,3-ksilolo (meta-ksilolo) kaj 1,4-ksilolo (para-ksilolo). En la tekniko (ekz. kiel solvaĵo) oni uzas ĉiam izomeran miksaĵon plej ofte el 60 % m-ksilolo, 10–25 % o-ksilolo kaj 10–25 % p-ksilolo.

Ecoj Redakti

Ksiloloj estas senkoloraj likvaĵoj, kiuj apenaŭ solviĝas en akvo (0,2 g/l). Ili bone solviĝas en eteroj, alkoholoj, benzolo kaj acetono. La denso de ksilolo estas 0,86–0,88 g/cm3; tiel ĝi pli malpezas ol akvo.

Oni disigas la izomerojn per molekula filtrilo, frostado ks.

Produkto Redakti

Ĝi estas produktita plej ofte el karboj kaj nafto.

Apliko Redakti

Ksilolo estas uzata kiel solvaĵo (ĉefe por lakoj) aŭ por produktado de gluaĵoj, plastoj. La p-ksilolo estas bazmaterialo por tereftalata acido (>1 miliono da tunoj, jare) kaj o-ksilolo por ftalata acido de la plasta industrio.

Oni uzas ĝin ankaŭ kiel aldonaĵon al fuelo por altigi la oktanan nombron. Per nitrigo estiĝas nitroksilolo,kiu servas por produktado de ksilidino.

Reakcioj Redakti

Oni povas oksidi la metilgrupojn (−CH3) al karboksilaj grupoj (acidoj menciitaj supre). Konvena oksidaĵo estas ekz. la kalia permanganato aŭ kromsulfura oksido.

Danĝeroj Redakti

Ksiloloj estas flameblaj kaj damaĝas ankaŭ tra la haŭto kaj spirvojoj. Ili povas kaŭzi kapdolorojn, kapturniĝon, memoran kaj balancan perturbojn, konfuzon, pulmajn problemojn kaj aliajn.

La ksilolo damaĝas la akvojn, en aero povas formi eksplodan miksaĵon (1-8%).