Deklaroj pri Risko kaj Sekureco

Listartikolo en Vikipedio

La Deklaroj pri Risko kaj Sekureco, ankaŭ konataj kiel R/S Deklaroj estas tabelo da kodoj kaj deklaroj por identigi la danĝerojn de la kemiaĵoj. La R/S Deklaro de unu produkto konsistas je difinoj pri risko (R) kaj sekureco (S) pri la kombinaĵoj, sekvataj de numero, kies kunigo indikas unikan frazon estante samsignifaj en pluraj idiomoj.

En 2015, la deklaroj pri risko kaj sekureco estos anstataŭataj de la Pridanĝera deklaro de la GHS (Globe Harmoniita Sistemo por Klasifikado kaj Glumarkado de Kemiaĵoj) kaj Antaŭgardaj deklaroj de la GHS celante unuigi la klasifikadon, glumarkadon kaj pakadon de la kemiaĵoj sub la komando de la GHS, kiu estas ligita al la Unuiĝintaj Nacioj.

Ekzemplo redakti

La R/S Deklaroj por la Klorida acido laŭ la gasformo estas:

R: 34-37 S: 26-36-45

La korespondantaj deklaroj unuafoje en la Esperanta lingvo estas:

Riskoj
R: 34 Kaŭzas bruladon
R: 37 Irita al la spira sistemo
Sekureco
S: 26 En kazo de okulkontakto, tuje lavu kun abundo da akvo kaj serĉu medicinan helpon
S: 36 Uzu taŭgajn protektajn vestaĵojn
S: 45 En kazo de akcidento aŭ se vi sentas vin malkomforta, tuj serĉu medicinan helpon (montri glumarkon kiam eblas)

Streketoj apartigas la numerojn de la frazoj. Ili ne devas konfuziĝi kun la indikoj de la deklaroj

Ekzemplo: R: 34-37 Kaŭzas bruladon, irita al la spira sistemo

Oblikvoj indikas fiksajn kunigojn de unuopaj frazoj

Ekzemplo: R: 36/37/38 Irita al la okuloj, spira sistemo kaj haŭto.

Informoj pli detalaj pri risko kaj sekureco troveblas en la Datumformularo pri Sekureco de Materialo (MSDS) de iu komponaĵo.

Vidu ankaŭ redakti