Beaufort-maro
La Beaufort-maro aŭ Boforta maro (france mer de Beaufort) estas tiu parto de la Arkta Oceano lokita norde de la Nordokcidentaj Teritorioj, de Jukono kaj de Alasko, kaj okcidente de la kanada arkta insularo. Ĝia nordokcidenta limo estas difinita de fikcia linio inter Point Barrow kaj Lands End. Ĝi kovras proksimume 450 000 km². Tiu maro estis nomita laŭ la irlanda esploristo Francis Beaufort.
Beaufort-maro | |
---|---|
maro | |
Mapo de Beaufort-maro. | |
Profundeco | |
Averaĝa | 1 004 m |
Maksimuma | 4 683 m |
Areo | 476 000 km² |
Kontinento | Nordameriko |
Landoj | Kanado, Usono |
Koordinatoj | 72° 0′ 0″ N, 137° 0′ 0″ U (mapo)72-137Koordinatoj: 72° 0′ 0″ N, 137° 0′ 0″ U (mapo) |

La Kanalo Parry aŭ Markolo Parry kaj en angla Parry Channel estas natura akvovojo tra la centra Kanada arkta insularo. Ties orientaj du trionoj kuŝas ĉe la teritorio de Nunavuto, dum ties okcidenta triono (okcidente de la meridiano 110a Okcidente) kuŝas en la Nordokcidentaj Teritorioj. Ĝi itineras oriente okcidenten, konektante la akvojn de la Bafina Golfo en la oriento kun tiuj de la Beaufort-maro okcidente.