Dum ekologio estas scienco, aparta fako de naturaj sciencoj esploranta la rilatojn de la vivantaj estuloj kaj specioj kun ties ĉirkaŭaĵo, kaj ilian tutecan funkciadon, politika ekologio venas de la maltrankviloj, defioj, "instruoj", kiujn la medio estigas pro la efikoj de la homa (precipe la moderna) agado:

  • 1) (de la jaroj 1960 - vidu la libron "Silenta Printempo" de Rachel Carson, kaj similajn) al la vivantaj specioj kaj naturaj medioj, minacante ilin ĝis eventuala malapero, fuŝado, ktp de tio : ekologio konceptita kiel protektado de la naturo, de la biologia diverseco, de la naturaj pejzaĝoj, ktp
  • 2) (ĉefe de la ŝip-paneo de "Torrey Canyon" en 1969, estiĝo de asocioj kiel Earth Friends (Amikoj de la Tero), kandidatiĝo de René Dumont al franca baloto en 1974) al sia propra vivmedio (per poluo ktp) kaj rimedoriĉoj, ĝis minaco al sia pluvivado mem.

La informoj ricevitaj el tiuj studoj kaj esploroj estas utiligitaj de tiuj ekologiistoj (nomitaj per la sama vorto kiel la sciencistoj, ja foje ili estas ambaŭ, foje ne; alia ofta nomo por tiaj aktivuloj estas "verduloj") cele al pripensi kaj decidi (aŭ admoni la decidulojn) enkalkulante la ekologiajn implicaĵojn de tiuj decidoj.

Nun, do en multaj landoj ekzistas POLITIKAJ PARTIOJ fundamentitaj sur politika ekologio. Vidu: Verdaj Partioj

Jam rezumite de Ĉefo Seattle la ekologia konscienco: "Daŭrigu polui vian liton, kaj iun nokton vi sufokiĝos en via propra rubaĵo."

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti