Senrubeco

Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.

La senrubeco (angle zero waste) estas kaj movado kiu celas je ula skalo malpliigi la kvanton de produktataj ruboj (ekzemple per la uzado de reuzeblaj produktoj prefere de forĵetendaj aŭ malnoviĝontaj produktoj, aŭ la aĉetado de grocaj nutraĵoj), kaj pli ĝenerala strategio kiu strebas malpliigon de la produkto de ruboj de la industriaj socioj. Ĉi-tiu strategio apogiĝas sur:

  • Ŝanĝo de la procezoj de la produktadoj, promociante la refasonado de la vivcikloj de la produktaĵoj, celante favoradon de la reuzebleco de iliaj konsistaĵoj.
  • Ŝanĝo de la procezoj de la plivalorigado de la ruboj, celante plenan forlason de la stokado en rubodeponejoj kaj de la brulado en ruboforbruligiloj.
  • Promociado de modera vivostilo.
Senrubeco estas vivmaniero kaj socia agado kiu strebas malpliigon de la ruboj.

Laŭ la Zero Waste International Alliance (angle: "Senrubeca internacia alianco"), senrubeco estas "konservado de ĉiuj rimedoj per respondeca produktado, konsumo, reuzado kaj reakiro de produktoj, pakumoj kaj materialoj sen cindrigado kaj sen surteraj, akvaj aŭ aeraj elfluoj, kiuj minacas la medion aŭ la homan sanon."[1]

HistorioRedakti

Ekde la 1970-aj jaroj, kelketaj civitanoj elektis senrubecan vivostilon, kontraŭe de la konsumema vivstilo proponita de la okcidenta civilizo, ili tiam ofte estis konsideritaj kiel marĝenuloj[2].
Preter ulaj iniciatoj, dum la 1990-aj jaroj senrubecaj kolektivoj komencis strukturiĝi. En 2004 estis internacie akceptita la unua difino de senrubeco verkita de la Zero Waste International Alliance[1].

Ĝis 2008, «Senrubeco» estis esprimo uzata ĉefe por priskribi manufakturajn kaj municipajn rubmastrumadajn praktikojn. Béa Johnson, franc-usona ino loĝanta en Kalifornio, decidis apliki ĝin al sia 4-persona hejmo. En 2009, ŝi komencis konigi sian sperton tra la populara blogo Zero Waste Home (angle: "Senruba Hejmo"), kaj en 2010 estis menciata en artikolo de The New York Times[3]. La artikolo, kiu enkondukis la koncepton de senruba vivado, ricevis multajn kritikojn de homoj konfuzantaj ĝin kun bohemiisma vivmaniero[4]. Ĉi-tiuj mallaŭdaj recenzoj ŝanĝiĝis post kiam fotoj de la familio kaj de ilia hejminterno estis vaste elsenditaj en tutmondajn amaskomunikilojn. En 2013, Johnson publikigis Zero Waste Home: The Ultimate Guide to Simplifying your Life by Reducing your Waste (angle: "Hejma senrubeco: la lasta manlibro por simpligi vian vivon per malpliigo de la rubaro")[5]. Kronigita kiel "Biblio por la senrubeca-komencantoj" de Book Riot, ĝi provizas la simple sekveblan metodaron de la 5 R-oj (Refuse, Reduce, Re-use, Recycle, Rot[nb 1] ) kun ege praktikaj konsiloj pri la maniero malmultigi rubojn hejme. Tradukite al 27 lingvoj (ĝis 2019), la internacia furorlibro helpis disvastigi la koncepton al vasta publiko.

Iuj el la sekvantoj kaj legantoj de Johnson daŭrigis jene: kreante siajn proprajn blogojn (kiel Lauren Singer[6], ekoligiisma aktivulo loĝanta en Novjorko, kies sociaj retkanaloj disvastigis la koncepton al la Y-Generacio), iniciatante butikojn (kiel Marie Delapierre, kiu estigis la unuan senpakuman butikon en Germanio[7]), lanĉante neprofitocelajn organizaĵojn (kiel Natalie Bino, kunfondinto de Zero Waste Switzerland (angle: "Senrubeca Svislando")[8]). Tra la jaroj, la senrubeca vivmaniero spertis signifan multiĝon de anoj. Miloj da sociaj retkanaloj, blogoj, senpakumaj butikoj[9], gamoj de reuzeblaj havaĵoj kaj organizaĵoj aperis tutmonde. Kaj siavice, la rapide evoluanta movado kreis postuladon por grandaj firmaoj, ekzemple Unilever kaj Procter & Gamble, kiuj konceptis reuzeblajn alternativojn kontraŭ la forĵetendaj objektoj.

DefiojRedakti

Laŭ raporto de la Monda Banko[10], la tutmonda produktado de ĉedomaj ruboj estis 2,01 miliardoj da tunoj en 2016 kaj kreskus ĝis 3,4 miliardoj da tunoj ĉiujare ĉirkaŭ 2050. Laŭ la lando, la produktado de ruboj ege varias: usonano produktas po 773 kilogramojn porhome ĉiujare, dum bangladeŝano produktas nur po 150[11]. Tamen, ankaŭ la administrado de ruboj ege varias: la procento de kolektado de ruboj varias el 39% en la evolulandoj ĝis 96% en la disvolviĝintaj landoj[12][13], sammaniere, la procento de recikligo varias el 3,7 ĝis 29%[14].

 
Kontraŭleĝa rubodeponejo en Dakaro.

Ĉi-tiuj municipaj ruboj konsistas mondskale el:

  • Nutraĵo kaj verdaj ruboj: 44%
  • Papero kaj kartono: 17%
  • Plasto: 12%
  • Vitro: 5%
  • Metalo: 4%
  • Lignaĵo: 2%
  • Kaŭĉuko kaj ledo: 2%
  • Aliaj: 14%[15]
 
Kontraŭleĝa rubodeponejo en Ontario.

Ilia destino estas:

Ĉi-tiu situacio havas gravegajn konsekvecojn: rubodeponejoj transirigas poluadajn substancoj al la grundo kaj al la grundakvoj, ruboforbruligiloj al la aero: ili emisiadas pli ol 2000 toksaj molekuloj el kiuj nur dudeko estas kontroleblaj[17]. Reciklado estas ege limigita: ĝi necesas grandajn infrastrukturojn, efikan sektoron por la kolektado, kaj civitanajn partoprenon, aldone, multaj plastoj ne estas reuzeblaj. Finfine, en Francio, la procento de reciklado atingas nur 66% por la papero kaj la kartono, 55% por la vitro, kaj 7% por la plasto[18], koste de grandaj energiaj kaj monaj elspezoj, plejparte respondecitaj de publikaj aŭtoritatoj. Preskaŭ ĉiuj ruboj do fine alvenas al naturo: tiel ok milionoj da tunoj da plasto estas forĵetataj en la oceanon ĉiujare[19].
"Malbona administrado de ruboj poluas la oceanojn, ŝtopas drenajn kanalojn kaj kaŭzas inundojn, disvastigas malsanojn, pliigas spirajn problemojn pro senkaŝa brulado de rubo, mortigas bestojn kaj influas ekonomian disvolviĝon, ekzemple damaĝante turismon", memoras Sameh Wahba, direktoro respondeca pri urba kaj teritoria disvolviĝo, mastrumado de katastrofaj riskoj kaj daŭripovo ĉe la Monda Banko[20].

PrincipojRedakti

 
Tipa malgranda rubofajro en ĝardeno.

La senrubeco estas elekto de vivstilo, per kiuj homoj strebas malpliigi la malbonajn efikojn de sia konsumado al naturmedio kaj al homa socio, plibonigante siajn vivajn kondiĉojn. Ĉi-tiu elekto implicas diversajn agadojn laŭ la skalo:

  • hejmskale: ŝanĝi la konsomadajn kutimojn, nepre atenti pri la ordigado de ruboj,
  • firmaskale: ŝanĝi la administradon de la ruboj, rearanĝi la produktadon, influi la provizantojn kaj klientojn,
  • regionskale: aranĝi politikon por la malpliigo de la kvanto de la ruboj: havigi kompoŝtujojn, impoŝte instigi pli ekologian ruban mastrumadon, organizi sektoron por la reuzadon,
  • landskale: agadi por leĝigo pri respondecigo de firmaoj, plimultigo de la iniciatoj por malpliigo kaj reciklado de la ruboj[21]

La senrubeca metodaro do ofertas alternativan rubmastrumadon, multe malpli multkostan laŭ rimedoj ol konvencia rubmastrumado, en kiu novaj rimedoj estas konstante reuzataj por anstataŭigi rimedojn perditajn de rubodeponejojruboforbruligo. Krome, la senrubeca metodaro rezultigas signifan redukton de la poluado generita de ĉi-tiu procezo, kun rubodeponejoj kaj ruboforbruligo reduktitaj al minimumo. Ĝi do estas ankaŭ fonto de daŭripovaj lokaj laborpostenoj netranslokigeblaj, kadre de pli cirkla ekonomio.

Skeme, eblas resumi la senrubecan strategion en kvar punktoj:

  • Praktiki kaj promocii nekonsumerisman, moderan vivstilon.
  • Forigi la uzadon de rubodeponejoj kaj ruboforbruligiloj per strukturigo de la rubokolektan sistemon, pliigante la kvanton de diferencigebla materialo reakirebla (por individuoj tio signifas apartigi la malsamajn specojn de ruboj, kaj precipe organikajn rubojn por la fabrikado de kompoŝto, ĉefe ĉar la estonta fosfora manko estas pruvita), kaj optimumigante la kvaliton de la reciklebla materialo, kio samtempe reduktos la produktitan kvanton de ruboj.
  • Instigi la reuzadon de reciklitaj materialoj fare de fabrikantoj, la riparadon de objektoj, kaj favorigi uzadajn kutimojn, kiuj reduktas la produktitan kvanton de ruboj (ekzemple, uzante kranakvon, eble filtritan hejme, anstataŭ enboteligita akvo, aŭ aĉetante groce kaj tiel redukti la pakumajn rubojn);
  • Subteni la fasonadon kaj fabrikadon far de industrio de plene recikleblaj, reuzeblaj kaj ripareblaj produktoj.

PraktikeRedakti

Konsiloj al komencantojRedakti

 
Tipa aspekto de superbazaro, de kie venas plej el la tutmonda rubo.

Aŭtoroj kaj blogistoj treofte verkis pri la unuaj paŝoj de transiro al senrubeco. Eblas sintezi tiel:

  • Sciiĝu: multaj libroj, blogoj, videoj, lokaj asocioj ekzistas tramonde kaj povas klarigi detale la metodaron.
  • Antaŭpripensu vian novan organizon laŭ viaj bezonoj, inklinoj, esperoj.
  • Ekipiĝu per ujoj (tolaj sakoj, bokaloj, skatoloj, ktp) por butikumi senpakume.
  • Evitu la superbazarojn, kiuj estas nestoj de estontaj pakumaj ruboj, kaj preferu la grocajn ĉiovendejojn, la bazarojn aŭ la komunum-apogitajn agrikulturajn asociojn.
  • Procedu paŝon post paŝo, per simplaj kaj sinsekvaj agoj kiuj iom post iom malpliigos la kvanton de ruboj, sen frustri sin. Ekzemple la senrubeca blogistino Anne Marie Bonneau deklaris: "Oni ne bezonas manplenon da homoj, kiuj perfekte plenumas senrubecon. Oni bezonas milionojn da homoj, kiuj neperfekte plenumas ĝin."[22]

AĉetadoRedakti

La plejparto de la hejmaj konsumaĵoj nuntempe ekzistas laŭ groca, senpakuma aŭ reuzebla versio. Ĉi-tiu aĉetmaniero nur necesas havi proprajn ujojn laŭ la uzo: tolsakoj, bokaloj, skatolo, ktp. Kiam tio ne eblas, oni preferu produktojn kun reciklebla pakumo, alivorte ladskatoloj, paperosakoj, kartonaj skatoloj, vitraj boteloj kaj bokaloj, kaj finfine se la plasto ne estas evitebla, oni preferu pakumojn el malmolaj plastoj, kiuj estas malpli malfacile recikleblaj ol la aliaj[23].
Sammetodare, preferindas brokante aĉeti hejm-aparataron, vestojn, librojn, meblojn, ludilojn, ktp.

RubmastrumadoRedakti

 
Malfermita kompoŝtilo, videblas la malsame maturiĝintaj tavoloj: freŝaj ruboj supre, matura kompoŝto malsupre.

Senrubeco postulas ĉiaman atentiĝon pri la ordigo de la ruboj cele de ilia recikligo, kies reguloj povas ŝanĝi laŭ la lokaj rubokolektadaj sistemoj. Tamen, senrubeculoj nepre memoru ke la nura "bona" rubo estas la rubo, kiun oni ne produktas.
Por la organikaj ruboj (kuirejaj aŭ ĝardenaj defalaĵoj), estas du solvoj laŭ la hejmo: en domo kun ĝardeno, oni preferu kompoŝtilo, kesto en kiuj la ruboj iĝos kompoŝto per la agado de vermoj, insektoj kaj mikroorganismoj, la kompoŝton oni povos uzi ĝardenume. En apartementoj oni preferu vermokompoŝtilon, kiu estas hermetika kesto en kiu vermoj transformas la organikajn rubojn al kompoŝto.

Socia agadoRedakti

Senrubeco ne estas nur afero de individuoj aŭ de hejmoj, ĝi ja praktikiĝas ĉe firmaoj aŭ landskale.

Ĉe firmaojRedakti

Esploro de ADEME pruvis ke ĉiu salajrulo produktas inter 120 kaj 140 kg da ruboj ĉiujare en sia oficejo[24]. Per senrubeco la firmaoj povas repensi kaj raciigi sian ruban administradon kaj tiel monŝpari[25], reklami pri si ĉe klientoj, provizantoj aŭ dungotoj, pri sia ekologia klopodo, kaj motivigi sian dungitaron ĉirkaŭ komunan projekton, kiu helpos al pli bona vivo en oficejoj.

Jen kelkaj ekzemploj de organizindaj agoj proponitaj de la asocio Zero Waste France al firmaoj[26]:

  • Instrui, informi, komuniki pri la senrubeco ene de la oficejoj kun la dungitaro.
  • Printi nur se necesas, per recikligita papero, sur ambaŭ flankoj de la folioj.
  • Raciigi la aĉetadon de novaj provizoj: nur la nepraj, groce aŭ brokante vendataj, fasonitaj por longtempa uzado, ktp.
  • Forigi la unu-uzajn objektojn (plastajn botelojn, dozujojn, ktp.).
  • Kompoŝtigi la organikajn rubojn.
  • Organizi rubokolektan sistemon, kiu estas efika, videbla kaj komprenebla de ĉiu dungito.

Ĉiaj firmaoj jam lanĉiĝis al senrubeco: kaj grandegaj mondfamaj firmaoj, ekzemple Toyota, Google[27], kaj malgrandaj lokaj firmaoj, ekzemple Capoue (brusela glaciaĵa vendejaro)[28] aŭ Juste Bio (franca produktisto de sekigitaj fruktoj el ekologia agrikulturo)[29].

Politika agadoRedakti

Politika agado pri senrubeco plejofte organiziĝas komunumskale aŭ komunumgrupskale.
La unua paŝo estas difini metodon. Tiel necesas kulturigi partnerojn kaj teknikajn servojn, antaŭvidi leĝajn kaj kontraktajn obstaklojn, utiligi iujn templimojn kiel la vivfino de rubadministrada instalaĵo, antaŭvidi la rezistojn al ŝanĝo. Ankaŭ necesas mobilizi la loĝantojn adaptante komunikadon kaj uzante netrudajn ilojn kiel sugestoj[30].

Diversaj komunumaj registaroj deklaris senrubecon kiel celo, inkluzive:

Oftaj antaŭjuĝoj pri senrubecoRedakti

Aktivuloj ofte atestas, ke senrubeco kontraŭas psikan rezistadon al movo[39], kaj ke ili suferis antaŭjuĝojn de nekleruloj[40][41]. Jen listo de kelkaj el ili:

  • "Senrubeco estas malebla"
Fakte: Senrubeco ne estas vivi sen rubo, ĝi estas vivstilo kaj maniero repripensi sian agadon[42]. Se produkti neniun rubon estas malebla, ja eblas dekonigi sian produktadon de ruboj[43].
  • "Senrubeco estas temporaba"
Fakte: Nur la trovado de nova hejma organizo rabas (iomete da) tempon. Uzendas pli da tempo por kuiri, sed ties tempoperda aspekto estas diskutinda. Fine, la temporaba aspekto dependas de la vivprioritatoj[nb 2].
  • "Senrubeco estas multekosta"
Fakte: Ofte produktoj vendataj en senpakumaj ĉiovendejoj ŝajnas pli multekostaj ol "tradiciaj" variaĵoj en superbazaro, ĉar ili ofte estas ekologiaj, kaj/aŭ etikaj kaj/aŭ fasonitaj por longtempa uzado[45]. Pichon kaj Moret asertas, ke la pakumoj estas dufoje pagendaj: unuafoje dum la aĉeto (ili nombras el 15 ĝis 40% de la kosto de la produktoj), duafoje per impostoj, por la publika administrado de ruboj[46]. Plue, senrubeco enhavas ideon de modera kaj pripensita konsumado, de reuzado de objektoj, kaj brokantaj aĉetadoj: tial senrubeco fine estas monŝparema[47].
  • "Senrubeco detruas oficojn"
Fakte: Jes ja, disvolviĝo de la senrubeco endanĝerigus laborlokojn en la pakuma sektoro, sed tia argumento estas same diri "oni devas fumi por protekti la laborpostenojn de la tabaka sektoro", kaj multe da oficoj estus kreendaj ĉe loka agrikulturo, reuzigada kaj riparada sektoro, ktp[48].
  • "Senrubeco estas ekologi-ekstremula modo"
Fakte: Tio estas ofta argumento de tiuj, kiuj misopinias, ke senrubeca vivmaniero povus malvastigi ilian propran ĝuadon, kaj tiel provas malfidindigi ĝin[49]. Fakte, senrubeco taŭgas por ĉiuj, kiuj konscias pri la spuroj, kiujn ili postlasos en la medio.

CitaĵojRedakti

"Se ni volas antaŭeniri al malmulte poluanta daŭripova socio, ni bezonas pensigi konsumantojn pri iliaj aĉetoj."[22]
David Suzuki

"Moderna socio trovos neniun solvon al la ekologia problemo, se ĝi ne serioze ekzamenas sian vivmanieron."[22]
Johano Paŭlo la 2-a

"Ne povas esti ĝuste fabriki miliardojn da objektoj uzataj dum kelkaj minutoj, kaj poste kun ni dum jarcentoj."[22]
Roz Savage

NotojRedakti

  1. Angle:
    • Rifuzi (unu-uzajn objektojn)
    • Malpliigi (la konsumadon de havaĵoj)
    • Reuzi (ĉion reuzeblan)
    • Recikligi (ĉion nereuzeblan)
    • Kompoŝtigi (la organikajn rubojn)
  2. Laŭ esploro de INSEE, la averaĝa tempo trapasita de franco ĉe ekrano estas ĉiutage 3h25-longa [44].

ReferencojRedakti

  1. 1,0 1,1 (anglalingve) Senrubeco: difino ĉe [1]
  2. (franclingve) Senrubeco: kia historio! ĉe [2]
  3. (anglalingve) [3]
  4. (franclingve) Béa Johnson: "Ni adoptis la senrubecon kaj la vivo plibonigis", ĉe Reporterre, 20-a de novembro 2017, konsultita la 1-an de decembro 2020.
  5. (anglalingve) "Zero Waste Manifesto" (PDF). Dragon1. Konsultita la 24-an de marto 2019.
  6. (anglalingve) La libro Zero Waste Home konsultita la 28-an de decembro 2018.
  7. (germanlingve) [4]
  8. (germanlingve) [5]
  9. )Loktrova aplikaĵo por senpakumaj butikoj: [6]
  10. (anglalingve) Raporto de la monda Banko: Kia rubo 2.0 p.24
  11. (anglalingve) Raporto de la pririska fakejo Verisk Mapelcroft
  12. (anglalingve) Raporto de la monda Banko: Kia rubo 2.0, p. 32
  13. (franclingve) Céline Duzarche, "10 nombroj pruvas ke la mondo disfalos sub la ruboj", ĉe Futura Planète, 1-a de novembro 2018
  14. (anglalingve) Raporto de la monda Banko: Kia rubo 2.0 p. 35
  15. (anglalingve) Raporto de la monda Banko: Kia rubo 2.0 p.29
  16. (anglalingve) Raporto de la monda Banko: Kia rubo 2.0 p.34
  17. Famille presque zéro déchets: ze guide, Jérémie Pichon kaj Bénédicte Moret, eldonoj Thierry Souccar, ISBN 978-2-36549-187-7, p.31
  18. Famille presque zéro déchets: ze guide, Jérémie Pichon kaj Bénédicte Moret, eldonoj Thierry Souccar, ISBN 978-2-36549-187-7, p. 33
  19. (esperantlingve) Kuriero de UNESKO januaro-marto 2021, p.16
  20. (franclingve) Ĝisdatigita rigardo al la defioj de la rubadministrado, Monda Banko, 20-a de septembro 2018
  21. (franclingve) Nia projekto, ĉe Zero Waste France
  22. 22,0 22,1 22,2 22,3 (anglolingve) Inspiraj citaĵoj pri senrubeco , ĉe Eco Warrior Princess, 1-a de julio 2019
  23. Famille presque zéro déchets: ze guide, Jérémie Pichon kaj Bénédicte Moret, eldonoj Thierry Souccar, ISBN 978-2-36549-187-7, p.80
  24. (franclingve) Mobilizi la firmaon ĉe [7]
  25. (franclingve) Kial malpliigi kaj plibone valorigi siajn rubojn ĉe firmaoj? ĉe la retejo de la ADEME, 28-a de oktobro 2020.
  26. (franclingve) Senrubeco ĉe agentejoj: 12 agoj ĉe Zero Waste France
  27. (anglalingve) 10 firmaoj al senrubeco, ĉe Triple Bundit, 6-a de januaro 2017
  28. (franclingve) Malkovru inspiremajn senrubecajn projektojn ĉe environnement.brussels
  29. (franclingve) Volema politiko favore al senrubeco, 21-a de septembro 2020
  30. (franclingve) Libro por revolucii la lokan rubadministradon ĉe Zero Waste France, Thibault Turchet, 4-a de Julio 2019 (konsultita la 14-an de decembro 2020)
  31. (portugallingve) Senrubeca semajno okazas en Florianopolis, 26-a de oktobro 2017, konsultita la 12-an de decembro 2020
  32. (anglalingve) Vancouver voĉdonas por malpermesi unuuzajn tasojn, CTV News, 17a de majo 2018 , konsultita la 28-a de julio 2018
  33. (anglalingve) Pionira itala urbo gvidas Eŭropon al reciklado de ruboj IPS Inter Press Service, 17-a de majo 2013, konsultita la 9-a n de aprilo 2017
  34. (anglalingve) La senrubeca japana urbo, ĉe Culture trip, Lucy Dayman, 20-a de junio 2018, konsultita la 12-an de decembro 2020
  35. (anglalingve) Austina rubadministrada plano, 15-a de decembro 2011
  36. (anglolingve) Senrubeca agada plano bouldera, Novembro 2015
  37. (anglalingve) Raporto pri senrubeca metodaro, Decembro 2013
  38. (anglalingve) Rezolucio pri senrubeca tago, 6-a de marto 2003
  39. (franclingve) Senrubeco: nur feliĉo, Gilles Toussaint, La Libre Belgique, 22-a de junio 2017
  40. (franclingve) Ses antaŭjuĝoj pri senrubeco, 6-a de marto 2018
  41. (franclingve) Kio estas senrubeco? ĉe retejo de la urbo Tournai (Belgio)
  42. (franclingve) Kvin mitoj pri senrubeco Arkivigite je 2020-09-30 per la retarkivo Wayback Machine ĉe Miaucarre.com
  43. Famille presque zéro déchets: ze guide, Jérémie Pichon kaj Bénédicte Moret, eldonoj Thierry Souccar, ISBN 978-2-36549-187-7, p.13
  44. (franclingve) Pli ofte sole ĉe ekrano, INSEE, 12-a de marto 2013
  45. (franclingve) Nuligi la antaŭjuĝoj pri senrubeco ĉe L'engraineuse, 15-a de februaro 2020, konsultita la 30-an de novembro 2020
  46. Famille presque zéro déchets: ze guide, Jérémie Pichon kaj Bénédicte Moret, eldonoj Thierry Souccar, ISBN 978-2-36549-187-7, p. 39
  47. (franclingve) Ĉu senrubeco estas pli multkosta?, 8-a de aprilo 2020
  48. (franclingve) Specifo de alvoko al projektoj "Senmalŝparaj kaj senrubecaj teritorioj", Ministerio pri ekologio, daŭriva evoluigo kaj energio (Francio), p.8
  49. Famille presque zéro déchets: ze guide, Jérémie Pichon kaj Bénédicte Moret, eldonoj Thierry Souccar, ISBN 978-2-36549-187-7, p. 55

LiteraturoRedakti

AnglalingveRedakti

FranclingveRedakti

  • Jérémie Pichon kaj Bénédicte Moret: Famille presque zéro déchet, Thierry Souccar Éditions, 2016 ISBN 978-2-36549-187-7
  • Monica Da Silva, Zéro Déchet Pas à Pas, Editions Leduc.S, 2017
  • Marie Lefèvre, Herveline Verbeken, J'arrête de surconsommer!, Eyrolles, 2017
  • Clémence Pouclet, Auxane Maurille-Biron, Evangéline Barbier: Ma santé, Ma planète, Mon budget : Guide Pratique pour agir au quotidien, 2017 (ISBN 978-2-9564221-1-2)

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti