GHS Damaĝo-piktogramoj

La damaĝo-piktogramoj estas parto de la internacia Globe Harmoniigita Sistemo (GHS) pri Klasado kaj Etikedado de Kemiaĵoj . Du grupoj da piktogramoj inkluzivas ene de tiu sistemo: unu por etikedigo de ujoj kaj surloka damaĝo-avertoj, kaj alia por uzado dum transportado de la danĝeraj materialoj. Unu el ili oni devas elektiĝi, depende de la cela publiko, tamen ambaŭ ne kune uzatas. La du kunaĵoj da piktogramoj uzas la samajn simbolojn por la samaj damaĝoj, kvankam certaj simboloj ne estas postulataj por la transporto-piktogramoj. La transporto-piktogramoj ekzistas laŭ granda kolorvarieco kaj povas enhavi aldonajn informojn tia kia iu subkategoria nomo.

Damaĝo-piktogramoj estas unu el la ĉefaj elementoj por etikedigo de ujoj ĉe la GHS, kune kun:

  • identigo de la produkto
  • signaliga vorto - kiu povas esti DanĝeroAverto - kiam necesa
  • damaĝo-deklaroj, indikante la naturon kaj risko-grado prezentata de la produkto
  • antaŭgardaj deklaroj, indikante kiel la produkto devas manipuliĝi por malpliigo de risko al uzantoj (samkiel al aliaj homoj kaj ĝenerala medio)
  • identeco de la provizanto (kiu povas esti fabrikanto aŭ importisto)

La damaĝo-piktogramoj por kemiaĵoj de la GHS celas provizi bazojn por la naciaj sistemoj aŭ anstataŭado de la nunaj sistemoj pri damaĝo-piktogramoj. Tiu sistemo estis efektivigita de la Eŭropa Unio en 2009.

La transporto-piktogramoj de la GHS estas tiu sama rekomendita de la Unuiĝintaj Nacioj por la transportado de Danĝeraj Produktoj, vaste efektivigitaj de la naciaj institucioj pri reguligoj en Usono.

Piktogramoj por la fizikaj damaĝoj redakti

GHS01 redakti

    Uzoj
  • Malstabilaj eksplodaĵoj
  • Eksplodaĵoj, grupoj 1.1, 1.2, 1.3, 1.4
  • Aŭto-reakciaj substancoj kaj miksaĵoj, tipoj A, B
  • Organikaj peroksidoj, tipos A, B

Aldonaj informoj:Eksplodaĵoj

GHS01: Eksplodema

GHS02 redakti

    Uzoj
  • Brulemaj gasoj, kategorio 1
  • Brulemaj aerosoloj, kategorioj 1, 2
  • Brulemaj likvaĵoj, kategorioj 1, 2, 3
  • Brulemaj solidoj, kategorioj 1, 2
  • Aŭto-reakciaj substancoj kaj miksaĵoj, tipoj B, C, D, E, F
  • Piroforaj likvaĵoj, kategorio 1
  • Piroforaj solidoj, kategorio 1
  • Self-heating Substancoj kaj miksaĵoj, kategorioj 1, 2
  • Substancoj kaj miksaĵoj, kiuj en kontakto kun akvo, eligas brulemajn gasojn, kategorioj 1, 2, 3
  • Organikaj peroksidoj, tipoj B, C, D, E, F

Aldonaj informoj:Brulemeco

GHS02: Brulema

GHS03 redakti

    Uzoj
  • Oksidigaj gasoj, kategorio 1
  • Oksidigaj likvaĵoj, kategorioj 1, 2, 3
  • Oksidigaj solidoj, kategorioj 1, 2, 3

Aldonaj informoj:Oksidigagento

GHS03: Oksidiga

GHS04 redakti

    Uzoj
GHS04: Kunpremitaj gasoj

GHS05 redakti

    Uzoj
  • Metalkorodiva, kategorio 1

Aldonaj informoj:Korodiva substanco

GHS05: Koroda
    Uzoj
  • Eksplodaĵoj, grupoj 1.5, 1.6
  • Brulemaj gasoj, kategorio 2
  • Aŭto-reakciaj substancoj kaj miksaĵoj, tipo G
  • Organikaj peroksidoj, tipo G
Brulemaj solidoj

Piktogramoj por la sandamaĝoj redakti

GHS06 redakti

    Uzoj
  • Akuta tokseco (buŝa, haŭta, inhalado), kategorioj 1, 2, 3
GHS06: Toksa

GHS07 redakti

    Uzoj
  • Akuta tokseco (buŝa, haŭta inhalado), kategorio 4
  • Haŭta irito, kategorioj 2, 3
  • Oklula irito, kategorio 2A
  • Haŭta sensiveco, kategorio 1
  • Specifa organocela tokseco post simpla ekspozicio, kategorio 3
    • Irito de la spirsistemo
    • Narkotaj efikoj
Ne uzata[1]
  • kun piktogramoj de "kranio kaj krucitaj ostoj"
  • por haŭto kaj okula irito kiam:
    • aperas la piktogramo pri "korodo"
    • la piktogramo por "sandamĝo" estas uzata por indikado de spirsensivigo
GHS07: Damaĝa

GHS08 redakti

    Uzoj
  • Spira sensivigo, kategorio 1
  • Ĝermoĉela mutagenetikeco, kategorioj 1A, 1B, 2
  • Karcinomogenetikeco, kategorioj 1A, 1B, 2
  • Reproduktiva tokseco, kategorioj 1A, 1B, 2
  • Specifa organocela tokseco post simpla ekspozicio, kategorioj 1, 2
  • Specifa organocela tokseco post ripetita ekspozicio, kategorioj 1, 2
  • Aspira damaĝo, kategorioj 1, 2
GHS08: Sandamaĝo
    Uzoj
  • Akuta tokseco (buŝa, haŭta inhalado), kategorio 5
  • Okula irito, kategorio 2B
  • Reproduktiva tokseco – efikoj sur aŭ per mamnutrado
nenecesa piktogramo

Piktogramoj por Fizikaj kaj Sanaj Damaĝoj redakti

Aldonaj informoj:Korodaj substancoj

      Uzoj
  • Eksplodaĵoj, grupoj 1.5, 1.6
  • Brulemaj gasoj, kategorio 2
  • Aŭto-reakciemaj substancoj kaj miksaĵoj, tipo G
  • Organikaj peroksidoj, tipo G
  • Haŭta korodo, kategorioj 1A, 1B, 1C
  • Seriozaj okuldamaĝoj, kategorio 1
Koroda

Piktogramoj por la vivmediaj damaĝoj redakti

    Uzoj
  • Akutaj damaĝoj por la akva vivmedio, kategorio 1
  • Kronikaj damaĝoj por la akva vivmedio, kategorioj 1, 2
GHS09: Vivmedia damaĝo
    Uzoj
  • Akutaj damaĝoj por la akva vivmedio, kategorio 2, 3
  • Kronikaj damaĝoj por la akva vivmedio, kategorioj 3, 4
nenecesa piktogramo

Transporto-piktogramo redakti

Klaso 1: Eksplodaĵoj redakti

    Uzoj
Eksplodaĵoj
Sektoro 1.1: Substancoj kaj artikloj kiuj havas maseksplodan danĝeron
Sektoro 1.2: Substancoj kaj artikloj kiuj havas projekcio-danĝeron sed ne maseksplodan danĝeron
Sektoro 1.3: Substancoj kaj artikloj kiuj havas fajro-danĝeron kaj aŭ minoran eksplodo-danĝeron aŭ minoran projekcio-danĝeron aŭ ambaŭ, sed ne maseksplodan danĝeron
Noto

La asteriskoj estas anstataŭataj de la klaso-nombro kaj kodo pri akordigebleco.

Sektoroj 1.1–1.3
    Uzoj
Eksplodaĵoj

Substancoj kaj artikloj kiuj klasiĝas kiel eksplodaĵoj sed kiu ne prezentas signifoplenan danĝeron

Noto

La asteriskoj estas anstataŭataj de la kodo pri akordigebleco.

Sektoro 1.4
    Uzoj
Eksplodaĵoj

Tre sensenta substancoj kiuj havas danĝeron je maseksplodo.

Noto

La asterisko estas anstataŭata de kodo de akordigebleco.

Sektoro 1.5
    Uzoj
Eksplodaĵoj

Nenia damaĝo-deklaro

Noto

La asterisko estas anstataŭata de kodo de akordigebleco.

Sektoro 1.6

Klaso 2: Gasoj redakti

    Uzoj
Brulemaj gasoj

Gasoj kiuj sub 20 kaj ĉe norma premo de 101.3 kPa:

  • estas sparkigeblaj kiam miksaĵo de 13 procento aŭ malpli per volumo kun aero; aŭ
  • havas bruleman trafon kun aero de minimume 12 procentaj punktoj sendepende de la minimuma brulema limo.

  Alternativa signalo

Sektoro 2.1
    Uzoj
Nebrulemaj kaj netoksaj gasoj

Gasoj kiuj:

  • estas asfiksiaj – gasoj kiuj diluiĝas aŭ anstataŭas la oksigenon normale en la atmosfero, aŭ
  • estas oksidigaj – gasoj kiuj povas, ĝenerale per provizado de oksigeno, kaŭzi aŭ kontribui por la brulado de alia materialo pli ol tiu plenumita de la aero; aŭ
  • kiuj ne apartenas al aliaj sektoroj;

  Alternativa signalo

Sektoro 2.2
    Uzoj
Toksaj gasoj

Gasoj kiuj:

  • estas konataj kiel toksaj aŭ korodaj al homoj tiel ke ĝi signifas danĝeron al sano; aŭ
  • estas supozeble toksaj aŭ korodaj al homoj ĉar ili prezentas valoron de LD50 egalan aŭ malpli ol 5000 ml/m3 (ppm).
Sektoro 2.3

Klasoj 3 kaj 4: Brulemaj likvaĵoj kaj solidoj redakti

    Uzoj
Brulemaj likvaĵoj

Likvaĵoj kiuj havas ekflaman temperaturon malpli ol 60 kaj estas kapablaj je brulkonservado.

  Alternativa signalo

Klaso 3
    Uzoj
Brulemaj solidoj, aŭto-reakciemaj substancoj kaj solidaj malsensivaj eksplodaĵoj[2]
  • Solidoj kiuj, sub eblaj kondiĉoj dum transportado, facile bruliĝas aŭ povas kaŭzi aŭ kontribui al fajro per frotado;
  • memreakciaj substancoj kiu tendencas al forte ekzoterma reakcio;
  • solidaj malsensivaj eksplodaĵoj kiuj povas eksplodi kiam ne sufiĉe diluitaj.
Sektoro 4.1
    Uzoj
Substancoj kiuj inklinas al spontanea brulado

Substancoj kiuj inklinas al spontanea varmigo sub normalaj kondiĉoj dum transportado, aŭ al varmigado kiam en kontakto kun la aero, kaj kun inklino al ekbrulado.

Sektoro 4.2
    Uzoj
Substancoj kiuj en kontakto kun la akvo eligas brulemajn gasojn

Substancoj kiuj, per interagado kun la akvo, inklinas al spontanea brulado aŭ eligo de brulemaj gasoj en danĝeraj kvantoj.

  Alternativa signalo

Sektoro 4.3

Aliaj GHS transporto-klasoj redakti

    Uzoj
Oksidigaj substancoj

Substancoj kiuj, kiam solaj nenecese brulemaj, povas, ĝenerale per oksigeno-provizo, kaŭzi, aŭ kontribui por la brulado de alia materialo.

Sektoro 5.1
    Uzoj
Organikaj peroksidoj

Organikaj substancoj kiuj enhavas la duvalentan –O–O– strukturon kaj povas konsideriĝi derivaĵoj de la hidrogena peroksido, kie unu aŭ ambaŭ hidrogenatomoj estis anstataŭataj de organikaj radikaloj.

  Alternativa signalo

Sektoro 5.2
  Uzoj
Toksaj substancoj

Substancoj kiuj prezentas valoron de LD50 ≤ 300 mg/kg (buŝa) aŭ ≤ 1000 mg/kg (haŭta) aŭ valoron de LD50 ≤ 4000 ml/m3 (inhalado de pulvoroj kaj vaporoj)

Sektoro 6.1
    Uzoj
Korodaj substancoj

Substancoj kiuj:

  • kaŭzas kompletan detruon de la nerompita haŭto-histo dum tempo-ekspozicio malpli ol 4 horoj; aŭ
  • elmontras korodan rapidon pli altan ol 6.25 mm jare sur ĉu ŝtala ĉu aluminia surfacoj sub 55
Klaso 8

Ne-GHS transporto-piktogramoj redakti

La jenaj piktogramoj inkluzivas en la Reguligaj Modeloj de la Unuiĝintaj Nacioj sed ne estis enkorpigitaj en la GHS pro la naturo de la damaĝoj.

           
Klaso 6.2 Klaso 7 Klaso 9
Infektaj substancoj Radioaktiva materialo Miksaj danĝeraj substancoj kaj artikloj

Referencoj redakti

  1. Parto 1, sekcio 1.4.10.5.3.1, GHS Rev.2
  2. Malsensivaj eksplodaĵoj estas substancoj kiuj malpli facile respondas al frapoj kaj tuŝoj.