Poluopoluado (sinonime medimalpurigo) estas danĝera malpurigo de vivesenca elemento de la naturo, kiel aero, akvo kaj grundo, en tiu kvanto, kiu kapablas modifi la originalan staton de tiu elemento, daŭre aŭ ne.

Elverŝado de poluita akvo.
Solidaj poluaĵoj.

Specoj de poluo redakti

Estas multaj specoj de poluo, kiu estas dividata laŭ kialo aŭ loko kie ĝi okazas.

Laŭ kialo redakti

La kialoj estas ofte interligitaj kun industria progreso: la elmeto de gasoj, kiuj norme estas malmulte difuzaj en la atmosfero.

Laŭ loko redakti

Tutmonda poluo redakti

Estas ankaŭ specoj de poluo, kiuj nun havas efikojn tutmonde. Fama ekzemplo estas la pliiĝo de CO2, kiu akcentas la forcejan efikon, tiel ke la temperaturo nun estas entute pliiĝanta.

Akvopoluado redakti

 
Forĵetakvoj en akvopurigejo.

Kiam la industrioj enmetas siajn kemiajn forĵetaĵojn en la akvofluaĵojn la ekosistemoj povas esti damaĝataj, kun damaĝoj ĉe la homoj. Ankaŭ kiam cisternoŝipo sinkigas la nafto, disperdiĝante, mortigas multajn bestojn.

Forĵetakvo estas ajna tipo de akvo kies kvalito estis tuŝata negative pro influo antropogena, tio estas de homoj. La forĵetendaj akvoj estas akvoj uzataj en hejmoj kaj en urboj, kaj la likvaj industriaj aŭ minaj rubaĵoj forjetitaj, aŭ la akvoj kiuj estis miksitaj kun la antaŭaj (pluvaj aŭ naturaj akvoj). Ties gravo estas tia ke ĝi postulas sistemojn de kanaligo, traktado kaj eligo. Ties nula aŭ maltaŭga traktado generas gravajn problemojn de poluado.

Vidu ankaŭ redakti